Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Karitato kaj amo al proksimulo

886. Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?

“Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj.”

Amo kaj karitato estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la proksimulon estas fari al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni dezirus, ke oni faru al ni. Tiu estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin reciproke, kiel fratoj.

Karitato, laŭ Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn rilatojn kun niaj similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas al ni indulgemon, ĉar ankaŭ ni mem ĉi tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni humiligi malfeliĉulon, kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata. Se sin prezentas riĉa homo, oni donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per miloj da flataĵoj; se, kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas sin ĝeni pro li. Nu, ju pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni devas sin deteni pliigi lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas altigi malsuperulon antaŭ ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la distancon inter ambaŭ.

887. Jesuo ankaŭ diris: Amu viajn malamikojn (Mateo, ĉap. 5, par. 44. - La Trad.). Nu, ĉu amo al malamikoj ne kontraŭas niajn naturajn inklinojn, kaj ĉu malamikeco ne venas de nesimpatiemo inter la Spiritoj?

“Sendube neniu povas senti por malamikoj karesan, pasian amon; ne tion Jesuo volis diri; ami siajn malamikojn estas ilin pardoni kaj fari al ili bonon page de malbono; tiel agante, oni ekstaras super ilin; per venĝo, oni lokas sin sub ilin.”

888. Kion, pensi pri almozo?

“Homo, alkondukita al almozpetado, sin morale kaj fizike degradas: li brutiĝas. En socio, bazita sur la leĝo de Dio kaj sur justeco, oni devas helpi malfortulon, tamen ne humiligante lin. La socio devas subteni la ekzistadon de tiuj, kiuj ne povas labori, kaj ne lasi ilian vivon kuri laŭ la kaprico de la hazardo kaj de la publika bonvolo.”

— Ĉu vi malaprobas almozon?

“Ne; ne almozo estas riproĉinda, sed la maniero, kiel ĝi estas ofte donata. Virtulo, komprenanta karitaton tiel, kiel Jesuo ordonis, iras renkonte al malfeliĉulo, ne atendante, ke ĉi tiu aletendu sian manon.

“La vera karitato estas ĉiam milda kaj bonvola; ĝi troviĝas tiel en la ago, kiel en la maniero agi. Komplezo, delikate farita, havas duoblan valoron; se ĝi estas farita fiere, la bezono povas devigi ĝian akcepton, sed la koro ĝin ne dankas.

“Memoru ankaŭ, ke parada elmontrado nuligas, en la okuloj de Dio, la meriton de la bonfaro. Jesuo diris: Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra (Mateo, ĉap. 6, par. 3. - La Trad.); per tio li admonas al vi, ke vi ne malplivalorigu karitaton per fiero.

“Estas necese distingi la ĝustasencan almozon je la bonfaro. La plej necesbezona ne ĉiam estas tiu, kiu petas; la timo de humiliĝo detenas de peto la veran malriĉulon, kiu ofte suferas sen plendo; ĝuste al tiu la vera filantropo scias iri sen afekta vantomontrado.

“Amu vin reciproke, jen la tuta leĝo: dia leĝo, laŭ kiu Dio regas la mondojn. Amo estas la leĝo de altiro por la vivantaj kaj organaj estaĵoj; altiro estas la leĝo de amo por la neorgana materio.

“Neniam forgesu, ke la Spirito, kia ajn estas lia grado da progreso kaj lia situacio, ĉu li estas reenkarniĝinta aŭ vaganta, troviĝas ĉiam inter iu supera, kiu lin gvidas kaj perfektigas, kaj iu malsupera, kontraŭ kiu li havas samajn devojn. Estu do bonfaremaj, ne nur prenante el via poŝo monereton, kiun vi malvarme donas al tiu, kiu kuraĝas peti de vi, sed ankaŭ irante renkonte al kaŝitaj mizeroj. Estu indulgemaj kontraŭ la malbonaĵoj de viaj similuloj ; anstataŭ malŝati neklerecon kaj malvirton, instruu kaj moraligu ilin; estu mildaj kaj grandanimaj kontraŭ ĉiuj plej malgrandaj estaĵoj de la Naturo, kaj tiel vi obeos la leĝon de Dio.”

Skta Vincento de Paŭlo.

889. Ĉu ne estas homoj reduktitaj al almozuleco pro sia propra kulpo?

“Sendube; sed, se bona morala edukado estus al ili instruinta praktiki la leĝon de Dio, ili ne estus do altrenitaj al la ekscesoj, kiuj kaŭzis ilian perdon; ĝuste de tio dependas la plibonigo de via globo.” (707)