Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Libera volo

843. Ĉu la homo havas liberan volon de siaj agoj?

“Ĉar li havas liberecon de pensado, tial li estas libera agi. Sen libera volo, la homo estus ia maŝino.”

844. Ĉu la homo ĝuas liberan volon de post sia naskiĝo?

“Libereco de agado ekzistas de la momento, kiam estas volo fari. Dum la unuaj tempoj de la vivo, libereco estas preskaŭ nula; ĝi elvolviĝas kaj aliigas sian celon kun la kapabloj. Infano aplikas sian liberan volon al la aferoj necesaj al ĝi, ĉar ĝi turnas sian penson al la bezonoj de sia aĝo.”

845. Ĉu la instinktaj antaŭinklinoj de la homo, ĉe ties naskiĝo, ne malhelpas la praktikadon de la libera volo?

“La instinktaj antaŭinklinoj estas tiuj de la Spirito antaŭ enkarniĝo; laŭ tio, ĉu li pli aŭ malpli progresis, tiuj antaŭinklinoj povas puŝi lin al riproĉindaj agoj, por kiuj lin kunhelpos Spiritoj simpatiantaj tiujn inklinojn; sed nekontraŭstarebla puŝo estas neebla, kiam oni volas resti. Memoru, ke kion oni volas, tion oni povas.” (361)

846. Ĉu la fiziologia strukturo ne havas ian influon sur la agojn dum la vivo, kaj, se ĝi iel influas, ĉu ĝi ne malutilas la liberan volon?

“Efektive, la Spirito ricevas influon de la materio, kiu povas ĝeni liajn manifestiĝojn; jen kial, en la mondoj, kie la korpoj estas malpli materiaj ol sur la Tero, la kapabloj pli libere elvolviĝas; sed la ilo ne havigas la kapablon. Cetere, estas necese distingi la moralajn de la intelektaj kapabloj; se iu posedas la instinkton de hommortigo, certe posedas kaj donas al la homo tian instinkton nur lia Spirito, ne la organoj de la homo. Tiu, kiu nuligas sian pensokapablon, por sin okupi nur pri la materio, fariĝas simila al besto, kaj eĉ pli malbona ol besto, ĉar li jam ne pensas sin antaŭgardi kontraŭ malbono; kaj pri tio li estas ja kulpa, ĉar li agas laŭ propra volo.” (Vidu 367 kaj sekv. Influo de la organismo.)

847. Ĉu la malnormaleco de la fakultoj senigas la homon je libera volo?

“Tiu, kies intelekto estas konfuzita de ia kaŭzo, ĉesas mastri sian pensadon kaj do jam ne estas libera. Tia malnormaleco estas ofte puno por la Spirito, kiu, en alia ekzistado, eble estis vantama kaj fiera, kaj misuzis siajn kapablojn. Li povas renaskiĝi en korpo de idioto, same kiel despoto en tiu de sklavo, kaj malnobla riĉulo en tiu de almozpetanto; sed la Spirito suferas pro tiu premateco, kiun li tute konscias; jen, kiel la materio influas.” (371 kaj sekv.)

848. Ĉu la malnormaleco de la intelektaj fakultoj pro ebrieco pravigas riproĉindajn agojn?

“Ne, ĉar ebriulo memvole seniĝis je sia prudento, por kontentigi brutajn pasiojn: anstataŭ unu, li faras du erarojn.”

849. Kiu estas, ĉe sovaĝulo, la superreganta kapablo: ĉu instinkto aŭ libera volo?

“Instinkto; tio ne malebligas al li tute libere agi ĉe iuj okazoj; sed, same kiel infano, li aplikas tiun liberecon al siaj bezonoj; libereco kreskas kun intelekto; sekve, vi, kiu estas pli instruita ol sovaĝulo, ankaŭ pli respondas por viaj agoj.”

850. Ĉu la socia pozicio ne estas iafoje baro kontraŭ la tuta libereco de agado?

“La mondo havas sendube siajn postulojn; Dio estas justa: Li pesas ĉion, sed Li lasas al vi la respondecon pri la malmulto da peno, kiun vi faras, por venki la kontraŭaĵojn.