Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Neceso de la societa vivo

766. Ĉu la societa vivo troviĝas en la Naturo?

“Certe; Dio kreis la homon, por ke ĉi tiu vivu en societo. Li ne senutile dotis la homon per parolo kaj per ĉiuj aliaj kapabloj necesaj al la vivo de interrilato.”

767. Ĉu la absoluta izoleco kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Jes, ĉar la homoj instinkte deziras societon, kaj ĉiuj devas kunlabori por la progresado, per reciproka helpo.”

768. Ĉu la homo, dezirante societon, nur obeas personan senton, aŭ ĉu en tiu sento estas pli ĝenerala providenca celo?

“La homo devas progresi, kaj tion li sola ne povas fari, ĉar li ne posedas ĉiajn kapablojn; li bezonas la kontakton de aliaj homoj. En izoleco, li brutiĝas kaj velkas.”

Neniu homo havas kompletajn kapablojn; per la societa kolektiĝo la homoj sin reciproke kompletigas, por certigi al si bonfarton kaj por progresadi. Ili havas reciprokajn bezonojn, kaj tial ili estas destinitaj vivi ne izole, sed societe.