Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Ekstera adorado

653. Ĉu adorado postulas eksterajn manifestiĝojn?

“Vera adorado estas en la koro. Ĉe ĉiuj viaj faroj, neniam forgesu, ke Majstro vin rigardas.”

— Ĉu la ekstera adorado estas utila?

“Jes, se ĝi ne estas nura ŝajnigaĵo. Estas ĉiam utile doni bonan ekzemplon; sed tiuj, kiuj tion faras nur pro afekto kaj memamo, kaj kies konduto estas tute kontraŭa al ties ŝajna pieco, donas pli malbonan ol bonan ekzemplon, kaj faras pli da malbono, ol kiel ili pensas.”

654. Ĉu Dio konsentas ian preferon al tiuj, kiuj Lin adoras en iu difinita maniero?

“Dio preferas tiujn, kiuj Lin adoras el la fundo de sia koro, sincere, farante bonon kaj evitante malbonon, ol tiujn, kiuj kredas, ke ili Lin honoras per ceremonioj, cetere ne farantaj ilin pli bonaj por siaj similuloj.

“Ĉiuj homoj estas fratoj kaj filoj de Dio; Li vokas al Si ĉiujn, kiuj sekvas Liajn leĝojn, kia ajn estas la maniero, en kiu ili esprimas tiujn leĝojn.

“Kiu nur parade elmontras piecon, tiu estas hipokritulo; tiu, kies adorado estas nur afektaĵo kaj kontraŭas ties konduton, donas malbonan ekzemplon.

“Kiu sin malkaŝe deklaras kristano, sed kiu estas fiera, enviema kaj ĵaluzema, kruda kaj malpardonema kontraŭ aliulo, aŭ ambicia je ĉimondaj havaĵoj, mi diras al vi, tiu havas religion sur siaj lipoj, ne en la koro; Dio, ĉion vidanta, diras: tiu, kiu konas la veron, estas centoble pli kulpa pro la malbono, kiun li faras, ol malklera sovaĝulo de dezerto, kaj laŭ tio li estos traktita en la tago de juĝado. Se preterpasanta blindulo vin renversas, vi lin senkulpigas; sed, se tion faras homo perfekte vidanta, vi plendas, kaj vi pravas.

“Ne demandu do, ĉu iu maniero de adorado konvenas pli ol alia, ĉar tio estus kiel demandi, ĉu plaĉas al Dio, ke li estas adorata en iu lingvo, prefere ol en alia. Mi ankoraŭfoje diras al vi: kantoj venas al Dio, se nur ili traspasas la pordon de koro.”

655. Ĉu estas riproĉinde praktiki religion, kiun oni ne kredas el la fundo de sia animo, kiam oni tion faras pro homa respekto kaj por ne skandali tiujn, kiuj pensas en alia maniero?

“La intenco, rilate al ĉi tiu, kiel al aliaj aferoj, estas regulo. Kiu celas nur respekti la aliulajn kredojn, tiu ne agas malbone; li kondutas pli bone, ol tiu, kiu ilin ridindigas, ĉar al ĉi tiu mankus karitato; sed, kiu praktikas religion pro intereso aŭ ambicio, tiu estas malŝatinda en la okuloj de Dio kaj de la homoj. Ne povas plaĉi al Dio homoj, kiuj ŝajnigas humiligon antaŭ Li, nur por voki al si la aprobon de la socio.”

— Ĉu la kune farata preĝo estas preferinda ol la individua?

“La homoj, kunvenintaj per samaj pensoj kaj sentoj, havas pli da forto, por voki al si la bonajn Spiritojn. Same okazas tiam, kiam ili kolektiĝas, por adori Dion. Sed pro tio ne kredu, ke la individua adorado estas malpli valora, ĉar ĉiu povas adori Dion pensante pri Li.”