Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Kulpepago kaj pento

990. Ĉu la pento okazas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?

“En la spirita stato; sed ĝi povas okazi ankaŭ en la enkorpa stato, tiam, kiam vi klare komprenos la diferencon inter bono kaj malbono.”

991. Kiu estas la sekvo de pento en la spirita stato?

“La deziro je nova ekzistado, por plipuriĝo. La Spirito komprenas la neperfektaĵojn, kiuj neebligas al li esti feliĉa, kaj tial li deziras novan ekzistadon, en kiu li elpagus siajn erarojn.” (332-975)

992. Kiu estas la sekvo de pento en la enkorpa stato?

“Progresi jam de la nuna vivo, se oni tiam havas tempon, por kompensi siajn erarojn. Kiam la konscienco faras ian riproĉon kaj montras ian neperfektaĵon, oni ĉiam povas pliboniĝi.”

993. Ĉu ne ekzistas homoj, havantaj nur instinkton de malbono kaj netuŝeblaj por pento?

“Mi diris al vi, ke oni devas senæese progresadi. Homo, havanta en ĉi tiu vivo nur instinkton de malbono, en alia vivo havos tiun de bono, kaj ĝuste pro tio li plurfoje renaskiĝas, ĉar estas necese, ke ĉiuj antaŭeniru kaj atingu la celon, kun tiu sola diferenco, ke unuj alvenas post pli longa, aliaj post malpli longa tempo, laŭ sia aparta deziro; tiu, havanta nur instinkton de bono, estas jam elpuriĝinta, ĉar li eble havis instinkton de malbono en antaŭa ekzistado.” (804)

994. Ĉu malica homo, ne rekoninta siajn erarojn dum sia vivo, ilin ĉiam rekonas post sia morto?

“Jes, li ĉiam rekonas siajn erarojn, kaj tiam li pli multe suferas, ĉar li sentas la tutan malbonon, kiun li faris aŭ kies memvola kaŭzo li estis. Tamen li ne ĉiam pentas tuj post sia morto; iuj Spiritoj, malgraŭ siaj suferoj, obstine iras la malbonan vojon; sed, pli aŭ malpli frue, ili rekonos la falsan vojon, kiun ili prenis, kaj pento venos. La bonaj Spiritoj laboras ĝuste por lumigi al ili, kaj en tiu laboro vi mem povas partopreni.”

995. Ĉu estas Spiritoj, kiuj, kvankam ili ne estas malbonaj, tamen estas indiferentaj pri sia sorto?

“Ekzistas Spiritoj, kiuj sin okupas pri nenio utila; ili vivas en atendado; sed, tiam, ili suferas proporcie al sian sinteno; kaj, ĉar ĉio devas progresi, tial tiu progreso sin manifestas per doloro.”

— Ĉu tiaj spiritoj ne deziras malplidaŭrigi siajnsuferojn?

“Sendube, sed ili ne estas sufiĉe energiaj por voli tion, kio povus ilin malpli suferigi. Kiom da personoj, inter vi, preferas morti de mizero, ol labori!”

996. Se la Spiritoj vidas la malbonon, alportatan al ili de iliaj neperfektaĵoj, kiel oni klarigu, ke iuj pligravigas sian situacion kaj plidaŭrigas sian malsuperecon, farante malbonon kiel Spiritoj, deklinante la homojn for de la bona vojo?

“Tiel kondutas la Spiritoj, kies pento malfrue fariĝas. La pentinta Spirito povas poste lasi sin treni de aliaj pli malaltrangaj Spiritoj sur la vojon de malbono.” (971)

997. Oni vidas Spiritojn evidente malsuperajn, tamen kapablajn havi bonajn sentojn kaj esti tuŝataj de la preĝoj, kiujn oni faras por ili. Kial aliaj, ŝajne pli evoluintaj, montras obstinon kaj cinikecon, kiujn nenio povas venki?

“Preĝo efikas nur sur pentintan Spiriton; sur tiun, kiu, instigita de fiero, ribelas kontraŭ Dio kaj persiste portas, eĉ troigas, siajn delirojn, kiel faras malfeliĉaj Spiritoj, preĝo neniom efikas, kaj neniom povos efiki, ĝis iometo da pento naskiĝos.” (664)

Oni ne forgesu, ke la Spirito, post la morto de l’ korpo ne subite aliformiĝas; se lia vivo estis riproĉinda, li estis do neperfekta; nu, morto ne tuj faras lin perfekta; li povas persisti ĉe siaj eraroj, ĉe siaj falsaj opinioj kaj antaŭjuĝoj, ĝis li ricevos lumon el studado, pripensado kaj suferado.

998. Ĉu la kompensa puno fariĝas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?

“Ĝi fariĝas dum la enkorpa ekzistado per la provoj, al kiuj la Spirito estas submetata, kaj dum la spirita vivo per la moralaj suferoj konformaj al lia relativa malsupereco.”

999. Ĉu sufiĉas sincera pento dum la vivo, por ke la eraroj estu nuligitaj kaj pardono estu konsentita de Dio?

“La pento helpas la pliboniĝon de la Spirito; sed la pasinteco devas esti elpagita.”

— Se do krimulo kredus nenecesa la penton, ĉar li devas fatale elpagi sian pasintecon, kio okazus al li pro tiu opinio?

“Se li persiste pensas pri malbono, lia kulpelpago estos do pli longedaŭra kaj pli peniga.”

1000. Ĉu ni povas, ja en ĉi tiu vivo, elaĉeti niajn kulpojn?

“Jes, kompensante ilin; sed ne kredu, ke vi ilin elaĉetas per kelkaj infanecaj rezignoj aŭ postlasante viajn havaĵojn, por disdonado post via morto, tiam, kiam vi jam nenion bezonos. Dio ne konsideras bagatelan, ĉiam facilan, penton, kiu kostas neniom, krom frapi al si la bruston. La perdo de fingreto en la plenumo de iu servo, estingas pli da eraroj, ol la turmentado de pentozono dum jaroj, por nenia alia celo, ol la profito propra. (726)

“Malbono povas esti kompensata nur per bono, kaj la kompenso havas neniom da merito, se ĝi trafas la homon nek je lia fiereco, nek je liaj materiaj interesoj.

“Kion helpas al li, por lia senkulpigo, redoni post sia morto malnoble akiritan havaĵon, tiam, kiam ĉi tiu estas al li senutila kaj li ĝin ĝissate uzis?

“Kion helpas al li la rezigno de iuj vantaj ĝuoj, de iuj superfluaĵoj, se la malbono, kiun li faris al aliulo, estas ĉiam ankoraŭ la sama?

“Kion helpas al li, fine, humiliĝi antaŭ Dio, se li konservas sian fierecon ĉe la homoj?” (720-721)

1001. Ĉu neniam meriton havas nia ago certigi, post nia morto, utilan uzon de niaj havaĵoj?

“Nenian meriton – ne estas la ĝusta esprimo; tio valoras ja pli ol nenio; sed, bedaŭrinde, homo, kiu donas nur ĉe sia morto, estas ofte pli egoista ol grandanima; li volas ekhavi la honoron el la bono, ne havante la penon ĝin fari. Tiu, kiu dum sia vivo seniĝas je siaj havaĵoj, ricevas duoblan profiton, nome: la meriton pro la ofero kaj la plezuron vidi la homojn kiujn lia bonfaremo faris feliĉaj. Sed, jen egoismo flustras al li: tion, kion vi donas, vi mem elprenas el via ĝuado; kaj, ĉar la voĉo de egoismo superfortas tiun de sinforgeso kaj de karitato, tial li sin detenas, pretekstante siajn bezonojn kaj la postulojn de sia pozicio. Ve! bedaŭru homon, kiu ne konas la plezuron doni; tiu vere ne estas favorita per unu el plej puraj kaj delikataj plezuroj. Submetante lin al la provo de riĉeco, tiel malfacila kaj danĝera por la estonteco de tiu Spirito, Dio volis doni al li, kiel kompenson, la feliĉon de malavareco, kiun la homo povas ĝui jam en ĉi tiu mondo.” (814)

1002. Kion faru homo, kiu, en la horo de morto, rekonas siajn kulpojn sed ne havas tempon ilin kompensi? Ĉu la pento sufiĉas en ĉi tiu okazo?

“La pento plirapidigas lian rehonorindiĝon, sed ne senkulpigas lin. Ĉu li ne havas antaŭ si la estontecon, kiu neniam estas fermita al li?”