Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Divido de la natura leĝo

647. Ĉu la tuta leĝo de Dio estas entenata en la maksimo pri amo al la proksimulo, instruita de Jesuo?

“Certe, tiu maksimo enhavas ĉiajn reciprokajn devojn de la homoj; sed estas necese montri al ĉi tiuj ĝian aplikadon, alie ili ĝin flanke lasos, kiel ili faras hodiaŭ; cetere, la natura leĝo ampleksas ĉiajn cirkonstancojn de la vivo, kaj tiu maksimo estas nur parto de tiu leĝo. La homoj bezonas klare difitajn regulojn; la ĝeneralaj kaj tre malprecizaj instruoj malfermas tro da pordoj al interpretado.”

648. Kion vi pensas pri la divido de la natura leĝo en dek partojn, kiuj entenus la leĝojn de adorado, laborado, reproduktado, memkonservado, detruado, socio, progreso, egaleco, libereco, fine tiun de justeco, amo kaj karitato?

“Tiu divido de la leĝo de Dio en dek partojn estas tiu de Moseo, kaj povas enteni ĉiajn cirkonstancoj de la vivo, kio estas esenca; vi povas do ĝin alpreni, kvankam ĝi pro tio estas neniel absoluta, kiaj ankaŭ ne estas iaj ajn klasifikoj; klasifikoj dependas de vidpunkto, el kiu la aferoj estas konsiderataj. La lasta leĝo estas la plej grava; laŭ neniu alia la homo povas pli rapide antaŭeniri en sia spirita vivo, ĉar ĝi resumas ĉiujn ceterajn.”