Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Familioligiloj

773. Kial, inter la bestoj, la gepatroj kaj ties idoj ne sin reciproke rekonas plu, de post la momento, kiam la idoj jam ne bezonas la zorgojn de siaj gepatroj?

“La bestoj vivas la materialan, ne la moralan vivon. La karesemo de patrino por siaj idoj havas kiel principon la instinkton de konservado de la estuloj, kiujn ŝi naskis; kiam tiuj estuloj povas jam prizorgi sian propran vivon, tiam ŝia tasko estas elfinita, la Naturo nenion plu postulas de ŝi; tial ŝi ilin forlasas, por zorgi pri novaj naskitoj.”

774. Iuj personoj, el la fakto, ke la bestoj estas forlasataj de siaj gepatroj, konkludas, ke la familioligiloj inter la homoj simple rezultas el societaj moroj kaj ne el natura leĝo; kion ni pensu pri tio?

“La homo havas destinon alian ol la bestoj; kial do voli similigi lin al ĉi tiuj? La homo havas ion alian krom fiziologiaj bezonoj, nome la neceson progresi, kaj la familioligiloj pli streĉas la societajn rilatojn; jen, kial la familioligiloj estas leĝo de la naturo. Dio volis, ke la homoj tiel lernu sin reciproke ami kiel fratoj.”

775. Kian sekvon alportus al la socio la malstreĉiĝo de la familioligiloj?

“Pliintensiĝon de egoismo.”