Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Hommortigo

746. Ĉu hommortigo estas krimo en la okuloj de Dio?

“Jes, granda krimo; ĉar homo, kiu forprenas la vivon de sia similulo, tranĉas ekzistadon je kulpelpago aŭ je misio; jen la malbona faro.”

747. Ĉu hommortigo estas ĉiaokaze same puninda?

“Ni jam diris: Dio estas justa; Li juĝas prefere la intencon, ol la fakton.”

748. Ĉu Dio pardonas hommortigon pro memdefendo?

“Nur bezono povas ĝin pravigi; sed, se oni povas gardi sian propran vivon, ne pereigante tiun de sia atakanto, oni devas tion fari.”

749. Ĉu homo respondas por la mortigoj, kiujn li faras dum milito?

“Ne, kiam li estas perforte devigita tion fari; sed li respondos por la kruelaĵoj, kiujn li faras, same kiel estos al li kredititaj liaj humanaj sentoj.”

750. Kiu estas pli kulpa antaŭ Dio: ĉu la patromurdinto aŭ la infanmurdinto?

“Ambaŭ estas same kulpaj, ĉar ĉia krimo estas ja krimo.”

751. Kiel ni klarigu, ke, ĉe iuj jam intelekte progresintaj popoloj, infanmurdo estas unu el ties moroj kaj estas konfirmata de ties leĝaro?

“Intelekta progreso ne kuntrenas inklinon al bono; Spirito, supera laŭ intelekto, povas esti malbona; li estas Spirito, jam multe vivinta, sed ne pliboniĝinta; li progresis nur laŭ scio.