Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Diversaj ordoj da Spiritoj

96. Ĉu la Spiritoj estas ĉiuj egalaj, aŭ ĉu ekzistas en ilia rondo ia hierarkio?

“Ili apartenas al diversaj ordoj, laŭ la respektive atingitaj gradoj da perfekteco.”

97. Ĉu ekzistas difinita nombro da ordoj aŭ gradoj da perfekteco inter la Spiritoj?

“Tiu nombro estas senlima, ĉar inter tiuj ordoj estas nenia limlinio, kvazaŭ ia baro; kaj tial oni povas laŭvole pli aŭ malpli multigi tiujn ordojn; tamen, se oni konsideras iliajn ĝeneralajn karakterojn, oni povas ilin redukti al tri ĉefaj ordoj.

“Oni povas loki en la unuan ordon tiujn, alvenintajn al la perfekteco: la Spiritojn purajn; en la duan tiujn, troviĝantajn en la mezo de la ŝtuparo : la deziro al bono estas ilia absorba zorgo. Tiuj lastgradaj ankoraŭ troviĝas ĉe la komenco de sia suprenirado: la neperfektaj Spiritoj; ĉi tiujn karakterizas neklereco, inklino al malbono kaj ĉiaj malnoblaj pasioj, kiuj malrapidigas ilian progreson.”

98. La duaordaj Spiritoj nutras nur la deziron al bono; ĉu ili havas ankaŭ la kapablon ĝin praktiki?

“Ili havas tiun kapablon laŭ la grado de sia perfekteco: unuj scipovas la sciencojn, aliaj havas saĝon kaj bonecon; sed ĉiuj devas ankoraŭ elporti provojn.”

99. Ĉu ĉiuj triaordaj Spiritoj estas esence malbonaj?

“Ne, kelkaj faras nek malbonon nek bonon; aliaj, kontraŭe, plezuras per la malbono kaj ĝojas tiam, kiam ili havas okazon ĝin fari. Krom tiuj, estas ankaŭ la frivolaj aŭ gajpetolemaj Spiritoj, pli malpacigemaj ol malbonaj, pli inklinaj al ŝerco ol ĝustadire al malico, plezurantaj trompi kaj kaŭzi negravajn ĉagrenojn, pro kiuj ili ridas.”