Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Degenerintaj popoloj

786. La historio prezentas al ni multajn popolojn, kiuj, post la skuegoj ilin renversintaj, refalis en barbarecon; kie estas do, en ĉi tiu okazo, la progreso?

“Kiam iu domo estas baldaŭ ruiniĝonta, vi ĝin  eldetruas por konstrui alian pli solidan kaj komfortan; sed, ĝis ĝi estos rekonstruita, estas malordo kaj konfuzo en via loĝejo. 

“Komprenu ankaŭ la jenon: vi estis malriĉa kaj loĝis dometaĉon; vi riĉiĝas kaj ĝin forlasas por loĝi palacon. Poste venas mizerulo, kia vi estis, okupi vian lokon en la domaĉo, kaj li forte ekĝojas, ĉar li iam havis nenian ŝirmejon. Nu! eksciu, ke la Spiritoj, enkarniĝintaj en tiun degenerintan popolon, ne estas tiuj mem, kiuj ĝin formis dum ĝia glortempo; tiuj, jam progresintaj, foriris en pli perfektajn loĝejojn kaj progresis plu, dum aliaj, malpli pregresintaj, venis al tiu loko, kiun ili, siavice, iam forlasos.”

787. Ĉu ne ekzistas nature neprogresemaj rasoj?

“Jes, sed tiuj sin korpe ekstermas ĉiutage.”

— Kia estos la estonta sorto de la Spiritoj, animantaj tiujn rasojn?

“Ili atingos, kiel la ceteraj, la perfektecon, tra aliaj ekzistadoj; Dio senheredigas neniun.”

— Se estas tiel, ĉu la plej civilizitaj homoj iam estis ja sovaĝuloj kaj hommanĝantoj?

“Vi mem estis pli ol unu fojon, antaŭ ol esti tia homo, kia vi nun estas.”

788. La popoloj estas kolektivaj individuoj, kiuj, kiel la individuoj mem, travivas infanecon, plenaĝecon kaj kadukecon; ĉu tiu veraĵo, konfirmita de la historio, ne povas igi pensi, ke la plej progresintaj ĉijarcentaj popoloj ankaŭ kadukiĝos kaj estingiĝos, kiel la antikvaj?

“La popoloj, vivantaj nur la korpan vivon, tiuj, kies grandeco sin bazas sur forto kaj sur la vasteco de la teritorio, kiujn ili okupas, naskiĝas, kreskas kaj mortas, ĉar la forto de iu popolo elĉerpiĝas kiel la homa; tiuj, kies egoismaj leĝoj kontraŭas la progreson de la lumoj kaj de la karitato, mortas, ĉar lumo forbalaas mallumon, karitato neniigas egoismon; sed la popoloj, kiel la individuoj, havas la vivon de la animo; tiuj, kies leĝoj harmonias kun la eternaj leĝoj de la Kreinto, tiuj vivos kaj estos la gvidanta lumfasko de la ceteraj popoloj.”

789. Ĉu la progreso iam kolektos ĉiujn terpopolojn en unu solan nacion?

“Ne; tio estas neebla, ĉar el la diverseco de klimatoj naskiĝas inter si malsamaj moroj kaj bezonoj, kiuj konsistigas la naciecojn; tial estos ĉiam necesaj leĝoj konvenaj al tiuj moroj kaj bezonoj; sed la karitato ne rigardas latitudojn nek haŭtkolorojn de homoj. Kiam la leĝo de Dio estos ĉie la bazo de l’ homa leĝo, tiam la popoloj praktikos reciprokan karitaton, kiel la individuoj, de homo al homo; tiel ili vivos feliĉaj kaj en paco, ĉar neniu ekpensos fari malbonon al sia najbaro, nek vivi je ties kostopago.” 

La homaro progresas per la individuoj, kiuj iom post iom pliboniĝas kaj instruiĝas; kiam ĉi tiuj estas plinombraj, ili superregas kaj kuntrenas la ceterajn. Iam kaj iam aperas inter ili jen geniuloj, antaŭenpuþantaj la homaron, jen estroj, iloj de Dio, kiuj en kelkaj jaroj igas ĝin antaŭenpaŝi plurajn jarcentojn.

La progreso de la popoloj ankoraŭ plievidentigas la justecon de la reenkarniĝado. La virtuloj faras laŭdindajn klopodojn, por morale kaj intelekte peli iun nacion; tiel aliiĝinte, tiu nacio estos certe pli feliĉa en ĉi tiu mondo kaj en la alia; sed, dum sia malrapida irado tra la jarcentoj, miloj da individuoj ĉiutage mortas; kiu estos la sorto de tiuj, falantaj sur la vojon? Ĉu ilia relativa malsupereco tenos ilin for de la feliĉo, destinita al la laste venintaj? Aŭ, ĉu ilia feliĉo estas relativa? Tian maljustaĵon la dia juĝo ne povus dikti. Per la plureco de ekzistadoj, la rajto je feliĉo estas sama por ĉiuj: progreso estas rifuzita al neniu; ĉar tiuj, kiuj vivis en tempo de barbareco, eble revenos en tempo de civilizacio, por vivi ĉe la sama aŭ ĉe alia popolo, tial ĉiuj profitas el la supreniranta marŝado.

Sed la doktrino de la unusoleco de ekzistadoj prezentus ĉi tie ankoraŭ unu malfacilaĵon. Laŭ tiu doktrino, la animo estas kreita ĉe la naskiĝo de la homo; sekve, se iu homo progresis pli ol alia, tio signifas, ke Dio kreis por la unua pli perfektan animon. Kial tia favoro? Kian meriton tiu homo havas, li, kiu ne vivis pli ol alia, ofte ja malpli, por esti dotita per supera animo? Sed ankoraŭ ne tie kuŝas la ĉefa malfacilaĵo. Iu nacio evoluas, en mil jaroj, de barbara al civilizita stato. Se la homoj vivus mil jarojn, oni komprenus, ke, dum tiu periodo, ili havus tempon por progresi; sed ili mortas ĉiutage, en plej diversaj aĝoj; ili senĉese anstataŭas unuj aliajn, tiel, ke ĉiu tago vidas aperon kaj malaperon de homoj. En la fino de mil jaroj, jam ne estas trovataj postesignoj de la unuaj loĝantoj; la nacio, pasintatempe barbara, estas nun civilizita: kio progresis? ĉu la antaŭe barbaraj individuoj? sed tiuj jam de longe ne ekzistas; ĉu tiuj poste venintaj? sed, se ties animoj estas kreitaj ĉe la momento de ties naskiĝo, tiuj animoj ne ekzistis dum la iama barbareco; oni devas do akcepti, ke la klopodoj, farataj por la civilizo de iu popolo, havas la povon, ne, ĝustadire, plibonigi neperfektajn animojn, sed ja devigi Dion krei pli perfektajn animojn.

Ni komparu ĉi tiun teorion pri la progreso kun tiu donita de la Spiritoj.

La animoj, venantaj en la tempo de civilizacio, havis sian infanecon kiel ĉiuj ceteraj, sed ili jam vivis kaj antaŭe staras pro jam farita progreso; ili venas, altirate de medio, kiun ili simpatias kaj konforma al ilia nuna stato; tiel, la zorgoj por la civilizo de iu popolo ne rezultigas estontan kreadon de pli perfektaj animoj, sed altiras animojn jam progresintajn, ĉu tiuj jam vivis ĉe tiu popolo dum ties barbareco, aŭ venas de alia loko. Jen la ŝlosilo de l’ progreso de la tuta homaro; kiam ĉiuj popoloj staros sur la sama nivelo por la sento de bono, tiam la Tero estos kunvenejo nur de bonaj Spiritoj, kiuj vivos frate kunigitaj; kaj la malbonaj, tie sentante ĝenon kaj forpuŝadon, iros serĉi en malsuperaj mondoj sian konvenan rondon, ĝis ili indos reveni al la aliformigita mondo, el kiu ili eliris. La vulgara teorio havas ankaŭ kiel konsekvencon, ke la laboroj por socia plibonigo profitigas nur la nunajn kaj la estontajn generaciojn; la rezultato de tiuj laboroj estas nula por la pasintaj generacioj, kiuj faris la eraron veni tro frue kaj kiuj ĉiam ankoraŭ estos tiaj, kiaj iliaj barbaraĵoj ebligis al ili esti. Laŭ la doktrino de la Spiritoj, la antaŭaj progresoj estas utilaj ankaŭ al tiuj generacioj, kiuj revenas, por vivi en pli bonaj kondiĉoj kaj kiuj tial povas pliperfektiĝi en la naskejo de la civilizacio. (222)