Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Malegaleco de riĉecoj

808. Ĉu la malegaleco de riĉecoj ne originas el la malegaleco de kapabloj, kiu ebligas al iuj pli da akirorimedoj ol al aliaj?

“Jes kaj ne; kaj ruzeco kaj ŝtelemo, kion vi diras pri ĉi tiuj?”

— Tamen la heredita riĉeco ne estas frukto de malnoblaj pasioj.

“Kion vi scias pri tio? Iru returne al ties fonto, kaj vidu, ĉu tiu ĉi estas ĉiam pura. Ĉu vi scias, ĉu tiu riĉeco komenciĝis per uzurpado aŭ per maljustaĵo? Ni flanke lasu momente ties originon, kiu eble estis nebona: ĉu vi kredas, ke la avidemo je havaĵoj, eĉ se tiuj estas plej bone akiritaj, la sekretaj deziroj ilin pli frue ekposedi, estas laŭdindaj sentoj? Jen, kion Dio juĝas, kaj mi certigas al vi, ke Lia juĝo estas pli severa ol tiu de la homoj.”

809. Se iu riĉeco havas malbonan originon, ĉu ties heredintoj estas respondaj por tio?

“Sendube ili ne respondas por malbono, farita de aliaj, des malpli, ĉar ili povas ja ne scii tiun fakton; sed sciu, ke ofte riĉeco estas donata al iu homo, nur por havigi al li okazon kompensi maljustaĵon. Feliĉa li estas, se li tion komprenas! Se li tiel agas en la nomo de tiu, kiu faris la maljustaĵon, la kompenso estos alkalkulita al ambaŭ, ĉar, ofte, ĝuste la maljustulo instigas al tiu kompenso.”

810. Ne deturnante nin de l' leĝeco, ni povas disponi je niaj havaĵoj en pli aŭ malpli justa maniero. Ĉu ni respondas, post nia morto, por la disponoj, kiujn. ni faris?

“Ĉia ago produktas siajn fruktojn: la fruktoj de la bonaj agoj estas dolĉaj; tiuj de la aliaj estas ĉiam amaraj; ĉiam, komprenu bone tion.”

811. Ĉu la absoluta egaleco de riĉecoj estas ebla, kaj ĉu ĝi iam ekzistos?

“Ne, ĝi ne estas ebla. La diverseco de kapabloj kaj de karakteroj ĝin malebligas.”

— Tamen kelkaj homoj kredas, ke en tiu egaleco troviĝas la kuracilo por la malbonaĵoj de l' socio; kion vi pensas pri tio?

“La homoj, tiel pensantaj, estas inklinaj al sistemoj aŭ estas ambiciaj ; ili ne komprenas, ke la egaleco, kiun ili revas, estus tre rapide detruita de la fonto de l' cirkonstancoj. Kontraŭbatalu egoismon; tie troviĝas la ruiniga kancero de via socio, kaj ne serĉu ĥimerojn.”

812. Se egaleco de riĉecoj ne estas ebla, ĉu same okazas kun kontenteco?

“Ne; sed kontenteco estas relativa, kaj ĉiu ĝin povus ĝui, se ĉiu ĝin bone komprenus; ĉar la vera kontenteco konsistas en uzado de la tempo laŭ sia plaĉo, kaj ne en pasigado de la tempo en laboroj, al kiuj oni sentas nenian inklinon; kaj, ĉar ĉiu havas siajn proprajn kapablojn, tial nenia laboro restus nefarita. Ekvilibro ekzistas en ĉio; nur la homo volas ĝin malfari.”

— Ĉu estas eble, ke ĉiuj interkompreniĝos?

“Jes, kiam ĉiuj praktikos la leĝon de justeco.”

813. Kelkaj homoj falas en forlason kaj mizeron pro sia propra kulpo; ĉu la socio respondas por tio?

“Jes; ni jam diris, ke la socio estas ofte la primara kaŭzo de tiaj eraroj; krom tio, ĉu ĝi ne devas prizorgi la moralan edukadon? Ofte nenio alia ol malbona edukiteco falsas la rezonadon de tiuj homoj, anstataŭ sufoki ties pereigajn inklinojn.” (685)