Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Natura libereco

825. Ĉu estas iuj sociaj pozicioj, kie la homo povas flati al si, ke li ĝuas absolutan liberecon?

“Ne, ĉar vi ĉiuj, grandaj kaj malgrandaj, bezonas unuj la aliajn.”

826. En kiu kondiĉo la homo povus ĝui absolutan liberecon?

“En tiu de ermito en dezerto. Kiam du homoj estas kune, tiam ekzistas rajtoj, kiujn ili devas respekti, kaj do ili jam ne havas absolutan liberecon.”

827. Ĉu la devo respekti aliulajn rajtojn forprenas de la homo la rajton mastri sin mem?

“Tute ne, ĉar tiu estas lia denaska rajto.”

828. Kiel akordigi la liberalajn opiniojn de iuj homoj kun la despotismo, kiun ili iafoje praktikas en sia hejmo kaj kontraŭ siaj subalternuloj?

“Tiuj homoj ja komprenas la naturan leĝon, sed fiero kaj egoismo kontraŭas ties plenumon. Ili scias, kio estas ĝusta, se iliaj principoj ne estas ia komedio laŭplane ludata, sed ili tion ne faras.”

— Ĉu, en alia vivo, estos konsiderataj favore al ili la principoj, kiujn ili predikis sur la Tero?

“Ju pli inteligenta estas iu, por kompreni iun principon, des malpli inda je senkulpigo li estas, se li ne aplikas ĝin al si mem. Mi diras al vi, ja vere, ke simplanima, sed sincera homo, staras pli antaŭe sur la vojo al Dio, ol tiu, penanta ŝajni tia, kia li ne estas.”