Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Tria ordo – Neperfektaj Spiritoj

101. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Regado de la materio super la spirito; inklino al malbono; neklereco, fiero, egoismo kaj ĉiaj malnoblaj pasioj devenantaj de tiuj.

Ili havas intuicion pri Dio, sed Lin ne komprenas. Ne ĉiuj estas esence malbonaj; ĉe kelkaj ekzistas prefere frivoleco, senlogikeco kaj ruzeco, ol vera malico. Kelkaj faras nek bonon, nek malbonon, sed ĝuste pro tio, ke ili ne prakitikas bonon, ili ja elmontras malsuperecon. Aliaj, kontraŭe, plezuras ĉe malbono kaj ĝojas, kiam ili havas okazon ĝin fari.

Ili povas aligi la intelekton al malico aŭ al ruzeco; sed, kia ajn estas ilia intelekta disvolviĝo, ili havas ne altajn ideojn kaj pli aŭ malpli abomenindajn sentojn.

Iliaj konoj pri la aferoj de la spirita mondo estas tre malvastaj, kaj la malmulto, kiun ili scias, miksiĝas kun la ideoj kaj antaŭjuĝoj de la enkorpa vivo. Ili kapablas doni al ni nur falsajn kaj nekompletajn ideojn; sed atenta observanto ofte trovas en iliaj komunikaĵoj, kvankam neperfektaj, konfirmon pri la grandaj veraĵoj, instruataj de la Superaj Spiritoj.

Ilia karaktero elmontriĝas per ilia parolo. Ĉiu Spirito, ellasanta en siaj komunikaĵoj malbonan penson, povas esti klasigita en la trian ordon; sekve, ĉia malbona penso, inspirata al ni, venas de iu Spirito de tiu ordo.

Ili vidas la feliĉon de la bonuloj, kaj tio estas por ili senĉesa turmento, ĉar ili suferas ĉiajn ĉagrenojn, kiujn envio kaj ĵaluzo povas naski. 

Ili konservas la memoron kaj percepton de la suferoj de sia enkorpa vivo, kaj tiu impreso estas ofte pli peniga ol la reala. Ili vere suferas, ne nur pro la malbonoj, kiujn ili spertis, sed ankaŭ pro tiuj, kiujn ili kaŭzis al aliaj personoj; kaj, ĉar tiu suferado estas longedaŭra, ili tial kredas gin senfina; Dio, por puni ilin, volas, ke ili tiel supozu.

Oni povas disdividi ilin en kvin ĉefajn klasojn.

102. Deka klaso — NEPURAJ SPIRITOJ — Tiuj estas inklinaj al malbono kaj el tio faras la objekton de siaj okupoj. Kiel Spiritoj, ili donas perfidajn konsilojn, blovas malpacon kaj malfidon, kaj surmetas ĉiajn maskojn por trompi. Ili alkroĉiĝas al ĉiuj karakteroj sufiĉe malfortaj por cedi al iliaj sugestoj, celante ties ruiniĝon; ili ĝojas malrapidigante la progreson de tiuj malfortuloj, tio estas, igante tiujn ĉi fali sub la travivataj provoj.

Estas simple ekkoni la nepurajn Spiritojn per la parolo de iliaj komunikaĵoj; la trivialeco kaj la maldelikateco de la esprimoj, ĉe la Spiritoj kiel ĉe la homoj, estas ĉiam signo de morala, krom ankaŭ intelekta malsupereco. Iliaj komunikaĵoj elmontras la malnoblecon de iliaj inklinoj, kaj, se ili intencas nin trompi, uzante saĝan parolon, ili fine elperfidas ties originon, ĉar ili ne povas tenadi la farson longatempe.

Iuj popoloj faris el ili malicajn diojn; aliaj ilin nomas demonoj, malbonaj genioj kaj Spiritoj de malbono.

La vivantaj estuloj, kiujn ili, kiam enkarniĝintaj, animas, estas inklinaj al ĉiaj malvirtoj, kiuj naskas la malŝatindajn kaj malnobligajn pasiojn: voluptamon, kruelecon, friponecon, hipokritecon, avidecon, hontindan avarecon. Tiuj homoj praktikas malbonon por simpla plezuro, plej ofte sen ia motivo, kaj, pro malamo al bono, ili preskaŭ ĉiam elektas siajn viktimojn en la rondo de honestuloj. Ili estas malfeliĉegoj por la homaro, kia ajn ilia socia pozicio, kaj ilia supraĵa lako el civiliziteco ne ŝirmas ilin kontraŭ honto kaj malhonoro.

103. Naŭa klaso — FRIVOLAJ SPIRITOJ — Tiuj estas nekleraj, ŝerctrompemaj, nekonsekvencaj kaj mokemaj. Ili enmiksiĝas en ĉion, ĉion respondas, tute ne atentante la veron. Ili prezuras kaŭzante negravajn ĉagrenojn kaj negrandajn ĝojojn, naskante ĉikanojn, ŝerce kondukante en eraron per trompoj kaj petolaĵoj. Al ĉi tiu klaso apartenas la Spiritoj vulgare konataj kiel gajpetoluloj, gnomoj kaj koboldoj. Ili staras sub la dependo de la Superaj Spiritoj, kiuj ilin uzas, kiel ni niajn servistojn.

En la komunikiĝoj kun la homoj, ilia parolo estas, iafoje, sprita kaj ŝerca, sed preskaŭ ĉiam supraĵa; ili profitas la maniojn kaj la ridindan flankon de la personoj, por tiujn reliefigi morde kaj sarkasme. Se ili alprenas supozajn nomojn, tion ili plej ofte faras pli por amuzo ol pro malico.

104. Oka klaso — PSEÝDO-KLERAJ SPIRITOJ — Tiuj havas vastan scion, sed ili vante kredas, ke ili scias pli, ol kiom reale. Farinte kelkajn progresojn, el diversaj vidpunktoj, ili ŝajnigas, en sia parolo, ian seriozecon, kiu povas trompi nin pri iliaj kapabloj kaj konoj; sed tio plej ofte estas nenio krom rebildo de la antaŭjuĝoj kaj sistemaj ideoj de ilia surtera vivado; ĝi estas ia miksaĵo el kelkaj veraĵoj kun plej absurdaj eraroj, kie travidiĝas tromemfido, fiero, ĵaluzo kaj obstineco, de kiuj ili ankoraŭ ne povis sin liberigi.

105. Sepa klaso — NEŬTRALAJ SPIRITOJ — Tiuj ne estas sufiĉe bonaj por fari bonon, nek sufiĉe malbonaj por fari malbonon; ili kliniĝas tiel al unu kiel al la dua flanko, kaj ne altiĝas super la vulgaran kondiĉon de la homaro, ĉu morale, ĉu intelekte. Ili sentas sin alligitaj al la aferoj de la mondo, kies banalajn ĝojojn ili resopiras.

106. Sesa klaso — FRAPANTAJ KAJ MALORDIGEMAJ SPIRITOJ — Ĉi tiuj Spiritoj, ĝustadire, ne formas klason distingiĝantan per personaj kvalitoj; ili povas aparteni al iu ajn el la klasoj de la tria ordo. Ili manifestas sian ĉeeston ofte per senteblaj kaj fizikaj efikoj, kiaj, ekzemple, frapoj, movado kaj nenormala delokiĝo de solidaj korpoj, agitado de la aero ktp. Pli ol la ceteraj, ili montras alligon al la materio, kaj ŝajnas esti la agantoj de la ĉefaj ŝanĝoj de la elementoj de l’ terglobo, per sia efiko sur la aero, la akvo, la fajro, la malmolaj korpoj kaj la profundaĵoj de la Tero. Oni konstatas, ke tiuj fenomenoj ne devenas de ia hazarda kaj fizika kaŭzo tiam, kiam tiuj faktoj havas intencan kaj inteligentan karakteron. Ĉiuj Spiritoj kapablas okazigi tiajn fenomenojn, sed la Superaj Spiritoj ilin ordinare komisias al la malsuperaj, pli taŭgaj por materialaj ol por intelektaj aferoj. Kiam la Superaj Spiritoj opinias, ke tiaspecaj manifestiĝoj estas utilaj, ili uzas tiujn Spiritojn kiel siajn helpantojn.