Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Materiaj suferoj

983. La Spirito, paganta siajn erarojn en nova ekzistado, spertas materiajn suferojn; ĉu estas do ĝuste aserti, ke post la morto la animo spertas nur moralajn suferojn?

“Estas ja vere, ke, kiam animo estas reenkarniginta, la afliktoj de la vivo estas por ĝi sufero; sed nur la korpo suferas materie.

“Vi ofte diras pri mortinto, ke li ne pli suferos; tio ne estas ĉiam vera. Kiel Spirito, li jam ne havas fiziologiajn dolorojn; sed, laŭ la faritaj eraroj, li povas havi moralajn, ja pli tranĉajn, dolorojn, kaj en la nova ekzistado esti ankoraŭ pli malfeliĉa. Malbona riĉulo petos almozon kaj baraktos en ĉiaj rimedmankoj de mizero; fierulo, en ĉiaj humiliĝoj; kiu misuzas sian aŭtoritaton kaj traktas siajn subulojn malŝate kaj krude, tiu vidos sin devigita obei mastron pli severan, ol kia li estis. Ĉiaj suferoj kaj afliktoj en la vivo estas elpago de kulpoj en alia ekzistado, se ili ne estas ja rezultato de kulpoj en la nuna vivo. Kiam vi estos elirinta el ĉi tie, vi komprenos mian parolon. (273, 393, 399)

“Homo, opinianta sin feliĉa sur la Tero, pro tio, ĉar li povas kontentigi siajn pasiojn, malplej klopodas por pliboniĝi. Li ofte pagas, jam en ĉi tiu vivo, tiun efemeran feliĉon, sed li ĝin certe elpagos en alia ankaŭ materia ekzistado.”

984. Ĉu la sortovicoj de la vivo estas ĉiam puno pro la nuntempaj kulpoj?

“Ne; ni jam diris: ili estas provoj ordonitaj de Dio aŭ elektitaj de vi mem, en via spirita stato kaj antaŭ la enkarniĝo de via Spirito, por la elpago de eraroj faritaj en alia ekzistado; ĉar malobeo je la leĝoj de Dio, precipe je la leĝo de justeco, neniam restas nepunita; se puno ne okazas en ĉi tiu vivo, ĝi nepre venos en alia; tial, homo, kiu estas justa en viaj okuloj, estas ofte skurĝata de l’ sorto pro sia pasinteco.” (393)

985. Ĉu reenkarniĝo de la animo en malpli materieca mondo estas rekompenco?

“Ĝi estas rezultato de ties plipuriĝo; ĉar, laŭ tio, kiel ili plipuriĝas, la Spiritoj enkarniĝas en ĉiam pli perfektaj mondoj, ĝis ili tute formetos la materion kaj forlavos de si ĉiajn makulojn, por eterne ĝuadi la feliĉon de l’ puraj Spiritoj, en la sino de Dio.”

En la mondoj, kie la ekzistado estas malpli materieca ol sur la Tero, la bezonoj estas pli delikataj kaj ĉiuj fiziologiaj suferoj estas malpli akraj. La homoj jam ne nutras la malnoblajn pasiojn, kiuj, en la malsuperaj mondoj, faras el ili reciprokajn malamikojn. Havante nenian motivon por malama aŭ envio, ili vivas en komuna paco, ĉar ili praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato; ili ne konas ĉagrenojn kaj zorgojn, kiujn naskas envio, fiero kaj egoismo, kaj kiuj estas la turmento de nia surtera ekzistado. (172-182)

986. Ĉu Spirito, progresinta en sia surtera ekzistado, povas okaze reenkarniĝi en la sama mondo?

“Jes, en la okazo, se li ne povis plenumi sian mision, kaj li mem povas peti kompletigi ĝin en nova ekzistado; sed, tiufoje, ĝi ne estas por li puno.” (173)

987. Kio okazas al la homo, kiu, ne farante malbonon, neniel tamen penis forskui la influon de l’ materio?

“Ĉar li faris neniun paŝon al perfekteco, tial li devas rekomenci ekzistadon identan al tiu, kiun li finis; li restas samloke, kaj tiel li povas plidaŭrigi la suferojn de l’ kulpelpago.”

988. Estas personoj, kies vivo fluas tute kviete, kiuj, bezonante mem fari nenion, estas tute senzorgaj. Ĉu tiu feliĉa vivo pruvas, ke ili devas pagi nenian kulpon el antaŭa ekzistado?

“Ĉu vi konas multajn tiajn? Se vi tion kredas, vi do eraras; tiu kvieteco estas ofte nur ŝajna. Ili eble elektis tian ekzistadon; sed tiam, kiam ili ĝin finas, ili rimarkas, ke gi ne helpis ilin progresi kaj , same kiel mallaboremulo, ili bedaŭras la perditan tempon. Konvinkiĝu, ke la Spirito povas ekhavi konojn kaj altrangiĝi nur per aktiveco; se li dormadas en senzorgeco, li ne antaŭenpaŝas. Li similas homon, kiu, laŭ viaj kutimoj, bezonas labori, sed kiu iras promeni aŭ kuŝiĝi, kun la intenco fari nenion. Eksciu ankaŭ, ke ĉiu respondos por la memvola senutileco de sia ekzistado; tiu senutileco estas ĉiam fatala por lia venonta feliĉo. La kiomo da estonta feliĉo estas proporcia al la kiomo da bono, kiun oni faris; tiu da malfeliĉo estas proporcia al la farita malbono kaj al la nombro da homoj, kiujn oni faris malfeliĉaj.”

989. Kelkaj personoj, kvankam ili ne estas ĝustadire malbonaj, tamen faras malfeliĉaj, pro sia karaktero, siajn samrondanojn; kion ili ricevos el tio?

“Tiuj personoj certe ne estas bonaj, kaj ili tion elpagos per la ĉeesto de tiuj, kiujn ili faris malfeliĉaj: ĝi estos por ili riproĉo; estonte, en alia ekzistado, ili elportos tion saman, kion ili igis aliajn suferi.”