Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Sociaj malegalecoj

806. Ĉu la malegaleco de sociaj kondiĉoj estas leĝo de la Naturo?

“Ne; ĝi estas faritaĵo de la homo, ne de Dio.”

— Ĉu tia malegaleco iam forpasos?

“Eternaj estas nur la leĝoj de Dio. Ĉu vi ne vidas ĝin iom post iom, ĉiun tagon, neniiĝi? Tia malegaleco forpasos tiam, kiam estingiĝos la superregado de fiero kaj de egoismo; restos sole la malegaleco de merito. Tago venos, kiam la anoj de l' granda familio el la idoj de Dio ne sin konsideros plu havantajn pli aŭ malpli puran sangon; nur la Spirito estas pli aŭ malpli pura, kaj tio ne dependas de la socia pozicio.”

807. Kion pensi pri homoj, kiuj misuzas la superecon de sia socia pozicio, por subpremi malfortulon por sia profito?

“Tiuj indas anatemon; bedaŭrindaj! siavice, ili ankaŭ estos subpremataj; ili renaskiĝos por ekzistado, dum kiu ili suferos ĉion, kion ili igis suferi.” (684)