Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Provoj de riĉeco kaj de mizero

814. Kial Dio donis al iuj riĉecon kaj potencon, kaj al aliaj mizeron?

“Por elprovi ĉiun en malsama maniero. Cetere, kiel vi scias, tiuj provoj estas elektataj de la Spiritoj mem, kiuj ilin ofte ne venkas.”

815. Kiu el la du jenaj provoj estas la pli danĝera al la homo: ĉu malriĉeco aŭ riĉeco?

“Tiel danĝera estas la unua kiel la dua. Mizero naskas murmuradon kontraŭ la Providenco; riĉeco puŝas al ĉiaj ekscesoj.”

816. Riĉulo estas elmetata al pli da tentoj; sed, ĉu li ne havas pli da rimedoj por fari bonon?

“Ĝuste tiun li ne ĉiam faras; li fariĝas egoisto, fiera, nesatigebla; liaj bezonoj kreskas kun lia riĉeco, kaj li pensas, ke al li sola neniam sufiĉas tio, kion li havas.”

Alta pozicio en ĉi tiu mondo kaj aŭtoritato super similuloj estas provoj tiel grandaj kaj glitigaj kiel mizero, ĉar, ju pli riĉa kaj pova estas la homo, des pli da devoj li havas por plenumi kaj pli multenombraj estas la rimedoj, je kiuj li disponas, por fari bonon kaj malbonon. Dio elprovas malriĉulon per rezignacio kaj riĉulon per la uzado, kiun ĉi tiu faras, de siaj havaĵoj kaj potenco.

Riĉeco kaj potenco naskas ĉiajn pasiojn, kiuj alligas nin al la materio kaj malproksimigas nin de la spirita perfekteco; tial Jesuo diris: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. (Mateo, ĉap. 19, par. 24 - La Trad.) (266)