Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Perdo de amataj personoj

934. Ĉu la perdo de personoj, kiuj estas karaj al ni, ne estas unu el tiuj, kaŭzantaj al ni ĉagrenon des pli pravigeblan, ĉar ĝi estas nekompensebla kaj nedependanta de nia volo?

“Tiu kaŭzo de ĉagreno trafas ne nur riĉulon, sed ankaŭ malriĉulon: ĝi estas provo aŭ kulpelaĉeto, kaj komuna leĝo; sed vi trovas konsolon en tio, ke vi povas komunikiĝi kun viaj amikoj per la vojoj de vi konataj, ĝis estos donitaj al vi aliaj pli senperaj kaj pli percepteblaj por viaj sentumoj.”

935. Kion pensi pri la opinio de homoj, kiuj opinias profanado la transtombajn komunikiĝojn?

“Nenia profanado povas ekzisti, kiam ekzistas pia seriozeco kaj kiam elvoko estas farata kun respekto kaj por utila celo; tion pruvas la fakto, ke la amikaj Spiritoj alvenas plezure; ili ĝojas, ke vi ilin memoras kaj ke ili parolas al vi; profanado ekzistus, se la elvoko estus frivole farata.”

La eblo komunikiĝi kun la Spiritoj estas dolĉega konsolo, ĉar ĝi havigas al ni rimedon, por interparoli kun parencoj kaj amikoj, lasintaj la Teron pli frue ol ni. Per elvoko ni ilin alproksimigas al ni, ili estas ĉe nia flanko, nin aŭdas kaj respondas; jam do ne estas, se tiel diri, muro inter ili kaj ni. Ili helpas nin per siaj konsiloj, atestas al ni sian amon kaj la ĝojon, kiun ili sentas pro nia memoro pri ili. Estas por ni plezuro scii, ke ili estas feliĉaj, ekkoni de ili mem la detalojn de ilia nova ekzistado, kaj ekhavi la certecon, ke ni iutage estos kun ili. (Voki difinitajn Spiritojn ne plu estas uzate, kiel en la tempo de Kardec. Nun oni preferas atendi spontaneajn komunikaĵojn de la Spiritoj, kiuj venas ĉu memvole, ĉu kondukataj de siaj gvidantoj. – La Trad.)

936. Kiel la senkonsolaj doloroj de l’ postvivantoj tuŝas la Spiritojn, kiujn oni priploras?

“La Spiriton tuŝas la memoro kaj resopiro de tiuj, kiujn li amis, sed senĉesa, malprudenta doloro lin penige impresas, ĉar li vidas en tiu troa doloro nefidon je l’ estonteco kaj je Dio, kaj do baron kontraŭ la progreso kaj eble kontraŭ la kuniĝo.”

Ĉar la Spirito estas pli feliĉa en la spaco ol sur la Tero, bedaŭri, ke li forlasis ĉi tiun vivon, estas kiel bedaŭri lian feliĉon. Du amikoj estas enŝlositaj en sama karcero; ambaŭ estas iam reĝuontaj liberecon, sed unu ĝin ricevas la unua. Ĉu estus laŭkaritate, se tiu, kiu ankora restas, ĉagreniĝus pro tio, ke lia amiko estas liberigita pli frue ol li? Ĉu en li ne estus pli bone egoismo ol amikeco, ke li volas, ke la amiko dividu plue kun li malliberecon kaj suferojn? Io sama okazas al du homoj, sin reciproke amantaj sur la Tero; kiu la unua foriras, tiu estas jam liberigita; ni devas lin gratuli kaj pacience atendadi, ĝis ankaŭ nia horo sonos.

Ni faros pri ĉi tiu temo alian komparon. Vi havas amikon, kiu, ĉe via flanko, troviĝas en tre peniga situacio; lia sano kaj interesoj postulas, ke li foriru en alian landon, kie estos al li pli bone, laŭ ĉiuj vidpunktoj. Li ĉesos dum kelka tempo esti ĉe vi, sed li estos en konstanta korespondado kun vi; la disiĝo estos nur materia. Ĉu vi bedaŭros lian foriron, se ĝi celas lian propran utilon?

La Spiritisma doktrino, pro la evidentaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la estonta vivo, pri la ĉeesto, ĉe ni, de tiuj, kiujn ni amas, pri la daŭrado de ilia amo kaj prizorgado; pro la rilatoj, kiujn per ĝi ni povas tenadi kun ili, havigas al ni superegan konsolon ĉe unu el plej pravigeblaj kaŭzoj de doloro. Laŭ Spiritismo, ĉesas solerestado kaj forlasiteco; la plej izolita homo ĉiam havas amikojn ĉirkaŭ si, kun kiuj li povas interparoli.

Ni senpacience eltenas la afliktojn de la vivo; ili ŝajnas al ni tiel netolereblaj, ke ni ne komprenas, kiel ni povas ilin elporti; kaj tamen, se ni ilin kuraĝe eltenis, se ni sciis altrudi silenton al niaj plendoj, ni ja nin rigardos feliĉaj, kiam ni estos liberaj de l’ tera karcero, same kiel malsanulo, suferanta, opinios sin feliĉa, kiam denove sana, pro tio, ke li rezignacie submetiĝis al dolora kuracado.