Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Primitiva normala mondo

84. Ĉu la Spiritoj konsistigas mondon apartan, ekster tiu, kiun ni vidas?

“Jes, la mondon de la Spiritoj aŭ de la senkorpaj intelektoj.”

85. Kiu nome el tiuj du mondoj: la spirita kaj la korpa, estas la ĉefa inter la ekzistaĵoj?

La spirita mondo, kiu antaŭekzistas kaj transvivas ĉion.”

86. Ĉu la korpa mondo povus ĉesi ekzisti, aŭ esti neniam ekzistinta, sen konsekvenca aliiĝo de la esenco de la spirita mondo?

“Jes, ili havas inter si nenian dependecon, tamen ilia kunrilateco estas konstanta, ĉar ili senĉese agas unu sur la duan.”

87. Ĉu la Spiritoj okupas ian difinitan kaj limigitan regionon en la spaco?

“La Spiritoj estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon. Ĉiumomente vi havas ĉe vi kelkajn, kiuj vin observas kaj influas sur vin, sen via konscio. La Spiritoj estas unu el la potencoj de la Naturo; ili estas la iloj, kiujn Dio uzas por plenumi Siajn providencajn projektojn; sed ne ĉiuj Spiritoj iras ĉien, ĉar ekzistas regionoj nealireblaj por tiuj malpli progresintaj.”