Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Neceso de laboro

674. Ĉu la neceso de laboro estas leĝo de la Naturo?

“Laboro estas leĝo de la Naturo pro tio, ke ĝi estas neceso, kaj la civilizacio devigas la homon pli laboradi, ĉar ĝi pliigas liajn bezonojn kaj ĝuojn.”

675. Ĉu ni komprenu kiel laboron nur la materialajn okupojn?

“Ne; Spirito ankaŭ laboras, kiel la korpo. Ĉia utila okupo estas laboro.”

676. Kial laboro estas altrudata al la homo?

“Ĝi estas sekvo de lia korpa naturo. Ĝi estas puno kaj samtempe rimedo por la pliperfektigo de la intelekto. Sen laboro la homo restus en la infaneco de la intelekto; tial, li ŝuldas sian nutradon, sekurecon kaj bonfarton nur al sia laboro kaj aktiveco. Al tiu, kies korpo estas malfortika, Dio donis, kiel kompenson, intelekton, kies uzado estas ankaŭ laboro.”

677. Kial la Naturo prizorgas mem ĉiujn necesaĵojn de la bestoj?

“En la Naturo ĉio laboras; la bestoj laboras kiel vi, sed ilia laboro, kiel ilia intelekto, estas limigita al la prizorgo de memkonservado; jen, kial laboro alportas al ili progreson, dum por la homo laboro havas duoblan celon: konservadon de la korpo kaj elvolviĝon de la pensado, ankaŭ neceson, kiu ilin altigas super sin mem. Dirante, ke la laboro de la bestoj limigas sin al la prizorgo de ilia memkonservado, mi parolas pri la celo, kian ili proponas al si per laborado; sed ili estas, ja nekonscie kaj klopodante por siaj materialaj bezonoj, helpantoj de la planoj de l’ Kreinto, kaj ilia laboro ne malpli valore kunhelpas por la fina celo de la Naturo, kvankam vi tre ofte ne vidas la tujan rezultaton de tiu laboro.”

678. Ĉu, en pli perfektigitaj mondoj, la homo estas submetita al la sama neceso de laboro?

“La speco de laboro rilatas kun la bezonoj; ju malpli materiaj tiuj ĉi estas, des malpli materiala estas la laboro; sed ne kredu, ke en tiuj mondoj la homo restas neaktiva kaj senutila: la senokupeco estus turmentego anstataŭ bonfaro.”

679. Ĉu homo, posedanta sufiĉajn porvivajn havaĵojn, estas sendevigita observi la leĝon de laboro?

“Eble sendevigita fari materialan laboron; sed ne liberigita de la devo esti utila en la limoj de siaj rimedoj kaj pliperfektigi sian aŭ aliulan intelekton: ankaŭ tio estas laboro. Se homo, al kiu Dio donis havaĵojn sufiĉajn por ties ekzistado, ne estas devigita sin nutri en la ŝvito de sia vizaĝo, lia devo esti utila al siaj similuloj estas des pli granda, ĉar la parto, kiun li anticipe ricevis, havigas al li pli da libertempo por fari bonon.”

680. Ĉu ne ekzistas homoj tute nekapablaj labori, kaj kies ekzistado estas neutila?

“Dio estas justa: Li kondamnas nur tiun, kies ekzistado estas memvole neutila, ĉar tiu vivas el la laborado de aliaj. Dio volas, ke ĉiu estu utila laŭ siaj kapabloj.” (643)

681. Ĉu la leĝo de la Naturo trudas al filoj la devon labori por siaj gepatroj?

“Certe, kiel gepatroj devas labori por siaj filoj; tial Dio faris la filan amon kaj la patran amon natura sento, por ke, per tiu reciproka korinklino, la anoj de sama familio estu instigitaj al reciproka helpo; tio estas tre malofte konstata en via nuna socio.” (205)