Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Timo antaŭ la morto

941. La timo antaŭ la morto kaŭzas ĉe multaj homoj konsternon; el kio venas tia timo, se ili havas antaŭ si la estontecon?

“Senmotive ili nutras tiun timon; sed, kion vi volas? Oni penas konvinki ilin, en ilia infaneco, ke ekzistas ia infero kaj ia paradizo, sed ke pli certe ili iros en la inferon, ĉar oni diras al ili, ke tio, kio troviĝas en la Naturo, estas peko pereiga por la animo; maturiĝinte, kaj se ili havas iom da prudento, ili ne povas konsenti pri tiaj instruoj, kaj, sekve, ili fariĝas ateistoj aŭ materialistoj; ili tiel estas kondukataj al la kredo, ke trans la nuna vivo nenio pli ekzistas. Koncerne tiujn, kiuj persiste daŭrigas siajn kredojn infanjarajn, ili timegas tiun eternan fajron, kiu ilin bruligos, tamen ilin ne konsumante.

“La morto inspiras al la justulo nenian timon, ĉar, kun la fido, li estas certa pri la estonteco; la espero promesas al li pli bonan vivon, kaj la karitato, kies leĝon li praktikis, havigas al li la certecon, ke, en la mondo, kien li estas enironta, li trovos neniun estulon, kies rigardon li timus.” (730)

La voluptama homo, pli alligita al la korpa vivo ol al la vivo spirita, havas, sur la Tero, materiajn suferojn kaj ĝuojn; lia feliĉo konsistas en la forpasema kontentigo de ĉiuj siaj deziroj. Lia animo, konstante absorbita kaj skuata de la alternaĵoj de la vivo, troviĝas en ĉiamaj angoro kaj turmentado. La morto lin teruregas, ĉar li pridubas sian estontecon kaj postlasas sur la Tero ĉiujn siajn korinklinojn kaj esperojn.

La morala homo, tiu, kiu altiĝis super la fiktivajn bezonojn kreitajn de la pasioj, ĝuas, jam en ĉi tiu mondo, plezurojn nekonatajn de la materieca homo. La modereco de liaj deziroj havigas al lia Spirito trankvilecon kaj serenecon. Feliĉa pro la bono, kiun li faras, li ne spertas disreviĝojn; kaj la ĉagrenoj apenaŭ tuŝas lian animon, en kiu ili postlasas nenian doloran signon.

942. Ĉu iuj homoj ne trovus iom vulgaraj la konsilojn por feliĉo sur la Tero; kaj, ĉu ili ne vidus en tiuj paroloj tion, kion ili nomas banalaj ĝeneralaĵoj, gurditaj veraĵoj? Ĉu ili ne dirus, ke la sekreto por feliĉo konsistas resume en tio, ke oni sciu elteni sian malfeliĉon?

“Multaj tion diras; sed okazas al ili tiel same, kiel al iuj malsanuloj, al kiuj kuracisto ordonas dieton: ili volus resaniĝi sen kuraciloj kaj kun pluaj misdigestoj.”