Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Origino kaj naturo de la Spiritoj

76. Kian difinon oni povas doni pri la Spiritoj? Ni uzas tie ĉi la vorton Spirito por difini individue la eksterkorpajn estulojn, ne la intelektan elementon de la universo.

“Oni povas diri, ke ili estas la intelektaj estuloj de la kreitaĵaro. Ili okupas la universon ekster la materia mondo.”

77. Ĉu la Spiritoj estas kreitaĵoj diferencaj de Dio, aŭ ĉu ili estas eliĝaĵoj aŭ partoj de Dio, kaj, pro tio, nomataj idoj de Dio?

“Dio mia! Ili estas Lia verko, ĝuste tiel, kiel maŝino estas fabrikaĵo de la homo; tiu maŝino estas produkto de la homo, sed ĝi ne estas la homo mem. Vi scias, ke, kiam iu faras ion belan. kaj utilan, tiu nomas ĝin sia ido, sia kreaĵo. Nu! Tio sama okazas rilate al Dio: ni estas Liaj idoj, ĉar ni estas Lia verko.”

78. Ĉu la Spiritoj havis ian komencon aŭ ekzistas, kiel Dio, ekde la tuta eterna tempo?

“Se la Spiritoj ne estus ricevintaj ian komencon, ili o estus egalaj al Dio; ili estas Liaj kreaĵoj kaj subordigitaj al Lia valo. Dio ekzistas ekde la tuta eterno - tio estas neneigebla; sed, kiam kaj kiel Li kreis nin, tion ni tute ne scias. Vi povas diri, ke ni ne havis komencon, se, tion dirante, vi deziras esprimi, ke Dio, ĉar eterna, certe kreadis senhalte; sed, kiam kaj kiel ĉiu el ni estis farita, neniu scias: ĝuste tie kuŝas la mistero.”

79. Ĉar ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome la intelekta kaj la materia, ĉu oni povus diri, ke la Spiritoj konsistas el la intelekta elemento, same kiel la inertaj korpoj konsistas el la materia?

“Jes, evidente; la Spiritoj estas la individuigo de la intelekta principo, kiel la korpoj estas de la materia; la tempo kaj la maniero de tiu formado - jen, kion ni ne scias.”

80. Ĉu la kreado de la Spiritoj estas kontinua aŭ okazis nur ĉe la origino de la tempo?

“Ĝi estas kontinua, tio estas, Dio neniam ĉesis kreadi.”

81. Ĉu la Spiritoj estiĝas per si mem aŭ devenas unuj de la aliaj?

“Dio kreis ilin, kiel ĉiujn estaĵojn, per Sia volo; sed, mi ripetas, ilia origino estas mistero.”

82. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la Spiritoj estas nemateriaj?

“Kiel difini ion, kiam mankas esprimoj por komparo kaj kiam oni posedas nesufiĉan lingvon? Ĉu iu denaska blindulo povas difini lumon? Nemateria ne estas la ĝusta vorto; senkorpa estus pli ĝusta: ĉar vi devas ja kompreni, ke, estante kreaĵo, la Spirito devas esti io ; ĝi estas kvintesenca materio, sed sen io analoga sur la Tero, kaj tiel etereca, ke ĝi ne tuŝas viajn sentumojn.”

Ni diras, ke la Spiritoj estas nemateriaj, ĉar ilia esenco diferencas de ĉio, kion ni konas kun la nomo materio. Popolo el blinduloj havus neniajn esprimojn por priskribi lumon kaj ties efikojn. Denaska blindulo kredas, ke li havas ĉiajn perceptojn per la orelo, la odorsento, la gusto kaj la palpado; sed li ne komprenas ideojn, kiujn li ricevus per la al li mankanta sentumo. Tiel ankaŭ, pri la esenco de la transhomaj estuloj ni estas veraj blinduloj. Ni ne kapablas difini ilin, krom per komparoj, ĉiam neperfektaj, aŭ per granda peno de nia imagpovo. 

83. Ĉu la Spiritoj forfiniĝas? Oni komprenas, ke la principo, el kiu ili venas, estas eterna; sed, kion ni deziras scii estas tio, ĉu ilia individueco havos finon; ĉu, post difinita tempo, pli aŭ malpli longa, la elemento, ilin konsistiganta, disdividiĝas kaj revenas en la tuton, kiel okazas kun la materiaj korpoj. Estas malfacile kompreni, ke io, iam komenciĝinta, iam ne finiĝos.

“Estas multaj aferoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar via intelekto estas limita; sed tio ne estas motivo, por ke vi ilin ne akceptu. Infano ne havas tian saman komprenpovon kiel lia patro, kaj neklerulo ne tian saman kiel klerulo. Ni diras, ke la ekzistado de la Spiritoj ne finiĝas, kaj nunmomente nenion pli ni povas sciigi.”