Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo

920. Ĉu la homo povas ĝui kompletan feliĉon sur la Tero?

“Ne, ĉar la vivo estas donita al li kiel provo aŭ kompensa puno; sed dependas de li malpliakrigi ties malbonojn kaj esti tiel feliĉa kiel eble sur la Tero.”

921. Oni komprenas, ke la homo estos feliĉa sur la Tero, tiam, kiam la homaro estos aliiĝinta; sed, ĝis okazos tiu aliiĝo, ĉu ĉiu povas certigi al si ian relativan feliĉon?

“La homo estas plej ofte la kaŭzinto de sia propra malfeliĉo. Praktikante la leĝon de Dio, li evitigas al si multe da malbonoj kaj ĝuas feliĉon tiel grandan, kiel ebligas lia maldelikata vivo.”

Homo, profunde konvinkita pri sia estonta destino, vidas en sia enkorpa vivo nur nedaŭran haltotempon; ĝi estas por li momenta halto en hotelaĉo. Li facile konsoliĝas pri kelkaj pasemaj ĝenoj de vojaĝo, kiu lin kondukos al pozicio des pli komforta, ju pli bone li pretiĝis por ĝi.

Ni estas punataj jam ekde ĉi tiu vivo pro la malobeo je la leĝoj de la enkorpa ekzistado, per la malbonoj, kiuj estas rezultato de tiu malobeo kaj de niaj propraj ekscesoj. Se ni iras returne al la origino de la tiel nomataj surteraj malfeliĉaĵoj, ni vidas, ke la plimulto el ili rezultas el unua dekliniĝo for de la rekta vojo. Ĉe ĉi tiu dekliniĝo, ni ekpaŝas malbonan vojon kaj, falo post falo, ni enabismiĝas en malfeliĉon.

922. La surtera feliĉo estas rilata al ĉies pozicio; kio sufiĉas por la feliĉo de unu, tio estas la malfeliĉo de alia. Ĉu tamen estas ia feliĉomezurilo, komuna al ĉiuj homoj?

“Por la materia vivo, tiu estas posedo de porvivaĵoj; por la morala vivo, ĝi estas bona konscienco kaj fido je la estonteco.”

923. Ĉu tio, kio estas superflua por unu, ne estas necesa al aliaj, kaj inverse, laŭ la pozicioj?

“Jes, laŭ viaj materiaj ideoj, viaj antaŭjuĝoj, via ambicio kaj ĉiuj viaj ridindaj kapricoj, kiujn la estonteco traktos laŭmerite, kiam vi komprenos la veron. Sendube, homo, kiu havis kvindek mil sterlingajn funtojn da rento kaj kiu vidas ĉi tiun malpliigita nur ĝis dek, opinias sin tre malfeliĉa, ĉar li jam ne povas paradi kiel iam, tenadi tion, kion li nomas sia pozicio, havi servistojn kaj ĉevalojn, kontentigi ĉiajn pasiojn ktp. Li kredas, ke mankas al li vivnecesaĵoj; sed, tute sincere, ĉu vi opinias tiun homon bedaŭrinda, dum ĉirkaŭ li tiom da personoj mortas de malsato kaj malvarmo, sen ia rifuĝejo, kie ili kuþigus sian kapon? Saĝulo, por esti feliĉa, rigardas malsupren, neniam supren, krom por altigi sian animon direkte al la senlimo.” (715)

924. Kelkaj malbonaĵoj ne dependas de persona konduto kaj trafas eĉ la plej justan homon; ĉu oni ne havas ian rimedon por sin gardi kontraŭ ili?

“En ĉi tiu okazo, la homo devas rezignacii kaj ilin elteni sen murmuro, se li volas progresi; sed li ĉiam ricevas konsolon el sia konscienco, kiu donas al li esperon pri pli bona estonteco, se li faras tion necesa por tiu konsolo.”

925. Kial Dio favoras per riĉeco iujn homojn, kiuj laŭŝajne ĝin ne meritis?

“Ĝi estas favoro en la okuloj de personoj, vidantaj nur la nunecon; sed, komprenu bone, riĉeco estas ofte provo pli danĝera ol mizero.” (814 kaj sekv.)

926. Ĉu la civilizacio, kreante novajn bezonojn, ne kaŭzas novajn afliktojn?

“La ĉimondaj malbonaĵoj estas rilataj kun la fiktivaj bezonoj, kiujn vi kreas. Kiu scias limigi siajn dezirojn kaj sen envio vidas sian superulon, tiu evitigas al si multe da elreviĝoj en ĉi tiu vivo. La plej riĉa estas tiu, kiu havas malplej da bezonoj.

“Vi envias la ĝuojn de homoj, kiuj ŝajnas al vi la ĉimondaj feliĉuloj; sed, ĉu vi scias, kio estas destinita al ili? Se ili ĝuas nur por si mem, ili estas do egoistoj, kaj ili vidos la duan flankon de l’ medalo. Prefere, bedaŭru ilin. Dio iafoje permesas, ke malbonulo prosperu, sed ties feliĉo ne estas enviinda, ĉar tiu ĝin pagos per amaraj larmoj. Se justulo estas malfeliĉa, tio estas provo, kiu estos al li kreditita, se li ĝin kuraĝe eltenas. Memoru jenajn vortojn de Jesuo: Feliĉaj estas la plorantoj, ĉar ili konsoliĝos.” (Mateo, ĉap. 5, par. 4. – La Trad.)

927. Certe superfluaĵo ne estas nepre bezona al feliĉo, sed tion saman oni ne povas diri pri la vivnecesaĵoj; nu, ĉu la malfeliĉo de tiuj, al kiuj mankas la necesaj vivrimedoj, ne estas reala?

“Homo estas vere malfeliĉa nur tiam, kiam mankas al li la necesaĵoj por vivo kaj sano. Tiu manko estas eble lia kulpo, kaj tiam li devas plendi nur kontraŭ si mem; se ĝi estas aliula kulpo, la respondeco falas do sur ĝian kaŭzinton.”

928. Laŭ la aparta karaktero de ĉiu el la naturaj kapabloj, Dio evidente indikas ĉies profesian alvokiĝon. Ĉu multaj malbonaĵoj ne venas de tio, ke oni ne aŭdas tiun alvokiĝon?

“Estas vere; kaj ofte ĝuste la gepatroj, pro fiero aŭ avareco, devigas siajn filojn forlasi la vojon difinitan de la Naturo, kaj, per tiu deklino, ili kompromitas la feliĉon de la junuloj; ili ja respondos por tio.”

— Ĉu vi do opinius dece, ke filo de homo, alte staranta en la socio, farus, ekzemple, lignoŝuojn, se tiu junulo havus kapablon por la dirita metio?

“Oni ne falu en absurdon, nek ion troigu: la civilizacio havas siajn bezonojn. Kial filo de alte staranta homo, kiel vi diras, farus lignoŝuojn, se li povas okupi sin pri io alia? Tiu junulo certe taŭgas por io, laŭ siaj kapabloj, se nur ili ne estas misuzataj. Ekzemple, anstataŭ malbona advokato, li povus eble esti bona mekanikisto aŭ alia profesiulo.”

La delokigo de la homoj ekster ilian intelektan sferon estas, certe, unu el plej oftaj kaŭzoj de elreviĝoj. La nekapableco por la elektita kariero estas neelĉerpebla fonto de fiaskoj; al tiu nekapableco aliĝas la memamo, kiu malhelpas al la falinta homo serĉi rimedon en pli humila profesio; kaj jen, ĝi prezentas al li memmortigon kiel ekstreman vojon por sinsavo de situacio, kiun li opinias humiliĝo. Se morala edukado estus lin levinta super la ridindajn interkonsentojn de fiero, li neniam estus surprizita kun malplenaj manoj.

929. Estas personoj, kiuj, vidante sin sen iaj rimedoj, eĉ tiam, kiam abundeco regas ĉirkaŭ ili, havas nur morton kiel perspektivon; kian decidon ili prenu? Ĉu ili lasu sin morti de malsato?

“Oni neniam havu la ideon lasi sin morti de malsato; oni ĉiam trovus rimedon por sin nutri, se fiero ne sin metus mezen inter bezono kaj laboro. Oni ofte diras: Nenia ofico estas nedigna; ne la pozicio malhonoras; sed oni tion diras por aliaj, ne por si mem.”

930. Estas evidente, ke, sen la sociaj interkonsentoj, al kiu oni volonte sin submetas, oni ĉiam trovus ian ajn laboron, kiu helpus vivi, kvankam oni devus malaltiĝi de sia pozicio: sed, inter personoj, ne havantaj aŭ sciantaj flanken meti antaŭjuĝojn, ĉu kelkaj ne estas nekapablaj perlabori mem sian vivon pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj, nedependantaj de ilia volo?

“En socio organizita laŭ la leĝo de la Kristo, neniu devas perei de malsato.”

Ĉe saĝa kaj antaŭvidema socia organizado, ne povas manki porvivaĵoj al la homo, krom pro lia propra kulpo; sed liaj kulpoj rezultas mem de la medio, kie li troviĝas. Kiam li praktikos la leĝon de Dio, la homo havos socian ordon fonditan sur justeco kaj solidareco, kaj ankaŭ li mem estos pli bona. (793)

931. Kial, en la socio, la suferantaj klasoj estas pli multenombraj ol la feliĉaj klasoj?

“Neniu el la sociaj klasoj estas tute feliĉa, kaj tio, kion vi kredas feliĉo, ofte kaŝas korŝirajn ĉagrenojn: suferado estas ĉie. Tamen, por respondi vian penson, mi diras, ke la klasoj, kiujn vi nomas suferantaj, estas pli multenombraj pro tio, ĉar la Tero estas loko por kulpelpago. Kiam la homo estos farinta el ĝi la restadejon de bono kaj de la bonaj Spiritoj, li jam ne estos malfeliĉa en tiu loĝejo, kaj ĝi estos por li la surtera paradizo.”

932. Kial, en la mondo,la influo de la malbonaj tiel ofte venkas tiun de la bonaj?

“Pro la malforteco de la bonaj; la malbonaj estas intrigemaj kaj riskemaj, kaj la bonaj estas timemaj; kiam ĉi tiuj volos, ili konsistigos la plej fortan parton.”

933. Se la homo estas ofte la kaŭzinto de siaj materiaj suferoj, ĉu li kauzas ankaŭ siajn moralajn dolorojn?

“Multe pli, ĉar la materiaj suferoj iafoje ne dependas de la volo; sed la ofendita fiero, la fiaskinta ambicio, la angoro de avareco, envio, ĵaluzo, unuvorte ĉiaj pasioj, estas turmentegoj por la animo.

“Envio kaj ĵaluzo! Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne konas tiujn mordantajn vermojn! Kun envio kaj ĵaluzo ne povas ekzisti trankvileco, nenia ripozo estas ebla al la homo: la objektoj de lia avideco, de lia malamo, de lia spitiĝo ekstaras antaŭ li kvazaŭ fantomoj, kiuj allasas al li neniam ripozon kaj lin persekutas eĉ dum lia dormo. Enviulo kaj ĵaluzulo troviĝas en stato de konstanta febro. Ĉu tiu estas dezirinda situacio, kaj ĉu vi ne komprenas, ke la homo, kun siaj pasioj, kreas al si memvolajn turmentojn, kaj ke la Tero fariĝas por li vera infero?”

Pluraj esprimoj pentras energie la efikojn de iuj pasioj; oni diras: ŝvelinta de fiero, morti de envio, forvelki de ĵaluzoj aŭ de spitiĝo, perdi pro ĉi tiuj la apetiton ktp.; ĉi tiuj figuroj formas tre veran bildon. Iafoje envio havas ja nenian difinitan objekton. Ekzistas personoj nature enviemaj pri ĉio, kio altiĝas, pri ĉio, kio elstaras el la vulgara vico, kvankam ili havas pri tio nenian rektan intereson, sed nur pro tio, ke ili ne povas ĝin atingi; ĉio, kio staras super ilia horizonto, ilin kvazaŭ blindigas, kaj, se ili estus plimulto en la socio, ili volus ĉion malaltigi ĝis ilia nivelo. Ĝi estas envio ligita kun senvaloreco.

La homo estas ofte malfeliĉa nur pro la graveco, kiun li alligas al la ĉimondaj aferoj; kaŭzas lian malfeliĉon nenio alia, ol fiaskintaj vantemo, ambicio kaj avideco. Sed, se li lokas sin super la malvastan rondon de la materia vivo, se li direktas siajn pensojn al la senlimo, kiu estas lia destino, la sortovicoj de la homaro ŝajnas al li tiel bagatelaj kaj infanecaj, kiel la ĉagrenoj de knabeto, ploranta pro la perdo de ludilo, kiun li faris sia superega feliĉo.

Kiu vidas feliĉon nur en la kontentigo de sia fiero kaj de siaj bestaj apetitoj, tiu estas malfeliĉa, kiam li ne povas tion fari; kontraŭe, homo, kiu nenion petas superfluan, estas feliĉa kun tio, kion aliaj rigardas kiel malfeliĉegojn.

Ni parolas pri la civilizita homo, ĉar sovaĝulo, havanta malpli da bezonoj, ne havas samajn motivojn por avideco kaj aflikto; ties maniero vidi la aferojn estas tute malsama. En civilizita stato, la homo pripensas kaj ekzamenas sian malfeliĉon; tial, ĝi lin pli forte impresas; sed li povas ankaŭ rezoni kaj ekzameni la rimedojn por sia konsoliĝo. Tiun konsoliĝon li ĉerpas el la kristana sento, kiu gardas ĉe li esperon de pli bona estonteco, kaj el Spiritismo, kiu alportas al li la certecon pri tiu estonta tmpo.