Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino

817. Ĉu viro kaj virino estas egalaj antaŭ Dio, kaj ĉu ili havas samajn rajtojn?

“Ĉu Dio ne konsentis al ambaŭ povon kompreni bonon kaj malbonon, kaj kapablon progresi?”

818. El kio originas la morala malsupereco de virino en iuj landoj?

“El la maljusta kaj kruela potenco de viro super ŝi. Ĝi rezultas el la sociaj konvencioj kaj el la misuzo de forto kontraŭ malforto. Inter la homoj malmulte progresintaj el la morala vidpunkto, forto naskas rajton.”

819. Por kia celo virino estas fizike malpli forta ol viro?

“Por ke estu al ŝi asignitaj apartaj funkcioj. Viron koncernas krudaj laboroj, ĉar li estas la pli forta; virinon, mildaj laboroj ; kaj ambaŭ estas kreitaj por sin reciproke helpi ĉe la provoj de vivo plena de amaraĵoj.”

820. Ĉu la fizika malforteco de virino ne lokas ŝin nature sub la ordonpotencon de viro?

“Dio donis al iuj forton, por protekto je la malforta, kaj ne por servutigo.”

Dio konformiĝis la strukturon de ĉiu estulo al la funkcioj, kiujn ĉiu devas plenumi. Se Li dotis virinon per malpli da fizika fonto, Li tamen konsentis al ŝi, samtempe, pli grandan sentemecon, konforman al la delikateco de I' patrinaj funkcioj kaj al la malforteco de la estuletoj, konfidataj al ŝiaj zorgoj.

821. Ĉu la funkcioj, al kiuj la virino estas destinita de la Naturo, estas tiel gravaj kiel tiuj koncernantaj la viron?

“Jes, kaj ja pli gravaj; ĝuste ŝi havigas al viro la unuajn ekkonojn pri la vivo.”

822. Ĉar la homoj estas egalaj antaŭ la leĝo de Dio, ĉu ili devas esti ankaŭ egalaj antaŭ la homaj leĝoj?

“Tio estas la unua principo de justeco: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke ili faru al vi.”

— Ĉu do, por ke ĝi estu perfekte justa, leĝaro devas konsenti egalecon de rajtoj al viro kaj al virino?

“De rajtoj, jes; de funkcioj, ne; estas necese, ke ĉiu havu sian difinitan lokon; viro okupiĝu pri la ekstera, virino pri la interna aktiveco: ĉiu laŭ siaj kapabloj. La homa leĝo, se ĝi volas esti justa, devas starigi egalecon de rajtoj de ambaŭ seksoj; ĉia privilegio, konsentita al unu aŭ al la dua, kontraŭas justecon. La emancipado de virino sekvas la progreson de civilizacio; ŝia sklaveco iras duope kun barbareco. Cetere, seksoj ekzistas nur pro la fiziologia strukturo; kaj, ĉar la Spiritoj povas preni la unuan aŭ la duan, tial, inter seksoj estas en ĉi tiu rilato nenia diferenco; kaj do ili devas ĝui samajn rajtojn.”