Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Instinkto de memkonservado

702. Ĉu la instinkto de memkonservado estas leĝo de la Naturo?

“Sendube; ĝi estas donata al ĉiuj vivaj estaĵoj, kia ajn la grado de ties intelekto; ĉe unuj, tiu instinkto estas nur maŝineca; ĉe aliaj, ĝi estas pripensata.”

703. Por kiu celo Dio dotis ĉiujn vivajn estaĵojn per instinkto de memkonservado?

“Ĉar ĉiuj devas kunhelpi por la plenumado de la planoj de l’ Providenco; jen, kial Dio donis al ili la neceson vivi. Krome, la vivo estas necesa al la perfektiĝo de la estuloj; tion ili instinkte, senkonscie, sentas.”