Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Konado de si mem

919. Kiu estas la praktika rimedo plej efika, por ke la homo pliboniĝu en ĉi tiu vivo kaj rezistu kontraŭ la puŝo en malbonon?

“Antikva saĝulo jam diris: Konu vin mem.”

— Ni komprenas la tutan saĝecon de tiu maksimo, sed malfacile estas ĝuste koni sin mem; kiel ni atingu tiun memkonadon?

“Faru tiel, kiel mi faradis, kiam mi vivis sur la Tero: ĉe la fino de ĉiu tago, mi alparolis mian konsciencon, mi reviziis tion, kion mi faris, kaj mi demandis min mem, ĉu mi ne malplenumis iun devon, ĉu iu ne havas motivon por plendo kontraŭ mi, tiel mi sukcesis koni min kaj vidi, kio devas ĉe mi esti reformita. Homo, kiu ĉiunokte rememorus siajn tiutagajn agojn kaj demandus sin, kion bonan aŭ malbonan li faris, petante al Dio kaj al sia gardanĝelo, ke ili lumigu lin, ekhavus grandan forton por sia perfektiĝo; ĉar, kredu, Dio lin helpus. Demandu do vin mem, kion vi faris kaj por kia celo vi kondutis ĉe tiu aŭ ĉe tiu alia cirkonstanco; ĉu vi faris ion, kion vi opinias riproĉinda ĉe aliulo aŭ kion vi ne kuraĝus konfesi. Demandu plie: se estus laŭ la volo de Dio, ke mi estu alvokita nun, ĉu, enirante en la spiritan mondon, kie nenio estas kaŝita, mi devus timi ies rigardon? Ekzamenu, kion vi eble faris unue kontraŭ Dio, due kontraŭ via proksimulo, fine kontraŭ vi mem. La respondoj portos trankvilecon al via konscienco aŭ indikon de iu malbono, kiun vi devas forigi.

“La konado de si mem estas do la ŝlosilo de l' individua pliboniĝo; sed, vi diros, kiel oni juĝu sin mem? Ĉu oni ne havas la iluzion de l' memamo, kiu malpligravigas la erarojn kaj faras ilin pardonindaj? Avarulo opinias sin nur ŝparema kaj antaŭvidema; fierulo pensas, ke estas ĉe li simpla digno. Tio estas ja vera; sed vi havas provilon, kiu ne povas trompi vin. Kiam vi hezitas taksi la valoron de unu el viaj agoj, demandu vin, kia vi ĝin opinius, se ĝin farus alia persono; se vi ĝin riproĉas ĉe alia persono, ĝi do ne povus estis pli digna ĉe vi, ĉar la juĝo de Dio ne havas du malsamajn mezurilojn. Penu ankaŭ ekscii, kion la aliaj homoj pensas pri viaj agoj, kaj ne malŝatu la opinion de viaj malamikoj, ĉar ĉi tiuj havas nenian intereson falsi la veron, kaj ofte Dio metas ilin ĉe via flanko, kiel spegulon, por ke ili admonu vin pli sincere, ol kiel tion farus amiko. Kiu serioze volas perfektiĝi, tiu esploru do sian konsciencon, por elŝiri el si la malbonajn inklinojn, same kiel li elradikigas la malutilajn herbojn en sia ĝardeno; li komparu la aktivon kun la pasivo de sia morala tago, same kiel komercisto bilancas siajn gajnojn kaj perdojn; kaj mi asertas al vi, ke la unua komparo estos pli profita ol la dua. Se li povas diri, ke lia tago estis bona, li povas do pace dormi kaj sentime atendi la vekiĝon de alia vivo. 

“Faru do al vi mem klarajn, precizajn demandojn, kaj ne timu ilin multobligi; oni povas ja malŝpari kelkajn minutojn por atingi eternan feliĉon. Ĉu vi ne laboradas ĉiujn tagojn, por ekhavi rimedojn, kiuj certigus al vi ripozon en maljuneco? Ĉu tiu ripozo ne estas la objekto de ĉiuj viaj deziroj, la celo, kiu igas vin elporti ĉiajn laciĝojn kaj momentajn rezignojn? Nu! kiom valoras tiu kelktaga ripozo, ĉiam malkvietigita de l' korpaj malsanoj, kompare kun tiu, kiu atendas virtulon? Ĉu ĝi ne valoras ja kelkajn penojn? Mi scias, ke multaj diras, ke la nuneco estas pozitiva, kaj necerta la estonteco; nu, jen ĝuste la penso, kiun ni estas komisiitaj por detrui ĉe vi, ĉar ni volas igi vin kompreni tiun estontecon en tia maniero, ke ĝi restigu nenian dubon ĉe via animo; tial, ni vokis vian atenton al fenomenoj tiaj, ke viaj sentumoj estu impresitaj, kaj ankaŭ tial ni nun donas al vi instruojn, kiujn ĉiu el vi havas la taskon diskonigi. Por nenia alia celo, ol ĉi tiu, ni diktis La Libron de la Spiritoj.”

Sankta Aŭgusteno.

Multe da eraroj, kiujn ni faras, estas nerimarkataj de ni; se, efektive, laŭ la konsilo de Sankta Aŭgusteno, ni pli ofte demandus nian konsciencon, ni vidus, kiel ofte ni agas malbone sen ia konscio, pro tio, ĉar ni ne studas la esencon kaj la instigilon de niaj agoj. La demanda formo estas pli preciza ol ia maksimo, kiu, ofte, ne estas aplikebla al la okazo, ĉe kiu ni troviĝas. La demando postulas kategoriajn respondojn per jes aŭ ne, sen allaso de ia ajn alternativo; tiuj respondoj estas ankoraŭ personaj argumentoj, kaj laŭ ties sumo ni povas konjekte kalkuli, kiom da bono kaj da malbono kuŝas en ni.