Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Naŭzo pri la vivo. Memmortigo

943. El kio venas la naŭzo pri la vivo, ekposedanta iujn individuojn sen pravigeblaj motivoj?

“Efiko de senfareco, de nekredo kaj, ofte, de trosatiĝo.

“Por homo, aplikanta siajn kapablojn al utila celo kaj laŭ siaj naturaj inklinoj, laboro estas neniel senĉarma, kaj la vivo pli rapide fluadas; li eltenas des pli pacience kaj rezignacie la sortoŝanĝojn, ĉar li agas kun okuloj turnitaj al la pli firma kaj daŭra feliĉo, lin atendanta.”

944. Ĉu la homo rajtas disponi je sia propra vivo?

“Ne. Nur Dio tion rajtas. Propravola memmortigo estas malobeo je ĉi tiu leĝo.”

— Ĉu memmortigo ne estas ĉiam memvola?

“Frenezulo, kiu sin mortigas, ne scias, kion li faras.”

945. Kion pensi pri memmortigintoj, kies krimo havas kiel kaŭzon la naŭzon al la vivo?

“Malsaĝaj! Kial ili ne laboras? La ekzistado ne estus al ili peza ŝarĝo.”

946. Kion pensi pri memmortiginto, celanta sin forsavi de la ĉimondaj mizeroj kaj disreviĝoj?

“Kompatindaj Spiritoj, ne havantaj kuraĝon por elteni la mizeraĵojn de l’ ekzistado! Dio helpas tiujn, kiuj suferas, kaj ne tiujn, kiuj havas nek energion, nek kuraĝon. La afliktoj de la vivo estas provoj aŭ kulpelpagoj; feliĉaj tiuj, ilin senplende elportantaj, ĉar ili estos rekompencitaj! Kontraŭe, ve al tiuj, esperantaj sinsavon el tio, kion, en sia malpieco, ili nomas hazardo aŭ ŝanco! Hazardo aŭ ŝanco – mi uzas ilian esprimon – povas ja ilin kelkatempe favori, sed nur por montri al ili, poste kaj pli kruele, la senvalorecon de tiuj vortoj.”

— Ĉu tiuj, pelintaj malfeliĉulon al tiu ago el malespero, ricevas la sekvojn de sia ago?

“Ho, ve al tiuj! ĉar ili respondos, kvazaŭ por murdo.”

947. Ĉu homo, baraktanta en necesbezono kaj lasanta sin morti de malespero, povas esti rigardata, kvazaŭ li sin mortigas?

“Li estas memmortiganto, sed la homoj, kiuj tion kaŭzis kaj kiuj povus tion antaŭhaltigi, estas pli kulpaj ol li, kaj indulgo lin atendas. Tamen ne kredu, ke li estos senkulpigita, se li ne havis karakterfirmecon kaj persistemon, kaj se li ne uzis sian tutan intelekton por sin eltiri el sia malfacila situacio. Precipe, ve al li, se lia malespero naskiĝas el fiero; mi volas diri, se li estas unu el tiuj homoj, kies fiero paralizas la intelekton, el tiuj, kiuj hontus šuldi sian ekzistadon al la laboro de siaj propraj manoj kaj kiuj prefere mortas de malsato, ol rezignas tion, kion ili nomas sia socia pozicio! Ĉu ne estas centoble pli noble kaj digne alfronti la malprosperon, spiti la kritikon de vanta, egoista mondo, kiu montras bonvolon nur al tiuj, nenion bezonantaj, kaj kiu turnas al vi la dorson, se vi bezonas ĝian komplezon? Oferi la vivon pro konsidero al tia mondo estas stultaĵo, ĉar ĝi neniel atentas tiun oferon.”

948. Ĉu memmortigo, celanta evitigi honton pro malnobla ago, estas tiel riproĉinda, kiel tiu, kaŭzita de malespero?

“Memmortigo ne forlavas kulpon; kontraŭe, estos du kulpoj, anstataŭ unu sola. Kiam oni kuraĝis fari malbonon, tiam oni kuraĝu ankaŭ suferi ties sekvojn. Dio juĝas, kaj, laŭ la kaŭzo, Li iafoje povas mildigi Sian severecon.”

949. Ĉu memmortigo estas pravigebla, kiam ĝi celas malhelpi, ke honto refalu sur filojn aŭ familion?

“Kiu tiel kondutas, tiu ne kondutas bone, sed li tion kredas, kaj Dio ĝin bone konsideros, ĉar ĝi estas pago, kiun la homo altrudas al si mem. Tiu intenco malpligravigas lian eraron; sed la homo ja eraris. Cetere, forigu de via socio maljustajn kutimojn kaj interkonsentojn, kaj ne okazos plu tiaj memmortigoj.”

Homo, tranĉanta mem sian vivon, por evitigi al si honton pro malnobla ago, pruvas, ke li pli ŝatas la estimon de siaj similuloj ol tiun de Dio, ĉar li eniros en la spiritan vivon ŝarĝita de maljustaĵoj, kaj li flanken metis la rimedojn por ĉi tiujn kompensi dum sia vivo. Dio estas ofte malpli severa ol la homoj; Li pardonas la sinceran pentanton kaj enskribas en nian krediton la kompenson, kiun ni faras; memmortiginto nenion kompensas.

950. Kion pensi pri homo, sin mortiginta kun la espero pli rapide veni en pli bonan vivon?

“Frenezaĵo! li faru bonon, kaj li estos pli certa tien alveni; ĉar, per memmortigo, li malfruigas sian eniron en pli bonan mondon, kaj li mem petos veni kompletigi elektitoj.”

951. Ĉu ofero de la vivo ne estas iafoje merita, ekzemple, kiam la homo celas savi aliulan vivon aŭ esti utila al siaj similuloj?

“Tio estas superbela, laŭ la intenco kaj tiam, kiam la ofero de l’ vivo ne estas memmortigo; sed Dio malaprobas ĉian senutilan oferon kaj ĝin ne povas plezure vidi, se fiero ĝin makulas. Ofero estas merita nur pro sinforgeso, kaj tiu, kiu ĝin faras, havas iafoje ian kaŝitan penson, kiu malpliigas la valoron de la ofero en la okuloj de Dio.”

Ĉia ofero, kiun homo faras malprofite por sia propra feliĉo, estas ago treege merita en la okuloj de Dio, ĉar ĝi estas apliko de la leĝo de karitato. Nu, ĉar la vivo estas la surtera havaĵo, kiun la homo plej ŝatas, tiu, kiu rezignas ĝin por la bono de siaj similuloj, faras nenian atencon: li faras oferon. Sed, antaŭ ol tion fari, la homo devas pripensi, ĉu lia vivo ne povus esti pli utila ol lia morto.

952. Ĉu homo, pereanta kiel viktimo de la eksceso de pasioj, kiuj, laŭ lia propra konscio, plifruigos lian morton, sed kiujn li jam ne kapablas kontraŝstari, ĉar la kutimo aliigis ilin en efektivajn fiziologiajn bezonojn, faras memmortigon?

“Tio estas morala memmortigo. Ĉu vi ne komprenas, ke la homo tiam estas duobla krimulo? Krom bruteco kaj manko de kuraĝo, estas ĉe li ankaŭ forgeso pri Dio.”

— Ĉu li estas pli aŭ malpli kulpa ol tiu, kiu forprenas al si la vivon pro malespero?

“Li estas pli kulpa, ĉar li havas tempon por pripensi sian memortigon. Ĉe homo, kiu tiel agas subite, fariĝas iafoje ia halucinacio, tre simila al frenezeco; la dua estos multe pli severe punita, ĉar la punoj ĉiam rilatas kun la konscio pri la eraroj.”

953. Kiam iu persono vidas antaŭ si neeviteblan, teruran morton, ĉu li kulpas, se li malplilongigas je kelkaj momentoj siajn suferojn per memvola morto?

“Oni estas ĉiam kulpa, kiam oni ne atendas la limon difinitan de Dio. Cetere, kiu povas esti certa, malgraŭ ŝajnoj, ke alvenis lia horo foriri kaj ke, ĉe la lasta momento, ne venos ia neatendita helpo?”

— Oni konceptas, ke, en ordinaraj cirkonstancoj, memmortigo estas riproĉinda; sed, ni supozas la okazon, ĉe kiu la morto estas neevitebla kaj la vivo estas malplidaŭrigita nur je kelkaj momentoj...

“Tio estas ja malesto de rezignacio kaj de submetiĝo al la volo de l’ Kreinto.”

— Kiu estas, en ĉi tiu okazo, la sekvoj de tiu ago?

“Puno konforma al la graveco de la kulpo kaj, kiel ĉiam, al la cirkonstancoj.”

954. Ĉu malprudentaĵo, senbezone kompromitanta la vivon, estas riproĉinda?

“Nenia kulpeco ekzistas tie, kie ne estas intenco aŭ pozitiva konscio fari malbonon.”

955. Ĉu la ago de virinoj, kiuj, en iuj landoj, volonte brulkonsumiĝas sur la korpoj de siaj edzoj, povas esti rigardata kiel memmortigo; kaj, ĉu ili suferas la sekvojn de tiu ago?

“Ili obeas socian konvencion, kaj, ofte, ili cedas pli al perforto, ol al sia propra volo. Ili kredas, ke ili plenumas devon, kaj tiu ne estas la karaktero de memmortigo. Ilia senkulpigo troviĝas en ilia neklereco. Tiuj barbaraj kaj stultegaj kutimoj malaperos kun la kresko de l’ civilizacio.”

956. Ĉu homoj, kiuj, ne povante elporti la perdon de amataj personoj, sin mortigas kun la espero iri al ili, trafas sian celon?

“La rezultato estas por ili rekte kontraŭa al tiu, kiun ili esperas; anstataŭ esti denove kun sia amato, ili malproksimiĝas de li por multe pli da tempo, ĉar Dio ne povas rekompenci malkuraĝaĵon, nek la insulton, kiun oni faras al Li, pridubante Lian zorgon. Ili pagos tiun momenton da frenezeco per ĉagrenoj pli grandaj ol tiuj, kiujn ili esperas malplidaŭrigi, kaj ili ne havos, kompense de tiuj ĉagrenoj, la plezuron, kiun ili esperis.” (934 kaj sekv.)

957. Kiuj estas, entute, la sekvoj de memmortigo en la spirita mondo?

“La sekvoj de memmortigo estas tre malsamaj: ne ekzistas difinitaj punoj kaj, en ĉiuj okazoj, ili estas ĉiam konformaj al siaj kaŭzoj; tamen ekzistas sekvo, kiun memmortiginto ne povas evitigi al si, nome la desapontiĝo (France “désappointement”; angle “disappointment”; portugale”desapontamento”. Vd. Originalan Verkaron, de L. L. Zamenhof – Red. J. Dietterle, Leipzig, 1929 – pĝ 556. – La Trad.). Cetere, la sorto ne estas unu sola por ĉiuj: ĝi dependas de la cirkonstancoj; iuj elpagas sian kulpon tuj, aliaj en nova ekzistado, kiu estos pli malbona ol tiu, kies kuron ili interrompis.”

La observado montras, efektive, ke la sekvoj de memmortigo ne ĉiam estas samaj; sed kelkaj estas komunaj al ĉiuj okazoj de perforta morto, kaj rezultato de abrupta tranĉo de vivo. Unue, la ligilo, kuniganta la Spiriton kun la korpo, estas pli daŭra kaj persista, ĉar tiu ligilo preskaŭ ĉiam havas sian plenan fortikecon ĉe la momento, kiam ĝi estas ŝirita; ĉe natura morto, ĝi iom post iom malfortiĝas, kaj ofte malfariĝas eĉ pli frue ol la plena estingiĝo de la vivo. La sekvoj de tiu perforto estas la plidaŭrigo de la konsterniteco de la Spirito kaj la iluzio, kiu, dum pli aŭ malpli longa tempo, igas la Spiriton kredi, ke li ankoraŭ apartenas al la rondo de la vivantoj (155 kaj 165).

La kuniĝemo, persistanta inter Spirito kaj korpo, naskas, ĉe iuj memmortigintoj, ian reefikon de la stato de la korpo sur la Spiriton; kaj tial ĉi tiu sentas, kontraŭvole, la efikojn de la putrado de l’ materio kaj spertas angorojn kaj teruraĵojn; tiu stato povas daŭri tiel longe, kiel devus daŭri la vivo interrompita. Tiu efiko ne estas ĝenerala, sed en nenia okazo la memmortiginto evitas la sekvojn de sia malkuraĝeco; kaj, pli aŭ malpli frue, li, iel aŭ iel alie, elpagos sian kulpon. Iuj Spiritoj, iam tre malfeliĉaj sur la Tero, diris, ke ili sin mortigis en sia antaŭa ekzistado kaj ke ili volonte submetiĝis al novaj provoj, por vidi, ĉu ili tiujn elportos pli rezignacie. Ĉe kelkaj ekzistas ia ligiteco al la materio, de kiu ili vane penas liberiĝi por iri en pli bonajn mondojn, kies eniro estas al ili malpermesita; la plimulto bedaŭras, ke ili faris ion senutilan, ĉar el tio ili ricevis nur disreviĝojn.

Religio, moralo, ĉiaj filozofioj malaprobas memmortigon, kiel ion kontraŭan al la leĝo de l’ Naturo; ili ĉiuj diras al ni, kiel principon, ke neniu rajtas memvole malplidaŭrigi sian vivon; sed, kial neniu tion rajtas? Kial la homo ne povas libere meti finon al siaj suferoj? Estis destinite al Spiritismo pruvi, per la ekzemplo de homoj, kiuj falis sur la vojo, ke tiu ago estas ne nur eraro, sed ankaŭ malobeo je leĝo morala – konsidero ne multe peza por iuj individuoj –, kaj, ankaŭ, stultegaĵo, ĉar el ĝi oni neniom profitas: kontraŭe, oni perdas; tion instruas al ni ne teorio, sed la faktoj, kiujn Spiritismo metas sub niajn okulojn.