Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Necesa detruado kaj ekscesa detruado

728. Ĉu detruado estas leĝo de la Naturo?

“Estas necese, ke ĉio estu detruita, por renaskiĝi kaj rekreiĝi, ĉar tio, kion vi nomas detruado, estas nenio alia ol transformado, celanta renovigon kaj plibonigon de la vivantaj estuloj.”

— Ĉu do la instinkto de detruado estas donita al la vivantaj estuloj laŭ providencaj planoj?

“La kreitoj de Dio estas iloj, kiujn Li uzas por plenumo de Liaj planoj. Por sin nutri, la vivantaj estuloj sin reciproke detruas, por la duobla celo, daŭrigi la ekvilibron de reproduktado, kiu povus fariĝi tro granda, kaj utiligi la restaĵojn de la ekstera envolvaĵo. Sed ĉiam detruata estas nenio krom tiu envolvaĵo, kiu estas nur akcesora, ne la esenca parto de la pensokapabla estulo; la esenca parto estas la intelekta, nedetruebla principo, kiu sin iom post iom preparas per la sinsekvaj metamorfozoj, kiujn ĝi travivas.”

729. Ĉar detruado estas necesa al la reorganizado de la estuloj, por kio do la Naturo ilin ŝirmas per rimedoj de antaŭgardo kaj memkonservado?

“Por eviti, ke detruo okazu antaŭ la ĝusta momento. Ĉia antaŭtempa detruo malhelpas la elvolviĝon de la intelekta principo; tial Dio konsentis al ĉiuj estuloj la neceson vivi kaj sin reprodukti.”

730. Ĉar la morto devas konduki nin al pli bona vivo; ĉar ĝi nin liberigas de l’ ĉitieaj suferoj kaj estus prefere dezirinda ol timinda, kial do la homo sentas instinktan teruron antaŭ ĝi, tian, ke li ĝin timegas?

“Tion ni jam diris: la homo devas strebi al la plidaŭrigo de sia vivo, por elplenumi sian taskon; tial Dio donis al li instinkton de memkonservado, kaj tiu instinkto lin subtenas ĉe liaj provoj; sen tio li ofte senkuraĝiĝus. La sekreta voĉo, iganta lin forpuŝi la morton, diras al li, ke li povas ankoraŭ fari ion por sia progresado. Danĝero, lin minacanta, estas averto, por ke li profitu la prokraston, kiun Dio konsentas al li, sed li, kormalmola, pli ofte esprimas sian dankon al sia sorto, ol al sia Kreinto.”

731. Kial, flanke de la rimedoj por memkonservado, la Naturo samtempe lokis la detruantajn faktorojn?

“Kuracilo ĉe malsano; kiel ni diris, tiel agas la Naturo, por ke estu tenata la ekvilibro kaj unuj servu kiel kompensmaso al aliaj.”

732. Ĉu la neceso detrui estas la sama en ĉiuj mondoj?

“Ĝi estas konforma al la pli aŭ malpli materieca stato de la mondoj; ĝi ĉesas tie, kie la fizika kaj morala statoj estas plipurigitaj. En la mondoj pli progresintaj ol la via, la vivkondiĉoj estas tute aliaj.”

733. Ĉu la neceso detrui ĉiam ekzistos inter la homoj sur la Tero?

“La neceso detrui malpliiĝas ĉe la homo laŭmezure, kiel la Spirito superregas la materion; jen, kial la abomeno al detruado kreskas samgrade kiel la intelekta kaj la morala elvolviĝo.”

734. Ĉu la homo, en sia nuna stato, havas senliman rajton detrui la bestojn?

“Tiu rajto estas difinita de la neceso prizorgi nutradon kaj sekurecon; eksceso neniam estis rajto.”

735. Kion ni pensu pri detruado, superpasanta la limojn de bezonoj kaj de sekureco; pri ĉasado, ekzemple, tiam, kiam ĝi celas nur la plezuron senprofite detrui?

“Ĝi estas atesto pri la potenco de la besta super la spirita naturo. Ĉia detruo, transpasanta la limojn de bezonoj, estas malobeo je la leĝo de Dio. La bestoj detruas nur por siaj bezonoj, sed la homo, kiu havas liberan volon, detruas senbezone; iam li devos redoni kalkulojn pri la misuzo de la libereco, kiu estas al li konsentita, ĉar, tiel agante, li cedas al siaj malnoblaj instinktoj.”

736. Ĉu la popoloj, kiuj pelas ĝis eksceso la skrupulon rilatan al la detruado de bestoj, havas pro tio ian apartan meriton?

“Tio estas eksceso pri sento, kiu estas mem laŭdinda, sed kiu estas misuzata; krome, ties merito estas nuligita de ekscesoj de multaj aliaj specoj. Estas, ĉe tiuj popoloj, prefere superstiĉa timo, ol vera bonkoreco.”