Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj

718. Ĉu la leĝo de memkonservado devigas prizorgi la bezonojn de la korpo?

“Jes; sen forto kaj sano, laboro estas neebla.”

719. Ĉu la homo estas riproĉinda, ke li klopodas por sia bonfarto?

“Bonfarto estas natura deziro; Dio malpermesas nur eksceson, ĉar tiu ĉi kontraŭas la memkonservadon; la homo ne faras krimon, klopodante por sia bonfarto, se nur tiu bonfarto malutilas nek alian homon, nek liajn fortojn, ĉu fizikajn aŭ moralajn.”

720. Ĉu la memvolaj sindetenoj, farataj kun la intenco de ankaŭ memvola kulpelaĉeto, iom meritas en la okuloj de Dio?

“Faru bonon al aliaj homoj, kaj vi havos pli da merito.”

— Ĉu estas memvolaj sindetenoj, havantaj ian meriton?

“Jes, la sindeteno de neutilaj plezuroj, ĉar tiu liberigas la homon el la materio kaj altigas la animon. Merite estas rezisti al tento, kiu instigas al ekscesoj kaj al ĝuado de senutilaĵoj; estas depreni de tio necesa, por doni al tiuj, havantaj nesufiĉe. Se sindeteno estas nur vanta ŝajnigo, ĝi estas mokataĵo.”

721 La vivo el asketaj abstinoj estas praktikata ekde plej malproksima antikveco kaj ĉe pluraj popoloj: ĉu tia vivo havas ian indon el iu vidpunkto?

“Demandu, al kiu ĝi utilas, kaj vi ricevos respondon. Se ĝi utilas nur al tiu, kiu ĝin kondukas kaj lin neebligas fari bonon, ĝi estas do egoismo, kia ajn estas la preteksto, per kiu oni ĝin belaspektigas. Elporti mankon de porvivaĵoj kaj laboradi por aliaj, jen la vera pentabstinado laŭ la kristana karitato.”

722. Ĉu abstinado de iuj nutraĵoj, ordonata ĉe pluraj popoloj, sin bazas sur la prudento?

“Ĉio, kio povas nutri la homon, sen malutilo por lia sano, estas permesita; sed kelkaj leĝdonantoj eble malpermesis la uzadon de iuj nutraĵoj, celante ion utilan; kaj, por plikredindigi siajn leĝojn, ili ĉi tiujn prezentis kiel ordonojn de Dio.”

723. Ĉu nutrado per besta karno kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Pro via fiziologia strukturo, karno nutras karnon, alie la homo pereas. La leĝo de memkonservado diktas al la homo la devon tenadi siajn fortojn kaj sanon, por plenumi la leĝon de laboro. Li devas do sin nutri per rimedo, kiun lia strukturo postulas.”

724. Ĉu abstinado de besta aŭ alia nutraĵo, kiel pekelpago, estas merita?

“Jes, se la persono sin detenas de tiu nutraĵo por helpi alian; sed Dio ne vidas pentabstinadon tie, kie ne estas serioza kaj utila seniĝo; kaj tial ni diras, ke tiuj, kiuj nur ŝajne abstinas, estas hipokrituloj.” (720)

725. Kion pensi pri stumpigoj, kiujn la homo faras ĉe sia propra korpo aŭ ĉe tiu de bestoj?

“Kial ĉi tiu demando? Demandu vin mem, ĉu io estas utila. Kio estas senutila, tio ne povas plaĉi al Dio, kaj kio estas malutila, tio Lin ĉiam malplaĉas. Estu certaj, ke tuŝas Dion nur tiaj sentoj, kiuj altigas la animon ĝis Li; nur praktikante la dian leĝon, sed ne malobeante ĝin, vi povas forskui la teran materion.”

726. Ĉar la suferoj en ĉi tiu mondo altigas nin laŭ tio, kiel ni ilin elportas, ĉu ni tial nin altigas ankaŭ per tiuj, kiujn ni memvole trudas al ni mem?

“La solaj suferoj, altigantaj la Spiriton, estas la naturaj, ĉar tiuj venas de Dio; la memvolaj suferoj neniom helpas, kiam el ili rezultas nenia profito por alia persono. Ĉu vi kredas, ke tiuj, kiuj mallongigas sian vivon per superhomaj rigoroj, kiel faras la budhanaj pastroj, la fakiroj kaj iuj fanatikuloj de pluraj sektoj, antaŭenpaŝas sur sia vojo? Kial ili prefere ne laboras por siaj similuloj? Ili vestu mizerulon, konsolu plorantojn, laboru por malsanuloj, elportu necesmankojn por plimildigi la suferadon de malfeliĉuloj; tiel, ilia vivo estas utila kaj plaĉas al Dio. Kiu trudas al si memvolajn suferojn, pensante nur pri si mem, tiu estas egoisto; kiu suferas por aliula bono, tiu praktikas karitaton: jen la ordonoj de la Kristo.”

727. Ĉar neniu devas trudi al si memvolajn suferojn sen ia utilo por sia proksimulo, ĉu tial ni evitu suferojn, kiujn ni antaŭvidas aŭ kiuj nin minacas?

“La instinkto de memkonservado estas donita al ĉiuj estuloj kontraŭ danĝeroj kaj suferoj. Skurĝu vian Spiriton, ne vian korpon, humiligu vian fieron, sufoku vian egoismon, kiu estas kiel serpento, mordanta vian koron; tiel vi faros por via progresado pli multe, ol kiel vi farus per rigoraĵoj jam ne konformaj al ĉi tiu jarcento.”