Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Celo de la adorado

649. En kio konsistas adorado?

“En altigo de la penso al Dio. Per ĝi ni proksimigas al Li nian animon.”

650. Ĉu adorado rezultas de kunnaskita sento aŭ de instruado?

“Ĝi estas kunnaskita sento, kia la sento je Dio. La konscio pri sia propra malforteco devigas la homon kliniĝi antaŭ Tiu, kiu lin povas protekti.”

651. Ĉu ekzistis iam popoloj sen ia sento je adorado?

“Ne, ĉar neniam ekzistis popoloj el ateistoj. Ĉiuj komprenas, ke ilin superstaras Plejalta Estulo.”

652. Ĉu oni povas konsideri adoradon kiel venintan el la natura leĝo?

“Ĝi troviĝas en la natura leĝo, ĉar ĝi rezultas el sento kunnaskita kun la homo; tial, ĝi estas trovata ĉe ĉiuj popoloj, kvankam sub diversaj formoj.”