Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Puno de morto

760. Ĉu puno de morto estos iam forstrekita el la homa leĝaro?

“Puno de morto sen ia dubo malaperos, kaj ĝia forigo signos progreson de la homaro. Kiam la homoj estos pli instruitaj, puno de morto estos tute forstrekita de sur la Tero; tiam, jam ne estos necese, ke homoj estu juĝataj de homoj. Mi parolas pri tempo, kiu ankoraŭ estas tre malproksime de vi.”

La socia progresado sendube ne estas tute kontentiga; sed oni estus maljusta kontraŭ la hodiaŭa socio, se oni ne vidus progreson en tio, ke, ĉe la plej kleraj popoloj, puno de morto estas malpli ofte aplikata, kaj en la naturo de la krimoj, al kiuj tiu puno estas diktata. Se oni komparas la garantiojn, per kiuj, ĉe tiuj popoloj, la Justico penas ŝirmi la akuzaton, kaj la humanecon de ĝia konduto kontraŭ li, eĉ post elpruvo de lia kulpeco, kun tio, kio, antaŭ nelonge, estis kutimo, oni ne povas ne rekoni la progresovojon, kiun laŭiras la homaro.

761. La leĝo de memkonservado havigas al la homo la rajton antaŭgardi sian propran vivon; ĉu li ne praktikas tiun rajton, kiam li forpelas de la socio danĝeran membron?

“Estas aliaj rimedoj eviti tian danĝeron, ol mortigo. Cetere, al krimulo oni devas malfermi, kaj ne fermi, la pordon de pento.”

762. Ĉu la puno de morto, kiu povas esti forigita de civilizataj socioj, ne estis neceso dum pli fruaj tempoj?

“Neceso ne estas la ĝusta vorto; la homo opinias ion necesa, ĉiam, kiam li ne trovas ion alian pli bonan; laŭgrade, kiel li sin instruas, li pli bone komprenas, kio estas justa aŭ maljusta, kaj forpuŝas de si la ekscesojn faratajn, en la nomo de justeco, dum lia tempo de neklereco.”

763. Ĉu la limigo de la okazoj, ĉe kiuj estas aplikata puno de morto, estas signo de progresado de l’ civilizacio?

“Ĉu vi povas dubi pri tio? Ĉu via Spirito ne indignas, legante la rakonton pri la homaj disbuĉadoj, iam farataj en la nomo de justeco kaj eĉ, ofte, honore al Dio; pri la turmentegoj, kiujn oni igis sperti kondamniton, eĉ akuzaton, por eltiri el li, per troaj suferoj, la konfeson de krimo, kiuj li, ofte, ne faris? Nu! Se vi estus tiam vivinta, ĉio ĉi ŝajnus al vi tute natura, kaj eble, se vi estus juĝanto, vi estus farinta tion saman. Tiel, kio ŝajnis justa en iu tempo, tio ŝajnas barbara en alia. Nur la diaj leĝoj estas eternaj; la homaj ŝanĝiĝas kun la progresado; ili ankoraŭ ŝanĝiĝos plu, ĝis ili harmonios kun la diaj leĝoj.”

764. Jesuo diris: Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos (Mateo, ĉap. 26, par. 52. – La Trad.). Ĉu tiuj vortoj ne konfirmas la egalan repunon, kaj ĉu la morto, diktita al murdinto, ne estas la apliko de tiu puno?

“Gardu vin! Vi tute eraras pri la senco de tiuj vortoj, kiel pri tiu de multaj aliaj. Egala repuno estas juĝo de Dio; neniu alia, ol Li mem, ĝin aplikas. Vi ĉiuj konstante ricevas tiun punon, ĉar vi estas punataj pro viaj eraroj, dum ĉi tiu aŭ dum alia vivo; kiu igis siajn similulojn suferi, tiu iam troviĝos en situacio, kie li ankaŭ suferos tion saman, kion li igis aliajn elporti: jen la senco de l’ vortoj de Jesuo. Ĉu li ne diris al vi ankaŭ: Pardonu viajn malamikojn? Kaj, ĉu li ne instruis vin peti Dion pardoni viajn ofendojn tiel, kiel vi pardonas viajn ofendantojn, tio estas, samgrade, kiel vi konsentas pardonon? Komprenu bone tion.”

765. Kion ni pensu pri puno de morto, diktita en la nomo de Dio?

“Tio estas eksidi sur la seĝon de Dio por mem juĝi. Kiuj tiel kondutas, tiuj montras, kiel nekapablaj ili estas kompreni Dion, kaj ke ili devas ankoraŭ elpagi multe da kulpoj. Puno de morto estas krimo, kiam aplikata en la nomo de Dio; kaj kiuj ĝin diktas, tiuj respondas por ĝi, kiel ankaŭ por aliaj mortigoj.”