Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Libereco de pensado

833. Ĉu estas en la homo io, kio sin submetas al nenia perforto kaj pri kio li ĝuas absolutan liberecon?

“La homo estas senlime libera pensi, ĉar penso estas nebarebla. Vi povas bridi ties impetiĝon, sed ĝin neniam nuligi.”

834. Ĉu la homo respondas por sia penso?

“La homo respondas al Dio; nur Dio povas koni la homan penson, kaj ĉi tiun Li kondamnas aŭ senkulpigas laŭ Sia justeco.”