Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Rimedoj por memkonservado

704. Ĉu, diktante al la homo la neceson vivi, Dio ĉiam donis al li la koncernajn rimedojn?

“Jes, se la homo ne trovas tiajn rimedojn, li do ilin ne komprenas. Dio ne povus dikti al la homo la neceson vivi, ne doninte al li la rimedojn por tio; jen, kial Li igas la Teron produkti ĉion necesan al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, ĉar nur la necesa estas utila: la superflua neniam estas tia.”

705. Kial la Tero ne ĉiam produktas sufiĉe por la vivbezonoj de la homo?

“Pro tio, ĉar la sendanka homo ĝin malatentas, kaj tamen ĝi estas bonega patrino. Ofte, ankaŭ, li akuzas la Naturon pro tio, kio estas rezultato nur de lia propra nesperteco aŭ neantaŭvidemo. La Tero ĉiam produktus tion necesan, se la homo kontentiĝus per ĝiaj produktoj. Se ĝi ne kontentigas ĉiujn liajn bezonojn, tio okazas, ĉar la homo uzas por aferoj superfluaj tion, kion li devus uzi por siaj necesaj. Vidu arabon en dezerto; li ĉiam trovas ian porvivaĵon, ĉar li ne kreas al si fiktivajn bezonojn; sed, kiam iu homo vante disperdas duonon de la produktoj por kontentigo de fantazioj, ĉu, tiam, li miru, ke li nenion havas por la morgaŭa tago, kaj ĉu li prave lamentu, kiam li troviĝas sen io ajn ĉe momento de ĝenerala malsato? Vere, mi diras al vi, ne la Naturo estas neantaŭzorgema, sed la homo, kiu ne scias reguligi sian vivon.”

706. Ĉu ni komprenu kiel surterajn riĉaĵojn nur la grundproduktojn?

“La grundo estas la primara fonto, el kiu elfluas ĉiuj ceteraj rimedoj, ĉar, fine, tiuj rimedoj nenio estas krom transformaĵoj de la grundproduktoj; komprenu do kiel terriĉaĵojn ĉion, kion la homo povas ĝui en ĉi tiu mondo.”

707. Ofte mankas vivrimedoj al iuj individuoj, eĉ meze en la lin ĉirkaŭanta abundeco; kion ni respondigu por ĉi tiu fakto?

“La egoismon de la homoj, kiuj ne ĉiam faras, kion ili devas; due, pli ofte, ilin mem. “Serĉu, kaj vi trovos”: ĉi tiuj vortoj ne signifas, ke estas sufiĉe rigardi la teron por trovi la dezirataĵon, sed ke estas necese ĉi tiun varme, senhalte, ne mole, serĉadi, ne malkuraĝiĝante pro la baroj, kiuj ofte estas nur rimedoj por elprovi viajn konstantecon, paciencon kaj firmecon.” (534)

La civilizacio plimultigas la bezonojn, sed, aliflanke, ĝi plinombrigas la fontojn el laboro kaj la vivrimedojn; tamen, ni devas konfesi, ke, en ĉi tiu rilato, multo devas ankoraŭ esti farata; kiam la homo estos plenuminta sian verkon, neniu povos diri, ke mankas al li la bezonata rimedo, krom pro sia propra kulpo. La malfeliĉo, trafanta multajn homojn, venas de tio, ke ili ne iras la vojon difinitan por ili de la Naturo; tiam mankas al ili inteligenteco por la bonsukceso. En ĉi tiu mondo estas loko por ĉiu, sed kondiĉe, ke ĉiu okupu la sian, ne la aliulan lokon. La Naturo ne povas respondi por la malbonaĵoj de la socia organizo, nek por la sekvoj de la ambicio kaj de la memamo de la homoj.

Tamen oni devus esti blinda, por ne konfesi la progreson, kiu, el ĉi tiu vidpunkto, estas jam farita ĉe pli evoluintaj popoloj. Dank’ al la laŭdindaj klopodoj, kiujn la filantropio kaj la scienco ne ĉesas kune faradi por plibonigo de la materiala stato de la homoj, kaj malgraŭ la senĉesa kreskado de la loĝantaroj, la nesufiĉeco de la produktado estas nun, almenaŭ grandparte, malpli akra, kaj la nunaj plej malfeliĉegaj jaroj ne estas kompareblaj kun la pasintatempaj; la publika higieno, tiu tiel esenca faktoro de forto kaj sano, nekonata de niaj prapatroj, estas objekto de bone orientata prizorgado; malfeliĉo kaj suferado trovas mildigon, kaj la scienco kunhelpas en ĉiaj manieroj por la plibonigo de nia farto. Ĉu tio signifas, ke la perfekteco estas jam atingita? Certe ne; sed tio, kio estas ĝis nun farita, jam montras, kion la homo, kun persisteco, povas fari, se nur li estos sufiĉe saĝa, por havigi al si la feliĉon el pozitivaj, seriozaj aferoj; ne el utopioj, kiuj igas lin malantaŭeniri, anstataŭ progresi.

708. Ĉu ne estas pozicioj, kie la vivrimedoj tute ne dependas de la volo mem de la homo, kaj kie la manko de la absolute necesaj vivrimedoj rezultas el la forto de l’ cirkonstancoj?

“Tio estas ofte kruela provo, kiun la homo devas sperti, kaj pri kiu li ja sciis, ke li ĝin travivos; lia merito venos de lia submetiĝo al la volo de Dio, se lia intelekto havigos al li nenian rimedon elturniĝi el tia malfacila situacio. Se estas decidite, ke morto lin trafos, li devas sen murmuro rezignacii pri sia sorto, pensante, ke sonis la horo de l’ vera liberiĝo, kaj ke la lastmomenta malespero povas igi lin perdi la frukton de sia rezignacio.”

709. Ĉu tiuj, kiuj, ĉe iuj krizaj situacioj, vidis sin devigitaj mortigi siajn similulojn, por sin nutri, ne faris krimon? Se tio estas krimo, ĉu ĝi ne estas malpligravigita de la neceso vivi, kiun la instinkto de memkonservado ordonas?

“Tion mi jam respondis, kiam mi diris, ke estas pli merite elporti ĉiajn provojn de la vivo kun kuraĝo kaj memforgeso. Tia ago estas hommortigo kaj atenco kontraŭ la Naturo; ĝi estas kulpo, kiu estos duoble punita.”

710. Ĉu en la mondoj, kies organizo estas pli perfekta, la vivantaj estuloj bezonas nutraĵon?

“Jes, sed iliaj nutraĵoj rilatas kun ilia naturo. Tiuj nutraĵoj ne estus sufiĉe kernecaj por viaj maldelikataj stomakoj; tiel same, iliaj stomakoj ne povus digesti viajn nutraĵojn.”