Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Edzeco kaj fraŭleco

695. Ĉu la edzeco, tio estas, la daŭra kunesteco de du estuloj, kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Ĝi estas progreso en la irado de la homaro.”

696. Kiu estus la efiko de la forigo de edzeco el la homa socio?

“La reveno al la vivo de bestoj.”

La libera kaj okaza kuniĝo de la seksoj estas la natura stato. Edzeco estas unu el la unuaj agoj de progreso en la homaj socioj, ĉar ĝi starigas la fratan solidarecon; ĝi estas trovata en ĉiuj popoloj, kvankam en diversaj kondiĉoj. La abolicio de edzeco estus do reveno al la infanjaroj de la homaro, kaj lokus la homon eĉ malsuper iujn bestojn, kiuj donas al li ekzemplon de konstanta kunviveco.

697. Ĉu la absoluta nerompebleco de edzeco troviĝas en la leĝo de la Naturo aŭ nur en la homa leĝo?

“Ĝi estas homa leĝo, tre kontraŭanta la naturan. Sed la homoj povas modifi siajn leĝojn; nur la naturaj estas neŝanĝeblaj.”

698. Ĉu la memvola fraŭleco estas perfektecostato merita en la okuloj de Dio?

“Ne; tiuj, kiuj tiel vivas pro egoismo, malplaĉas al Dio kaj trompas la mondon.”

699. Ĉu fraŭleco ne estas ofero de iuj personoj, kiuj per ĝi celas sin pli intense dediĉi al la servado al la homaro?

“Tio estas io tute alia; mi diris: pro egoismo. Ĉia persona memofero estas merita, kiam farata por bono; ju pli granda la ofero, des pli granda la merito.”

Dio ne povas kontraŭi Sin mem, nek juĝi malbona iun ajn el Siaj faroj; Li do ne povas vidi indon en la malobeo al Lia leĝo; sed, se fraŭleco ne estas mem merita stato, ĝi ja estas merita tiam, kiam ĝi estas, sekve de rezigno de la familiaj plezuroj, ofero profita al la homaro. Ĉia persona ofero, celanta bonon, kaj sen kaŝita penso pri egoismo, altigas la homon super sia materia kondiĉo.