Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Fatalo

851. Ĉu estas ia fatalo en la okazoj de la vivo, laŭ la senco asignita al tiu vorto; tio estas, ĉu ĉiaj okazoj estas anticipe dekretitaj? se estas tiel, kio fariĝas el la libera volo?

“Fatalo ekzistas nur pro la elekto, kiun la Spirito faris, ĉe sia enkarniĝo, de tiu aŭ tiu alia provo; ĝin elektinte, li kreas al si ian destinon, kiu estas nepra sekvo de la pozicio, kiun li okupas; mi parolas pri la fizikaj provoj, ĉar, rilate la moralajn provojn kaj la tentojn, la Spirito, tenante sian liberan volon pri bono kaj malbono, ĉiam decidas mem cedi aŭ kontraŭstari. Bona Spirito, vidante lin malfortiĝi, povas kuri helpe al li, sed ne povas influi, por superforti lian volon. Malbona, tio estas, malsupera Spirito, montrante, trograndigante ian fizikan danĝeron ĉe li, povas lin konsterni kaj timigi ; sed la volo de la enkarniĝinta Spirito ne ĉesas esti libera de ĉia baro.”

852. Estas homoj kiujn ia fatalo kvazaŭ persekutas, sendepende de ilia konduto; ĉu malfeliĉo ne ombras ilian destinon?

“Eble provoj, kiujn tiuj homoj devas sperti kaj kiujn ili mem elektis ; sed, ankoraŭfoje mi diras, vi atribuas al la destino tion, kio plej ofte estas nura rezultato de via kulpo mem. Ĉe la suferoj, kiuj vin afliktas, penu, ke via konscienco estu pura, kaj vi estos parte konsolitaj.”

La ĝustaj aŭ falsaj ideoj, kiujn ni prezentas al ni pri la aferoj, faras, ke ni sukcesu aŭ fiasku, laŭ nia karaktero kaj socia pozicio. Ni trovas aferon pli simpla kaj malpli humiliganta nian memamon atribui niajn fiaskojn al la sorto aŭ destino, ol al nia nezorgemo mem. Se la influo de Spiritoj iafoje kunagas por tio, ni povas ĉiam eviti tiun influon, forpelante la ideojn, kiujn ili enblovas, kiam tiuj ideoj estas malbonaj.

853. Iuj personoj, laŭŝajne, sin forsavas de pereiga danĝero nur por fali en alian; ili kvazaŭ ne povus eviti morton. Ĉu ne estas en tio ia fatalo?

“Nenio estas fatala, laŭ la ĝusta senco de l' vorto, krom la momento de morto ; kiam, en ia ajn maniero, venas tiu momento, vi ne povas vin fortiri.”

— Se do, kia ajn estas la danĝero nin minacanta, ne venis nia momento, ĉu ni ne mortas?

“Jes, vi ne mortas, kaj pri tio vi havas milojn da ekzemploj; sed, kiam sonis la horo de la forpaso, nenio retenos vin. Dio anticipe scias, pro kia morto vi foriros de ĉi tie, kaj ofte ankaŭ via Spirito tion scias, ĉar tio estas sciigita al li, kiam li elektas tian aŭ tian alian ekzistadon.”

854. Ĉu el la fataleco de la horo de la morto sekvas, ke ĉiaj antaŭzorgoj, por ĝin eviti, estas senutilaj? 

“Ne, ĉar la antaŭzorgoj, kiujn vi faras, estas inspirataj al vi, por eviti la morton, kiu vin minacas; ili estas unu el la rimedoj, por ke morto ne okazu.”

855. Kion la Providenco celas, implikante nin en senkonsekvencajn danĝerojn?

“Danĝero, minicanta vivon, estas averto, kiun vi mem deziris, por ke vi vin deturnu de malbono kaj fariĝu pli bona. Kiam vi vin forsavas de tiu danĝero, ankoraŭ sub ties influo vi ekpensas pli aŭ malpli intense, laŭ la pli aŭ malpli forta ago de l' bonaj Spiritoj, fariĝi pli bona. Ĉe subita veno de malbona Spirito (mi diras “malbona”, parolante pri la malbono, ankoraŭ ekzistanta en li), vi pensas, ke vi same vin forsavos de aliaj danĝeroj, kaj vi denove lasas al viaj pasioj liberan kuron. Per la danĝeroj, kiujn vi riskas, Dio memorigas al vi vian malfortecon kaj la facilrompecon de via ekzistado. Se oni ekzamenas la kaŭzon kaj la specon de la danĝero, oni vidas, ke ties sekvoj estas plej ofte puno pro iu kulpo aŭ pro iu malzorgita devo. Tiel Dio admonas vin, ke vi enpensiĝu kaj korektu vin.” (526-532)

856. Ĉu la Spirito anticipe scias la specon de morto, kiu lin batos?

“Li scias, ke la speco de vivo, kiun li elektis, elmetas lin al tia aŭ tia alia morto; sed li scias ankaŭ la batalojn, kiujn li devas elteni, por eviti ĝin, kaj ke, se Dio permesos, li ne forfalos.”

857. Estas homoj, kiuj sentime alfrontas la danĝerojn de l' batalo, konvinkite, ke ilia horo ankoraŭ ne alvenis; ĉu tiu fido havas ian bazon?

“La homo ofte antaŭsentas sian finon, same kiel li povas antaŭsenti, ke li ankoraŭ ne mortos. Tiu antaŭsento venas al li de liaj protektantaj Spiritoj, kiuj lin avertas, ke li sin preparu por foriri, aŭ kiuj plivigligas lian kuraĝon en la momentoj, kiam ĝi estas plej necesa al li. Tiu antaŭsento povas ankaŭ veni de lia intuicio pri la elektita ekzistado aŭ de la misio, kiun li akceptis kaj pri kiu li scias, ke li ĝin devas plenumi.” (411-522)

858. Kial la personoj, antaŭsentantaj sian morton, ĝin ordinare timas malpli, ol la ceteraj?

“Ne la Spirito, sed la homo timas la morton; tiu, ĝin antausentanta, pensas prefere kiel Spirito, ol kiel homo; li komprenas sian liberiĝon kaj ĝin atendas.”

859. Se ni ne povas eviti la morton, kiam ĉi tiu nepre okazos, ĉu fariĝas same al ĉiaj akcidentoj, kiuj nin atingas dum nia vivo?

“Tiuj estas ofte tro bagatelaj aferoj, por ke ni povu averti vin kontraŭ ili, kaj, iafoje, por ke ni igu vin eviti ilin, direktante vian penson, ĉar ni ne amas materian suferon; sed tio malmulte gravas por la vivo, kiun vi elektis. Vere fatala estas nur la horo, kiam vi devas aperi kaj malaperi de sur la Tero.”

— Ĉu estas iuj faktoj, kiuj devas nepre okazi kaj kiujn la volo de la Spiritoj ne povus deklini?

“Jes, sed kiujn vi, ankoraŭ kiel Spirito, vidis kaj antaŭsentis, kiam vi elektis vian ekzistadon. Tamen ne kredu, ke ĉio, kio okazas, estas “skribita”, kiel oni ordinare diras; okazo estas ofte sekvo de io, kion vi faris per libera volo, kaj tial, se vi tion ne farus, tiu okazo ankaŭ ne fariĝus. Se vi brulvundas al vi fingron, tio nemulte valoras: ĝi estas rezultato de via nesingardemo kaj de la propra naturo de l' materio ; antaŭvidataj de Dio estas nur la grandaj doloroj, la gravaj okazoj, povantaj influi la moralecon, ĉar ili estas utilaj al via perfektiĝo kaj instruiĝo.”

860. Ĉu la homo, per sia volo kaj agoj, povas antaŭhaltigi okazojn, kiuj nepre fariĝus, kaj inverse?

“Jes, li povas, se tiu ŝajna deklino estas parto de la vivo, kiun li elektis. Krome, por fari bonon, kiel ĝi devas esti farata, kaj ĉar la bono estas la sola celo de la vivo, li povas antaŭforigi malbonon, precipe tiun, el kiu povus rezulti pli granda malbono.”

861. Ĉu iu, kiu hommortigas, scias, jam ĉe la elekto de sia ekzistado, ke li fariĝos murdinto?

“Ne; li scias, ke, elektante luktovivon, li riskas mortigi unu el siaj similuloj, sed li ne scias, ĉu li tion faros, ĉar preskaŭ ĉiam decido antaŭas krimon; nu, tiu, kiu decidas ion, povas ĉiam libere fari aŭ ne fari ĝin. Se la Spirito scius anticipe, ke, kiel homo, li devos ja murdi, el tio sekvus, ke li estis antaŭdestinita por tiu ago. Sciu tamen, ke neniu estas nepre destinita por krimo, kaj ke ĉiaj krimoj aŭ iaj aliaj agoj ĉiam rezultas el la volo kaj el la libera decidpovo.

“Cetere, vi ĉiam konfuzas du tre malsamajn aferojn, nome: la materialajn okazojn de la vivo kaj la agojn de la morala vivo. Se fatalo ekzistas kelkafoje, ĝi troviĝas en la materialaj okazoj, nedependantaj de via volo kaj el la homo mem; ĉi tiu povas do ilin libere plenumi aŭ ne; por tiuj agoj neniam ekzistas ia fatalo.”

862. Estas personoj, al kiuj nenio prosperas; ŝajnas, ke ia koboldo ilin persekutas ĉe ĉiuj iliaj entreprenoj; ĉu oni ne povus nomi tion fatalo?

“Ĝi estas fatalo, se vi volas uzi tiun nomon, sed tiu fatalo dependas de la speco de la elektita vivo, ĉar tiuj personoj volis sperti provon de vivo plena de elreviĝoj, por ekzerci paciencon kaj rezignacion. Tamen ne kredu, ke tiu fatalo estas absoluta; ĝi ofte rezultas el la malĝusta vojo, kiun tiuj personoj prenis kaj kiu ne estas konforma al ties intelekto kaj kapabloj. Homo, kiu volas tranaĝi riveron, ne sciante naĝi, tre riskas droni; same okazas ĉe la plimulto de la okazoj en la vivo. Se la homo provus fari nur tion konforman al liaj kapabloj, li preskaŭ ĉiam sukcesus; lin pereigas memamo kaj ambicio, kiuj instigas lin eliri el sia vojo kaj rigardi kiel naturan inklinon tion, kio estas nur deziro kontentigi iajn pasiojn. Sekve de tio, li fiaskas, kaj li sola estas kulpa; sed, anstataŭ plendi kontraŭ si mem, li prefere kulpigas sian sorton. Iu, ekzemple, estus bona laboristo kaj honeste perlaborus siajn vivrimedojn; tamen li estos poetaĉo kaj tial mortos de malsato. Loko estus por ĉiuj, se ĉiu konus sian ĝustan lokon.”

863. Ĉu la sociaj moroj ne devigas ofte la homon iri tiun, prefere ol tiun alian vojon; kaj ĉu li ne staras sub la kontrolado de la publika opinio, ĉe la elekto de siaj okupoj? ĉu tio, kion oni nomas moktimo, ne estas baro kontraŭ la praktikado de l' libera volo?

“Ne Dio, sed la homoj, kreas la sociajn morojn; se la homoj sin submetas al tiuj moroj, tio fariĝas, ĉar ĝi konvenas al ili; tie ankaŭ la libera volo agas, ĉar, se ili volus, ili povus forskui de si tiujn morojn; kial do ili lamentas? Ne pri la sociaj moroj ili devus plendi, sed ja kontraŭ sia malsaĝa memamo, kiu instigas ilin prefere morti de malsato, ol rompi kun tiuj moroj. Neniu kreditas en ilia konto tiun oferon, faratan al la publika opinio, sed Dio konsideros la oferon de ilia vantamo. Tio ne sekvigas, ke oni senbezone maltimu la publikan opinion, kiel kondutas iuj personoj, pli bone afektantaj originalecon, ol praktikantaj veran filozofion; estas tiom da malsaĝo en tio, ke iu lasas la publikon ridi lin aŭ rigardi lin kiel kuriozan beston, kiom da saĝo en tio, ke iu memvole kaj ne murmurante malsupreniras, se li ne povas stari plu sur la supro de la ŝtuparo.”

864. Se estas personoj, al kiuj la sorto kontraŭas, aliaj estas laŭŝajne favorataj de ĝi, ĉar ĉio prosperas al ili; kio estas la kaŭzo de tio?

“Ĝi okazas ofte, ĉar tiuj lastaj scias pli bone profiti la cirkonstancojn; sed, ankaŭ, tio povas esti speco de provo; la sukceso ilin ebriigas; ili fidas sian destinon, kaj ofte ili poste pagas tiujn samajn sukcesojn per kruelaj kontraŭaĵoj, kiujn ili povus eviti per singardo.”

865. Kiel klarigi la ŝancon, kiu favoras iujn personojn ĉe cirkonstancoj, sur kiujn ne influas volo nek intelekto: ekzemple, en ludo?

“Iuj Spiritoj anticipe elektis iajn specojn de plezuroj; la ilin favoranta ŝanco estas tento. Tiu, kiu gajnas kiel homo, perdas kiel Spirito ; ĝi estas provo por lia fiero kaj avidemo.”

866. Ĉu la fatalo, kiu laŭŝajne direktas la materialajn destinojn de nia vivo, estus do ankoraŭ unu efiko de nia libera volo?

“Vi mem elektis vian provon: ju pli akra ĝi estas, ju pli bone vi ĝin elportas, des pli alten vi leviĝas. Tiuj, kiuj trapasas la vivon en abundeco kaj en homa feliĉo, estas mallaboremaj, ne progresantaj Spiritoj. La nombro da malfeliĉuloj, en ĉi tiu mondo, tre superas tiun de l' feliĉuloj, ĉar la Spiritoj, plejparte, serĉas provon plej fruktodonan al ili. Ili klare vidas la vantecon de viaj altaj rangoj kaj ĝuoj. Cetere, la plej feliĉa vivo estas ĉiam malkvieta, ĉiam konfuzita: tia ĝi estus, eĉ se ne ekzistus doloro.” (525 kaj sekv.)

867. El kio venas jena esprimo: Esti naskita sub feliĉa stelo?

“Malnova superstiĉo, kiu kvazaŭ alligis la stelojn al la destino de ĉiu homo; alegorio, kiun iuj personoj faras la malsaĝaĵon akcepti laŭvorte.”