Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Poligamio

700. Ĉu la nombra egaleco, ekzistanta, kun malgranda diferenco, inter la seksoj, estas signo de la proporcio, laŭ kiu ili devas kuniĝi?

“Jes, ĉar ĉio havas difinitan celon en la Naturo.”

701. Kiu estas la pli konforma al la leĝo de la naturo: ĉu poligamio aŭ monogamio?

“Poligamio estas homa leĝo, kies nuligo signas socian progreson. Edziĝo, laŭ la planoj de Dio, devas sin bazi sur la korinklino de la kuniĝantaj estuloj. Ĉe poligamio, ne povas esti vera amo: estas nur voluptamo.”

Se poligamio akordus kun la leĝo de l’ Naturo, ĝi devus do esti universala, kio estus materiale neebla, pro la nombra egaleco de la seksoj.

Poligamio devas esti konsiderata kiel aparta kutimo aŭ leĝaro konvena al iuj moroj kaj kiun la socia perfektiĝo iom post iom forstrekas.