Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Krueleco

752. Ĉu oni povas rilatigi la senton de krueleco al la instinkto de detruado?

“Krueleco estas la plej malbona flanko de la instinkto de detruado, ĉar, se detruo estas kelkafoje necesa, krueleco neniam estas tia; krueleco estas ĉiam esprimo de malnobla temperamento.”

753. Kial krueleco estas la ĉefa karaktero ĉe la primitivaj popoloj?

“Ĉe la primitivaj popoloj, kiaj vi ilin nomas, materio superregas Spiriton; ili sin fordonas al la bestaj instinktoj; kaj, ĉar ili havas neniajn bezonojn krom tiuj de la korpa vivo, ili tial zorgas nur pri sia persona konservado: tio faras ilin kruelaj. Cetere, la popoloj, kies progreso estas neperfekta, troviĝas sub la potenco de ankaŭ neperfektaj Spiritoj, ilin simpatiantaj, ĝis aliaj pli progresintaj popoloj venos forfini aŭ malpliigi tiun influon.”

754. Ĉu krueleco ne estas kaŭzata de manko de morala sento?

“Diru, prefere, ke morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis; sed ne diru, ke ĝi mankas, ĉar ties principo ekzistas ĉe ĉiuj homoj kaj estas tio, kio ilin poste faras bonaj kaj humanaj estuloj. Morala sento ekzistas do ĉe sovaĝulo, sed ĝi troviĝas en li, kiel la parfumoprincipo en florĝermo, antaŭ ol floro disvolviĝos.”

Ĉiuj kapabloj ekzistas ĉe la homo en elementa aŭ latenta stato; ili elvolviĝas laŭ tio, kiel la cirkonstancoj estas pli aŭ malpli favoraj. La troa elvolviĝo de unuj paralizas au nuligas tiun de aliaj. La superekscitado de la materiaj instinktoj sufokas, se oni tiel povas diri, la moralan senton, same kiel la kresko de la morala sento iom post iom malfortigas la pure bestajn kapablojn.

755. Kial, meze en plej evoluinta civilizacio, troviĝas estuloj iafoje tiel kruelaj kiel la sovaĝuloj?

“Tute same, kiel ĉe arbo ŝarĝita de bonaj fruktoj, estas trovataj ankaŭ abortuloj Ili estas kvazaŭ sovaĝuloj, havantaj de civilizitoj nur vestojn, lupoj, devojiĝintaj inter ŝafojn. Malaltklasaj kaj tre malmulte progresintaj Spiritoj povas enkarniĝi inter multe progresintaj homoj, kun la espero ankaŭ ŭntaýenpaŝi; sed se la provo estas tro malfacila, la primitiva naturo superfortas lin.”

756. Ĉu la socio el virtuloj estos iam liberigita el la malicaj estuloj?

“Homaro progresas; tiuj homoj, regataj de instinkto de malbono kaj nekonvene vivantaj ĉe virtuloj, iom post iom malaperos, same kiel malbona grajno estas apartigata el la bona en ventolkorbo, kaj renaskiĝos kun alia envolvaĵo; sed, ĉar ili akiris sperton, ili tial pli ĝuste komprenos bonon kaj malbonon. Ekzemplon pri tio prezentas al vi vegetaĵoj kaj bestoj: la arton ilin perfektigi la homo jam elpensis, kaj ĉe ili novajn kvalitojn li aperigas. Nu: la perfektiĝo estas elfinita nur post multe da generacioj. Jen la bildo de l’ pluraj ekzistadoj de la homo.”