Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Rajto de propreco. Ŝtelo

880. Kiu estas la unua el ĉiuj naturaj rajtoj de la homo?

“Vivi; tial neniu rajtas atenci la vivon de sia similulo, kaj fari ion ajn, kio povus endanĝerigi ties enkorpan ekzistadon.”

881. Ĉu la vivorajto havigas al la homo la rajton amasigi la necesajn vivrimedojn, por ke li povu ripozi tiam, kiam li jam ne kapablos labori?

“Jes; sed li devas tion fari en sia familio, kiel abelo, per honesta laborado, kaj ne amasigi kiel egoisto. Iuj bestoj mem donas al li ekzemplon de antaŭzorgemo.”

882. Ĉu la homo rajtas defendi tion, kion li amasigis per sia laboro?

“Dio diris: Ne ŝtelu (Eliro, ĉap. 20, par. 15. - La Trad.); kaj Jesuo: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro.” (Mateo, ĉap. 22, par. 21. - La Trad.) 

Tio, kion la homo kolektas per honesta laboro, estas laŭrajta propraĵo, kiun li rajtas defendi, ĉar la propraĵo, frukto de laborado, estas natura rajto tiel sankta, kiel la rajto labori kaj vivi.

883. Ĉu la deziro posedi troviĝas en la Naturo?

“Jes; sed, kiam ĝi estas deziro posedi por si sola kaj por persona kontentigo, tiam ĝi estas egoismo”

— Tamen, ĉu la deziro posedi ne estas laŭrajta pro tio, ke homo, havanta proprajn vivrimedojn, ricevas vivtenadon de neniu alia?

“Kelkaj nesatigeblaj homoj amasigas por nenies profito aŭ por nura kontentigo de siaj pasioj. Ĉu vi kredas, ke tio plaĉas al Dio? Tiu, kontraŭe, amasiganta, per sia laboro por utili al siaj similuloj, praktikas la leĝon de amo kaj karitato, kaj lia laboro estas benata de Dio.”

884. Kia estas la karaktero de la laŭrajta propraĵo?

“Estas laŭrajta nur propraĵo, akirita sen ies malprofito.” (808)

Ĉar la leĝo de amo kaj justeco malpermesas, ke ni faru al aliulo tion, kion ni ne dezirus, ke oni faru al ni, tial ĝi malaprobas ĉian ajn akirorimedon kontraŭan al ĝi.

885. Ĉu la rajto de propreco estas senlima?

“Sendube, ĉio ajn, laŭrajte akirita, estas propraĵo; sed, kiel ni diris, ĉar la homa leĝaro estas neperfekta, tial ĝi ofte rekonas konvenciajn rajtojn, kiujn la natura justeco malaprobas. Ĝuste pro tio la homoj reformas siajn leĝojn, proporcie kiel progreso fariĝas kaj kiel ili pli bone komprenas justecon. Kio ŝajnas perfekta dum iu jarcento, tio aspektas barbare dum la jarcento sekvanta.” (795)