Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj

937. Ĉu la elreviĝoj, per kiuj nin batas nedankemo kaj la facilrompeco de amikligiloj, ne estas por korsentema homo ankaŭ fonto de ĉagrenoj?

“Jes; sed ni instruas al vi bedaŭri la sendankajn kaj la malfidelajn amikojn: ili estos pli malfeliĉaj ol vi. Nedankemo estas ido de egoismo, kaj egoismo poste trovos korojn sensentajn, kia estis la lia. Ekpensu pri tiuj, kiuj faris pli da bono ol vi, kiuj meritis pli ol vi, kaj kiuj tamen ricevis maldankon kiel pagon. Memoru, ke Jesuo mem estis primokata kaj malŝatata dum sia vivo, traktata kiel frenezulo kaj trompisto, kaj ne miru, ke tio sama okazos al vi. Estu la bono, kiun vi faras, via rekompenco en ĉi tiu mondo, kaj ne atentu, kion diras la homoj, kiuj ricevis vian komplezon. Nedankemo estas provo por via persisto en bonfaro; tio estos kreditita al vi, kaj tiuj, kiuj vin ne dankos, estos punitaj des pli severe, ju pli granda estos ilia sendankeco.”

938. Ĉu la disreviĝoj, kaŭzataj de nedankemo, ne estas donataj por hardi la koron kaj ĝin fermi al sentemo?

“Tio estus eraro; ĉar korsentema homo, kiel vi diras, estas ĉiam feliĉa pro la bono, kiun li faras. Li scias, ke, se tiuj, al kiuj li komplezis, ne memoros tiun servon en ĉi tiu vivo, ili ĝin nepre memoros en alia ekzistado; kaj ke sendankulo hontos pri sia kulpo kaj pro ĝi sentos konsciencoriproĉojn.”

— Tiu penso ne evitigas vundon al la koro de nobla homo; nu, ĉu tio ne povas naski en li la penson, ke li estus pli feliĉa, se li estus malpli sentema?

“Jes, se li preferas la feliĉon de egoisto; kompatinda feliĉo! Li do sciu, ke la sendankaj amikoj, lin forlasantaj, ne indas lian amikecon, kaj ke li trompiĝis pri ili; de tiam, li ne ĉagreniĝu pri ties perdo. Li poste trovos aliajn, kiuj scios lin pli bone kompreni. Bedaŭru la personojn, kondutantajn malnoble kontraŭ vi, kiel vi ne meritas, ĉar ili ricevos tre amaran repagon; sed tiuj aferoj ne afliktu vin: tio estas rimedo, por loki vin super ilin.”

La Naturo donis al la homo la neceson ami kaj esti amata. Unu el plej grandaj plezuroj, kiuj povas esti konsentataj al li sur la Tero, estas trovi korojn, kiuj simpatias la lian; ĝi tiel havigas al li antaŭĝuon de l’ feliĉo, destinita al li en la mondo de la perfektaj Spiritoj, kie ĉio estas amo kaj bondezireco; tiu estas plezuro, rifuzita al egoisto.