Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

La preĝo

658. Ĉu la preĝo plaĉas al Dio?

“Preĝo ĉiam plaĉas al Dio, kiam diktata de la koro, ĉar, por Li, intenco estas ĉio, kaj la preĝo elkora estas preferinda al la preĝo legata, kiel ajn bela ĝi tiu estas, kiam ĉi tiun oni legas pli per la lipoj ol per la penso. Preĝo plaĉas al Dio, kiam farata kun fido, fervoro kaj sincereco; sed ne kredu, ke Dio estas tuŝata de homo vanta, fiera kaj egoista, escepte se ties preĝo esprimas sinceran penton kaj veran humiliĝon.”

659. Kio estas la ĝenerala karaktero de la preĝo?

“Preĝo estas ago de adorado. Preĝi al Dio estas pensi pri Li, estas alproksimiĝi al Li, estas komunikiĝi kun Li. Per la preĝo la homo povas proponi al si tri aferojn: laŭdi, peti, danki.”

660. Ĉu la preĝo plibonigas la homon?

“Jes, ĉar tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, estas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn, kiuj lin helpu. Tiu estas helpo neniam rifuzita, kiam petata sincere.”

— Kiel klarigi, ke iuj personoj, multe preĝantaj, estas, malgraŭ tio, malicaj, enviemaj, koleremaj, malbonvolemaj, alindulgemaj kaj eĉ, iafoje, malvirtaj?

“Plej grave ne estas multe preĝadi, sed bone preĝi. Tiuj personoj kredas, ke la tuta merito kuŝas sur la multeco de la preĝoj, kaj tamen ili ignoras siajn proprajn riproĉindaĵojn. Por tiuj, la preĝo esta ia okupo, ia tempopasigilo, sed ne memstudado. Ne la rimedo estas senefika, sed la maniero, kiel ĝi estas aplikata.”

661. Ĉu ni povas profite peti de Dio pardonon pri niaj eraroj?

“Dio scias distingi bonon de malbono: preĝo ne kaŝas erarojn. Kiu petas Dion pardoni liajn erarojn, tiu estos pardonita, se nur li ŝanĝas sian konduton. La bonaj faroj estas la plej bona el la preĝoj, ĉar faroj valoras pli ol vortoj.”

662. Ĉu oni povas utile preĝi por alia persono?

“La Spirito de preĝanto estas instigita de la volo fari bonon. Per la preĝo li altiras al si bonajn Spiritojn, kiuj kunhelpas por la bono, kiun li volas fari.”

Ni havas en ni mem, per la penso kaj volo, agopovon, kiu etendiĝas multe trans la limojn de nia korpa sfero. Preĝo por alia persono estas ago de tiu volo. Se ĝi estas varma kaj sincera, ĝi povas alvoki bonajn Spiritojn por kunhelpo, por ke ĉi tiuj inspiru bonajn pensojn al tiu, por kiu oni preĝas, kaj donu al tiu la korpan kaj animan forton, kiun li bezonas. Sed, ankoraŭ en ĉi tiu okazo, la preĝo elkora estas ĉio; tiu, kiun eldiras nur lipoj, estas parolo en dezerto.

663. Ĉu la preĝoj, kiujn ni faras por ni mem, povas ŝanĝi la naturon de niaj provoj kaj deklini ties iradon?

“Viaj provoj kuŝas sur la manoj de Dio, kaj kelkaj devas esti elplenumitaj ĝis la fino; sed Dio ĉiam konsideras vian rezignacion. La preĝo altiras al vi bonajn Spiritojn, kiuj havigas al vi forton, por kuraĝe elteni viajn provojn, kaj tial la provoj ŝajnas al vi pli mildaj. Kiel ni diris, preĝo neniam estas senutila, kiam bone farata, ĉar ĝi havigas forton, kaj tio estas jam granda rezultato. “Dion fidu, sed senfare ne sidu”: vi ja tion scias. Cetere, Dio ne povas ŝanĝi la ordon de la universo laŭ ĉies bontrovo, ĉar tio, kio estas granda malbono, el via mallarĝa vidpunkto kaj el tiu de via efemera vivo, estas ofte granda bono en tiu ĝenerala ordo; kaj, plie, kiom da malbonoj la homo mem kaŭzas al si, pro sia neantaŭzorgemo aŭ siaj eraroj! Li estas punata pro sia propra peko. Tamen la justaj petoj estas elaŭdataj pli ofte, ol kiel vi pensas; vi kredas, ke Dio ne aŭdis vin, ĉar Li ne konsentis al vi miraklon, kaj tamen Li vin helpas per rimedoj tiel naturaj, ke tiuj ŝajnas al vi hazardaĵo aŭ efiko de la forto de l’ cirkonstancoj; ofte, ankaŭ, Li inspiras al vi la penson necesan, por ke vi eltiriĝu mem de via embaraso.”

664. Ĉu estas utile preĝi por la mortintoj kaj por la suferantaj Spiritoj? En ĉi tiu okazo, kiel niaj preĝoj povas mildigi al ili la dolorojn kaj malplidaŭrigi ilian suferon? Ĉu niaj preĝoj kapablas fleksi la justecon de Dio?

“Preĝo ne povas havi kiel efikon ŝanĝi la planojn de Dio; sed la animo, por kiu oni preĝas, sentas sin, pro tio, malpli ŝarĝita, ĉar nia preĝo estas atesto de intereso kaj ĉar la malfeliĉulo sin ĉiam sentas senpezigita, kiam li trovas helpemajn animojn, kiuj kompatas liajn dolorojn. Krom tio, oni per la preĝo admonas tiun animon al pento kaj al la deziro fari la necesajn paŝojn por esti feliĉa; jen, kiel oni povas malplidaŭrigi ĝiajn suferojn, se ĝi, siavice, kunhelpas per sia volonteco. Tiu deziro je pliboniĝo, stimulita de la preĝo, altiras al la suferanta animo pli bonajn Spiritojn, kiuj venas ĝin lumigi, ĝin konsoli kaj en ĝi burĝonigi esperon. Jesuo preĝadis por la devojiĝintaj ŝafoj; per tio li montris, ke vi estus kulpaj, se vi ne same farus por tiuj, kiuj plej bezonas preĝon.”

665. Kion pensi pri la opinio, malakceptanta preĝon por mortintoj, pro tio, ke ĝi ne estas ordonita de la Evangelio?

“La Kristo diris al la homoj: Amu vin unuj la aliajn. Ĉi tiu rekomendo neprigas la uzon de ĉiaj eblaj rimedoj por atesto de korinklino, kvankam ĝi ne detale diras, kiel tiu celo estos atingita. Se estas vero, ke nenio povas malebligi la Kreinton juĝi laŭ justeco, kies modelo Li estas, ĉiujn agojn de la Spirito, ne estas ankaŭ malpli vere, ke la preĝo, kiun vi direktas al Li, por la Spirito, al kiu via koro inklinas, estas, por tiu Spirito, pruvo de via memoro; kaj tiu memoro certe kunhelpas, por mildigi al li la suferojn kaj por lin konsoli. De la momento, kiam la Spirito elvidigas eĉ la plej malgrandan penton, sed nur tiam, li estos helpata; sed oni neniam lasas lin nescii, ke simpatia animo okupiĝis pri li, kaj oni restigas ĉe li la dolĉan penson, ke tiu interhelpo estis al li utila. Tio nepre naskas en li senton de danko kaj amo por la persono, kiu donis al li tiun ateston de koralligiteco aŭ de kompato; sekve, ekkreskas inter ili la amo, kiun la Kristo rekomendis al la homoj; ambaŭ do obeis la leĝon de amo kaj interligiĝo de ĉiuj estuloj, dian leĝon, kiu nepre alportos unuecon, leĝon, kiu estas celo kaj gvidilo de la Spirito.” (Respondo donita de la Spirito de M. Monot, protestanta pastro en Parizo, mortinta en Aprilo 1856. La antaŭan respondon, n. 664, donis la Spirito de Skta Ludoviko.)

666. Ĉu oni povas preĝi al la Spiritoj?

“Oni povas preĝi al la bonaj Spiritoj, kiel al perantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo; sed la povo de la Spiritoj rilatas kun ilia rango kaj ĉiam dependas de l’ Sinjoro de ĉiuj ekzistaĵoj; sen Lia permeso nenio fariĝas; tial, la preĝoj, direktataj al tiuj Spiritoj, efikas nur tiam, kiam bonvole akceptitaj de Dio.”