Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Limo de laboro. Ripozo

682. Ĉar ripozo post laboro estas necesa, ĉu ĝi ne estas ankaŭ leĝo de la Naturo?

“Sendube; ripozo utilas al la refreŝigo de la fortoj de l’ korpo, kaj estas ankaŭ necesa, por lasi iom pli da libereco al la intelekto, kiu, tiel, altiĝas super la materion.”

683. Kiu estas la limo de laboro?

“La limo de la fortoj; cetere, Dio lasas la homon libera.”

684. Kion pensi pri homoj, kiuj trouzas sian aŭtoritaton, trudante al siaj subuloj ekscesan laboradon?

“Tiu estas unu el plej malnoblaj agoj. Ĉiu homo, kun estreco en la manoj, respondas por la eksceso de laboro, kun li trudas al siaj subuloj, ĉar li sin deturnas de la leĝo de Dio.” (273)

685. Ĉu la homo rajtas ripozon en sia maljuneco?

“Jes; li estas devigita labori nur laŭ siaj fortoj.”

— Sed, kiun rimedon havas maljunulo, kiu bezonas labori, sed kiu ne povas tion fari?

“La forta devas labori por la malforta; se mankas familio, la socio devas subteni la maljunulon; tion ordonas la leĝo de karitato.”

Ne sufiĉus diri al la homo, ke li devas labori; estas ankaŭ necese, ke tiu, kiu esperas sian vivtenadon el laboro, trovu ian okupon, kaj tio ne ĉiam okazas. Kiam la interrompo de laboro ĝeneraliĝas, tiu fakto ricevas amplekson de malfeliĉego, kia estas malsato. La ekonomio serĉas por tio rebonigan rimedon, klopodante por la ekvilibro inter produktado kaj konsumado; sed tiu ekvilibro, eĉ se oni supozas, ke ĝi estas ebla, estas nepre intermita, kaj ankaŭ dum tiuj intertempoj la laboristo bezonas vivi. Estas faktoro, kiu ankoraŭ ne estas metita sur la teleron de l’ pesilo kaj sen kiu la ekonomia scienco nenio estas krom teorio: ĝi estas edukado, ne la intelekta, sed la morala edukado; ne, ankaŭ, la morala edukado per libroj, sed tiu, konsistanta en la arto formi karakterojn, tiu, haviganta kutimojn : ĉar edukiteco estas la tutaĵo de akiritaj kutimoj. Se ni pensas pri la multego da individuoj, ĉiutage puŝataj en la torenton de loĝantaro, sen iaj principoj, sen ia brido, donitaj al siaj propraj instinktoj, ĉu ni miru la ruinigajn sekvojn de tiaj cirkonstancoj? Kiam tiu arto estos konata, komprenata kaj praktikata, tiam la homo enkondukos en la socion kutimojn je ordo kaj antaŭzorgo por si mem kaj por siaj samrondanoj, je respekto por la ŝatindaj aferoj; kutimojn, kiuj ebligos al li travivi malpli pene la sufertagojn, kiujn li ne povos eviti. Senordeco kaj  neantaŭzorgo estas du kanceroj, kiujn nur bone komprenata edukado povas elsarki; en tia edukado troviĝas la deirpunkto, la reala faktoro de bonfarto, la garantio de ĉies sekureco.