Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Sklaveco

829. Ĉu estas homoj, destinitaj de la Naturo esti propraĵo de aliaj homoj?

“Ĉia absoluta subeco de homo antaŭ homo kontraŭas la leĝon de Dio. Sklavigo estas perfortaĵo; sklaveco malaperos laŭ tio, kiel la homaro progresas, same kiel iom post iom malaperos ĉiaj superrajtaj kutimoj.” (La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en 1857. En 1861 la sklaveco estis laŭlege aboliciita en Rusujo; en 1865 en Usono; en 1888 en Brazilo; kaj antaŭ tri jaroj en Etiopio. Nun, en 1945, tiu antaŭdiro de la Spiritoj estas plenumita. - La Trad.)

Homa leĝo, rekonanta sklavecon, estas kontraŭnatura, ĉar ĝi egaligas homon al besto kaj lin fizike kaj morale degradas.

830. Kiam sklaveco estas unu el la moroj de iu popolo, ĉu tiam estas riproĉindaj la homoj, kiuj profitas el ĝi, ĉar ili faras nenion alian, ol konformiĝi al kutimo, kiu ŝajnas al ili natura?

“Malbono estas ĉiam malbono, kaj neniaj sofismoj kapablas fari bona malnoblan agon; sed la respondeco por malbono ĉiam rilatas kun la rimedoj, kiujn ĉiu havas por ĝin kompreni. Tiu, kiu profitas el la leĝo de sklaveco, estas ĉiam kulpa pri malobeo je la leĝo de la Naturo; sed pri tio, kiel pri ĉiaj aferoj, la kulpeco estas relativa. Ĉar sklaveco estis enlasita en la morojn de iuj popoloj, tial la homo eble sincere profitis el ĝi, kiel el afero, kiu ŝajnis al li tute natura; sed de tiam, kiam lia prudento, pli elvolviĝinta kaj, precipe, klarigita de la lumoj de Kristanismo, montris al li en sklavo estulon egalan al li antaŭ Dio, li jam ne indas senkulpigon.”

831. Ĉu la natura malegaleco de kapabloj ne metas iujn homajn rasojn sub la jugon de pli inteligentaj rasoj?

“Jes, por ke ĉi tiuj plialtigu la aliajn, kaj ne por ilin plibrutigi per sklavigo. La homoj tre longe konsideradis iujn homajn rasojn laborbestoj, havantaj brakojn kaj manojn, kaj kredis, ke ili rajtas vendi ĉi tiujn kiel ŝarĝobestojn. Ili arogas al si pli puran sangon; malsaĝaj, kiuj vidas nur materion! Ne la sango, sed la Spirito, povas esti pli aŭ malpli pura.” (361-803)

832. Estas homoj, kiuj traktas humane siajn sklavojn, kiuj lasas ĉi tiujn malhavi nenion kaj kiuj pensas, ke libereco elmetus la sklavojn al pli granda mizero; kion vi diras pri tio?

“Mi diras, ke tiuj homoj pli bone komprenas siajn interesojn; ili traktas zorge ankaŭ siajn bovojn kaj ĉevalojn, por pli granda profito ĉe la merkato. Ili ne estas tiel kulpaj, kiel tiuj malbone traktantaj siajn sklavojn; sed, eĉ tiel, ili ne malpli disponas je siaj sklavoj kiel je komercaĵo kaj senigas tiujn bedaŭrindajn estulojn je la rajto esti sia propra mastro.”