Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Irado de la progreso

779. Ĉu la homo ĉerpas el si la progresoforton, aŭ ĉu la progreso estas nura rezultato de instruado?

“La homo elvolviĝas mem tute nature, sed ne ĉiuj progresas samtempe kaj en sama maniero; tiam, la plej evoluintaj helpas la progreson de la ceteraj pere de la societa kontakto.”

780. Ĉu la morala progreso ĉiam sekvas la intelektan?

“La unua estas sekvo de la dua, sed la morala ne ĉiam venas tuj post la intelekta.” (192-365)

— Kiel la intelekta progreso povas konduki al la morala progreso?

“Ebligante al la homo kompreni bonon kaj malbonon: li do povas elekti. La elvolviĝo de la libera volo sekvas tiun de intelekto kaj pliigas la respondecon por la faroj.”

— Kiel do la plej instruitaj popoloj estas ofte la plej malvirtaj?

“La kompleta progreso estas la celo; sed la popoloj, kiel la individuoj, ĝin trafas nur paŝo post paþo. Ĝis la morala sento elvolviĝos ĉe ili, ili povas uzi sian intelekton, eĉ por fari malbonon. Moraleco kaj intelekto estas du fortoj, kiuj nur post multe da tempo sin ekvilibras.” (365-751)

781. Ĉu estas eble al la homo haltigi la iradon de la progreso?

“Ne, sed li povas ĝin iafoje malhelpi.”

— Kion pensi pri la homoj, penantaj haltigi la iradon de l’ progreso kaj igi la homaron retropaŝi?

“Kompatindaj estuloj, kiujn Dio punos; ili estos renversitaj de la torento, kiun ili vane volas bari.”

Ĉar progreso estas kondiĉo de la homa naturo, neniu do kapablas ĝin kontraŭstari. Ĝi estas viva forto, kiun la malbonaj leĝoj povas ĝeni, sed ne bridi. Kiam tiuj leĝoj fariĝas neakordigeblaj kun tiu forto, ĉi tiu disbatas ilin kaj ĉiujn homojn, kiuj penas ilin konservi; kaj tiel estos plu, ĝis la homo konformigos siajn leĝojn al la dia justeco, kiu volas bonon por ĉiuj, ne leĝojn faritajn de fortulo malprofite por malfortulo.

782. Ĉu iuj homoj bonafide ne embarasas la progreson, pri kiu ili pensas, ke ili ĝin favoras, ĉar ili ĝin rigardas el sia vidpunkto, kaj ofte tie, kie ĝi ne estas?

“Bagatela ŝtoneto sub rado de l’ veturilo, sed kiu ne malhelpas ties antaŭeniron.”

783. Ĉu la perfektiĝo de la homaro iras ĉiam progrese kaj malrapide?

“Ekzistas la regula, grada progreso, rezultanta el la forto de la cirkonstancoj; sed, kiam iu popolo ne sufiĉe rapide iras, Dio igas ĝin sperti, de tempo al tempo, fizikan aŭ moralan skuon, kiu ĝin aliigas.”

La homo ne povas eterne restadi en neklereco, ĉar li devas trafi la celon, difinitan de la Providenco; li sin instruas per la forto de la okazoj. La moralaj, kiel la sociaj, revolucioj iom post iom enfiltriĝas en liajn ideojn; ili ĝermas dum jarcentoj, poste ili subite ekkrevas kaj frakasas la elkonsumitan konstruaĵon de l’ pasinteco, jam ne harmoniantan kun la novaj bezonoj kaj aspiroj.

La homo ofte vidas en tiuj skuegoj nur la momentajn malordon kaj konfuzon, kiuj vundas liajn materiajn interesojn; sed tiu, kiu altigas sian penson super sian personon, admiras la planojn de la Providenco, kiu el malbono naskas bonon. Tiel same ventego aŭ uragano purigas la atmosferon, kiun ĝi skuegis.

784. La malico de la homo estas granda; ĉu ne ŝajnas, ke li kankre iradas anstataŭ antaŭenpaŝi, almenaŭ el la morala vidpunkto?

“Vi eraras; atente observu la tuton, kaj vi vidos, ke la homo antaŭeniras: li pli ĝuste komprenas, kio estas nekonvena, kaj ĉiutage reformas maljustaĵojn. Malbono devas esti ekscesa, por ke la homo sentu la neceson de bono kaj de reformoj.”

785. Kiu estas la plej granda baro al la progreso?

“Fiero kaj egoismo; mi parolas pri la morala progreso, ĉar la intelekta ĉiam antaŭeniras; ŝajnas ja, unuavide, ke ĝi pliintensigas la aktivecon de tiuj malvirtoj; efektive, ĝi kreskigas avidemon kaj amon je riĉaĵoj, kaj ĉi tiuj, siavice, instigas la homon al la esploroj, kiuj faras lian Spiriton pli klarvida. Tiel ĉiuj aferoj interligiĝas, en la morala, kiel en la fizika mondo, kaj el malbono povas naskiĝi bono; sed tiu stato de la aferoj daŭras nur sian propran tempon; ĝi ŝanĝiĝas laŭ tio, kiel la homo pli bone komprenas, ke, krom ĝuado de la surteraj havaĵoj, ankaŭ ekzistas treege pli granda kaj pli daŭra feliĉo.” (Vidu Egoismo, ĉap. XII.)

Estas du specoj de progreso, sin reciproke subtenantaj kaj tamen ne irantaj flanko ĉe flanko: la intelekta kaj la morala progreso. Ĉe la civilizitaj popoloj, la unua ricevas, dum ĉi tiu jarcento (Kompreneble, la XIX-a, kiam vivis A. Kardec. Tiun ĉi libron Kardec skribis antaŭ pli ol cent jaroj. Dum ĉi tiu tempo, scienco kaj tekniko progresis multe pli ol en la antaŭa jarmilo kaj donis al la homaro milojn da bonaĵoj: fonografo, radiofonio, aviado, utiligo de l’ atomenergio k.a. - La Trad.), ĉiajn dezirindajn favorhelpojn, kiuj ĝin levis ĝis neniam antaŭe konata ŝtupo. Multo mankas al la dua, por ke ĝi atingu saman nivelon; sed, malgraŭ tio, se oni komparas la hodiaŭajn sociajn morojn kun tiuj en la pasintaj jarcentoj, oni devus ja esti blinda, por ne konfesi ties progreson. Kaj, kial la supreniranta marŝado haltus prefere rilate al moraleco, ol al intelekto? Kial ne estos inter la dek-naŭa kaj la dudek-kvara jarcento tiom da diferenco, kiom inter la dek-kvara kaj la dek-naŭa? Tion pridubi estus kiel aserti, ke la homaro troviĝas en la apogeo de perfekteco – kio estus absurdo , aŭ ke ĝi estas morale neperfektigebla – kion la sperto malkonfirmas.