Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Spirita hierarkio

100. Antaŭkomencaj rimarkoj. - La klasigo de la Spiritoj sin bazas sur la grado da progreso, ĉe kiu ili respektive troviĝas, sur la akiritaj kapabloj kaj sur la neperfektaĵoj, de kiuj ili devas sin liberigi. Ĉi tiu klasigo estas tamen neniel absoluta; ĉiu kategorio prezentas difinitan karakteron nur tiam, kiam konsiderata rilate al la tuto; de unu al alia grado la transiro estas apenaŭ sentebla, kaj sur la limoj la nuanco elviŝiĝas, same kiel okazas al la naturaj regnoj, al la ĉielarkaj koloroj, aŭ, ankoraŭ, al la fazoj de la homa vivo. Oni povas do starigi pli aŭ malpli grandan nombron da klasoj, laŭ la prismo, tra kiu oni rigardas la demandon.

Okazas ĉi tie tio sama, kio al ĉiuj sistemoj de sciencaj klasigoj: tiuj sistemoj povas esti pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli raciaj aŭ oportunaj por la kompreno; tamen, kiaj ajn ili estas, ili ne modifas la fundon mem de la scienco. Demandite pri ĉi tiu afero, la Spiritoj povis do neakordi pri la nombro de la kategorioj; sed tio estas bagatelaĵo. Kelkaj homoj faris el tiu ŝajna neakordeco armilon, ne pensante pri tio, ke la Spiritoj alligas nenian gravecon al pure konvenciaj aferoj. Por la Spiritoj penso estas ĉio: ili lasas al ni formon, elekton de vortoj, klasigojn, unuvorte, sistemojn.

Ni ankoraŭ faru jenan konsideron, kiun oni neniam malatentu: inter la Spiritoj, kiel inter la homoj, estas multe da nekleraj, kaj tial oni neniam estus tro singarda kontraŭ la inklino kredi, ke ili ĉiuj devas nepre scii ĉion, nur pro tio, ke ili estas Spiritoj. Ĉia klasigo postulas metodon, analizon kaj profundan konadon de la demando. Nu, en la mondo de la Spiritoj, tiuj posedantaj nevastajn konojn estas, kiel la nekleruloj de nia mondo, nekapablaj kompreni ian sintezon, formuli ian sistemon; ili ne konas, aŭ nur neperfekte komprenas, ian ajn klasigon; laŭ ilia opinio, ĉiuj Spiritoj al ili superaj apartenas al la unua ordo, ĉar ili ne kapablas taksi la nuancojn de scio, kompetenteco kaj moralo, kiuj distingigas tiujn superajn estulojn, same kiel faras neinstruita homo rilate la civilizitajn personojn. Eĉ la Spiritoj, kapablaj tion fari, povas neakordi pri detaloj, precipe tiam, kiam disdividado estas neniel absoluta. Linneu, Jussieu, Tournefort, ĉiu havis sian apartan metodon, sed la botaniko pro tio ne sanĝiĝis, ĉar ja ili ne elpensis la vegetaĵojn, nek ties karakterojn, sed nur observadis analogiojn kaj laŭ ĉi tiuj ili formis grupojn aŭ klasojn. Ne alimaniere ni agis; ni elpensis nek la Spiritojn, nek ties karakterojn; ni vidis kaj observis; ni juĝis ilin laŭ iliaj vortoj kaj agoj, kaj poste ni klasigis ilin laŭ iliaj similecoj, nin bazante sur la informoj donitaj de ili mem.

La Spiritoj ordinare konsentas tri ĉefajn kategoriojn aŭ tri grandajn grupojn. En la lasta kategorio, tiu plej malalta en la hierarkio, troviĝas la neperfektaj Spiritoj, karakterizitaj per la superrego de la materio kaj per ilia inklino al malbono. Tiuj duakategoriaj karakterizas sin per la regado de la Spirito super la materio kaj per la deziro al bono: ili estas la bonaj Spiritoj. La unua kategorio, fine, enkalkulas la purajn Spiritojn, tiujn, kiuj jam atingis la superegan gradon da perfekteco.

Ĉi tiu klasigo ŝajnas al ni perfekte racia kaj prezentas tre difinitajn karakterojn; restis al ni nur reliefigi, per sufiĉa nombro da subkategorioj, la ĉefajn nuancojn de la tuto. Tion ni faris kun la helpo de la Spiritoj, kies bonvolaj instruoj neniam mankis al ni.

Laŭ ĉi tiu klasigo estas facile difini la ordon kaj la gradon da supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj, kun kiuj ni povas rilati, kaj, sekve, taksi la gradon da fido kaj estimo, kiujn ili indas de ni; ĝi estas kvazaŭ la ŝlosilo de la spiritisma scienco, ĉar, konigante al ni la intelektajn kaj moralajn malegalaĵojn de la Spiritoj, nur ĝi klarigas la anomaliojn ĉe la komunikaĵoj. Ni devas tamen rimarkigi, ke la Spiritoj ne ĉiam apartenas al tiu aŭ tiu alia klaso; ĉar iliaj progresoj fariĝas nur iom post iom - kaj ofte en unu direkto pli ol en alia -, tial ili povas kunigi en si la karakterojn de pluraj kategorioj, kion estas facile konstati per iliaj agoj kaj parolo.