Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Politeismo

667. Kial politeismo, kvankam falsa, estas unu el la plej malnovaj kaj disvastigitaj kredoj?

“La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homo aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en liaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, li faris dion. Ĉio, kion li ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo ĝis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj, estis distanco de unu paŝo. Sed, en ĉiuj tempoj, klarvidaj homoj komprenis le neeblecon de tia multego da potencoj en la regado de l’ mondo, sen ia supera direktanto, kaj tial ili leviĝis super la vulgarularon ĝis la penso pri unu sola Dio.”

668. Ĉar spiritismaj fenomenoj ĉiam okazadis, ekde la plej malproksima antikveco, kaj estis konataj ekde la unuaj aĝoj de la mondo, ĉu ili tial ne povus doni lokon al la kredo je plureco de dioj?

“Sendube, ĉar, se la homo nomadis dio ĉion superhoman, la Spiritoj estis do, en iliaj okuloj, dioj, kaj tial, kiam iu homo distingiĝis inter ĉiuj ceteraj pro siaj faroj, pro sia genio aŭ por ia kaþita povo, nekomprenebla por la vulgarularo, oni faradis lin dio kaj lin kultadis post lia morto.” (603)

La vorto dio havis, inter la antikvuloj, tre ampleksan signifon; ĝi ne estis, kiel nun, personigo de l’ Sinjoro de la Naturo, sed ĝenerala kvalifiko, donata al ĉiu estulo, staranta ekster la kondiĉoj de la homaro; nu, ĉar la spiritismaj manifestiĝoj konigis al la antikvaj homoj la ekzistadon de senkorpaj estuloj, agantaj kiel potenco de l’ Naturo, tial la homoj nomis tiujn estulojn dioj, kiel ni tiujn nomas Spiritoj; tio estas nura demando pri vortoj, kun tiu diferenco, ke, en sia neklereco, intence tenata de la interesatoj en ĝi, ili starigis al la “dioj” multprofitajn templojn kaj altarojn; el nia vidpunkto, tiuj estuloj estas nuraj kreitoj kiel ni, pli aŭ malpli perfektaj, jam seniĝintaj je sia tera envolvaĵo. Se ni zorge studos la plurajn atributojn de la paganaj dioj, ni facile rekonos en ili ĉiujn atributojn de niaj Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de la spirita hierarkio, ilian fizikan staton en la superaj mondoj, ĉiujn proprecojn de la perispirito kaj la rolon, kiun ili ludas en la surteraj aferoj.

Veninte, por lumigi la mondon per sia dia lumo, la Kristanismo ne povis tamen detrui ion, kio troviĝas en la Naturo, sed igis ree tributi adoradon al la Estulo, al kiu adorado estas ja ŝuldata. Rilate la Spiritojn, la memoro pri ili daŭradis sub diversaj nomoj, laŭ la popoloj; iliaj manifestiĝoj, kiuj neniam ĉesis, estis interpretataj en diversaj manieroj kaj ofte ekspluatataj sub mistero; dum la religio vidis en iliaj manifestiĝoj miraklajn fenomenojn, la nekredemuloj vidis nur ĵonglaĵojn. Hodiaŭ, dank’ al pli serioza, klare farata studado, Spiritismo, seniĝinte je superstiĉaj ideoj, ĝin nebuligintaj dum jarcentoj, malkaŝas al ni unu el la plej grandaj kaj plej majestaj principoj de la naturo.