Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Izolvivado. Silentpromeso

769. Oni konceptas, ke, kiel ĝenerala principo, la societa vivo estas natura; sed, ĉar ĉiuj gustoj estas ankaŭ naturaj, kial la absoluta izoleco estas riproĉinda gusto, se la homo povas en tiu stato trovi plezuron?

Ĝi estas plezuro de egoisto. Estas ankaŭ homoj, trovantaj plezuron en ebrieco; ĉu ili indas vian aprobon? Dio ne povas plaĉe rigardi vivon, per kiu iu kondamnu sin mem esti utila al neniu.”

770. Kion ni pensu pri homoj, vivantaj en absoluta ermiteco, por eviti la pereigan kontakton de la mondo?

“Duobla egoismo.”

— Sed, se tiu sensocieteco celas pekelaĉeton, kiu trudas al la homo ian penigan rezignon, ĉu ĝi ne estas merita ago?

“Fari pli da bono ol da malbono, jen la plej bona pekelaĉeto. Evitante malbonon, tiuj personoj faras alian, ĉar ili forgesas la leĝon de amo kaj karitato.”

771. Kion ni pensu pri homoj, kiuj foriĝas de la mondo, por sin oferi al la malplisuferigo de malfeliĉuloj?

“Tiuj altiĝas, en sama grado kiel ili humiliĝas. Ili havas la duoblan meriton, ekstari super la materiaj ĝuoj kaj fari bonon per la plenumo de la leĝo de laboro.”

— Kaj pri tiuj, serĉantaj en solerestado la kvietecon, kiun iuj laboroj postulas?

“Tiu ne estas la absoluta solerestado de egoisto; tiaj personoj ne izoliĝas for de l’ socio, ĉar ĝuste por ĝi ili laboras.”

772. Kion pensi pri la silentpromeso ordonata de iuj sektoj ekde plej malproksima antikveco?

“Demandu vin prefere, ĉu la parolo estas naturdoto, kaj kial Dio ĝin konsentis al la homo. Dio kondamnas la misuzon, ne la uzadon de la kapabloj, per kiuj Li dotis la homon. Silento estas utila, ĉar per silento vi retiriĝas en vin mem; via Spirito fariĝas pli libera kaj tiel povas ekkomunikiĝi kun ni; sed fari silentpromeson estas frenezaĵo. Sendube, la homoj, kiuj rigardas tiujn propravolajn rezignojn kiel virtaĵojn, havas ja bonan intencon; sed ili eraras, ĉar ili ne sufiĉe komprenas la verajn leĝojn de Dio.”

La promeso je absoluta silentado, kiel ankaŭ tiu je solerestado, forigas la homon de la societaj interrilatoj, kiuj povas havigi al li okazon fari bonon kaj plenumi la leĝon de progreso.