Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj

688. Estas nunmomente homaj rasoj, kiuj evidente malplinombriĝas: ĉu venos tempo, kiam ili malaperos de sur la Tero?

“Estas vere; sed pro tio, ĉar aliaj ilin anstataŭis, kiel aliaj iam prenos vian lokon.”

689. Ĉu la nunaj homoj estas novaj kreitaĵoj aŭ perfektiĝintaj idoj de la primitivaj estuloj?

“Ili estas la samaj Spiritoj, revenintaj por perfektigi sin en novaj korpoj, sed ankoraŭ tre malproksimaj de la perfekteco. La nuna homa raso, kiu, pro sia kreskado, pli kaj pli invadas la tutan Teron kaj anstataŭas la estingiĝantajn rasojn, havos, siavice, sian periodon de malpliiĝo kaj malapero. Aliaj pliperfektiĝintaj rasoj ĝin anstataŭos, devenintaj de la nunaj, same kiel la hodiaŭaj civilizitaj homoj venis de la brutaj, sovaĝaj estuloj de la primitivaj tempoj.”

690. Ĉu, el la pure fiziologia vidpunkto, la korpoj de la nuna raso estas ia speciala kreaĵo aŭ originas el la primitivaj korpoj pere de reproduktado?

“La origino de la rasoj perdiĝas en la nokto de l’ tempoj; sed, ĉar ili ĉiuj apartenas al la granda homa familio, kia ajn estas ĉies primitiva fonto, tial ili povis kunfandiĝi kaj produkti novajn tipojn.”

691. Kiu estas, el la fiziologia vidpunkto, la distinga kaj plej ĉefa karaktero de la primitivaj rasoj?

“Supereco de la bruta forto malprofite por la intelekta forto; hodiaŭ okazas kontraŭe: la homo agas pli per intelekto ol per la korpa forto, kaj tamen li sukcesas fari centoble, ĉar li eksciis profiti el la potencoj de l’ Naturo: tion ne faras la bestoj.”

692. Ĉu la perfektiĝo de la bestaj kaj vegetaĵaj rasoj per sciencaj rimedoj kontraŭas la leĝon de la Naturo? Ĉu estas pli konforme al ĉi tiu leĝo lasi la aferojn iradi sian normalajn vojon?

“Oni devas uzi ĉiajn rimedojn por atingi la perfektecon, kaj la homo mem estas ilo, kiun Dio uzas por Sia celo. Ĉar perfekteco estas la celo, al kiu la Naturo iras, kunhelpi por tiu perfekteco estas respondi al la planoj de la Naturo.”

— Sed ordinare la homo klopodas por plibonigo de rasoj, nur instigate de persona sento, kaj sole por plimultigi siajn ĝuojn; ĉu tio ne malpliigas lian meriton?

“Ne gravas, ke lia merito estas nula, se nur fariĝas progreso. Dependas de li fari sian laboron merita per la intenco. Cetere, per tiu laboro li ekzercas kaj elvolvas sian intelekton, kaj en ĉi tiu rilato li pli profitas el sia aktiveco.”