Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Pri la animo

134. Kio estas animo?

“Enkarniĝinta Spirito.”

— Kio estis la animo antaŭ ol kuniĝi kun la korpo?

“Spirito.”

— Ĉu animoj kaj Spiritoj estas do la sama unu?

“Jes, animoj kaj Spiritoj estas unu kaj sama afero. Antaŭ ol ligiĝi al korpo, la animo estas unu el la intelektaj estuloj, kiuj loĝas la nevideblan mondon kaj kiuj surmetas momentan karnan envolvaĵon por sin purigi kaj sin instrui.”

135. Ĉu ekzistas en la homo io alia, ol animo kaj korpo?

“Ekzistas la ligilo, kuniganta animon kun korpo.”

— Kia estas tiu ligilo?

“Duonmateria, tio estas, meznatura inter Spirito kaj korpo. Tio estas nepre necesa, por ke ili povu sin reciproke komuniki. Ĝuste per tiu ligilo la Spirito influas sur la materion, kaj kontraŭe.”

La homo konsistas do el tri esencaj partoj:

1-a: La korpo, aŭ materia estaĵo, simila al tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo.

2-a: La animo, enkarniĝinta Spirito, kies loĝejo estas la korpo.

3-a: La meza principo, aŭ perispirito, duonmateria substanco, servanta al la Spirito kiel unua envolvaĵo kaj liganta animon al korpo. Tiaj estas, en frukto, la ĝermo, la perispermo kaj la ŝelo.

136. Ĉu la animo estas sendependa de la vivoprincipo?

“Korpo estas nura envolvaĵo; ni ne ĉesos tion rediradi.”

– Ĉu la korpo povas ekzisti sen la animo?

“Jes; tamen, tuj kiam la korpo ĉesas vivi, la animo forlasas ĝin. Antaŭ la naskiĝo ankoraŭ ne estas definitiva kuniĝo de la animo kun la korpo; sed, post kiam tiu kuniĝo estas farita, la morto de la korpo disŝiras la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la animo, kaj ĉi tiu ĝin forlasas. La organa vivo povas vivigi senaniman korpon, sed la animo ne povas loĝi korpon sen organa vivo.”

— Kio estus nia korpo, se animo ne estus ligita al ĝi?

“Senintelekta amaso da karno, ĉio, kion vi volas, ke ĝi estu, sed neniel homo.”

137. Ĉu unu sola Spirito povas samtempe enkarniĝi en du homojn?

“Ne; la Spirito estas nedividebla, kaj tial li ne povas animi samtempe du homojn”. (Vidu, en la “Libro de la Mediumoj”, la ĉapitron: Dukorpeco kaj transfiguriĝo.)

138. Kia ni juĝu la opinion de homoj, kiuj konsideras la animon kiel la principon de la materia vivo?

“Tio estas demando pri vortoj; ni ne okupiĝas pri tio: komencu komprenante vin reciproke.”

139. Iuj Spiritoj, kaj, antaŭ ili, iuj filozofoj, difinis la animon: fajrero, eliĝinta el la granda Tuto; kial tia neakordo?

“Estas tie nenia neakordo; tio dependas de la senco de vortoj. Kial vi ne havas unu vorton por ĉiu ideo?”

La vorto animo estas uzata por tre malsimilaj aferoj. Kelkaj tiel nomas la vivoprincipon, kaj, laŭ ĉi tiu signifo, estas ĝuste diri, metafore, ke animo estas ia fajrero, eliĝinta el la granda Tuto. Ĉi tiuj lastaj vortoj vidigas la universan fonton de la vivoprincipo, el kiu ĉiu estulo prenas iun parton kaj kiu revenas al la fluidmaso post la morto. Tia ideo neniel forpuŝas tiun pri iu morala estaĵo aparta, nedependa de la materio, konservanta sian individuecon. Ĝuste tiu estaĵo estas ankaŭ nomata animo, kaj, laŭ ĉi tiu signifo, oni povas diri, ke animo estas enkarniĝinta Spirito. Donante pri la animo malsamajn difinojn, la Spiritoj parolis laŭ la senco, kiun ili atribuas al tiu vorto, kaj laŭ la teraj ideoj, de kiuj ili estis ankoraŭ influataj. Tio estas rezultato de la nesufiĉeco de la homa lingvo, kiu ne posedas unu vorton por ĉiu ideo; de tio venis granda nombro da eraroj kaj diskutoj: jen kial la Superaj Spiritoj diras, ke ni penu unue precizigi la signifon de niaj vortoj. Vidu, en la Enkonduko, § 11, la klarigon pri la vorto animo.

140. Kion ni pensu pri la teorio, asertanta, ke la animo estas disdividita en tiom da partoj, kiom da muskoloj, kaj ke tiel ĝi direktas ĉiun el la funkcioj de la korpo?

“Tio ankoraŭ dependas de la signifo, laŭ kiu oni prenas la vorton animo ; se oni ĝin konsideras kiel la vivofluidaĵon, tiu teorio estas ĝusta; se kiel la enkarniĝintan Spiriton, oni eraras. Ni diris, ke la Spirito estas nedividebla; ĝi komunikas movon al la organoj pere de la intera fluidaĵo, tamen sen diseriĝo.”

— Malgraŭ tio, kelkaj Spiritoj donis tiun difinon...

“La seninstruaj Spiritoj povas preni la efikon por la kaŭzo.”

La animo agas pere de la organoj, kaj ĉi tiuj funkcias per la vivofluidaĵo, kiu sin dividas inter ili, pli abunde ĉe tiuj, kiuj estas la centroj de movoj. Sed tiu ĉi klarigo ne povas konveni al animo konsiderata kiel Spirito, kiu loĝas la korpon dum la vivo kaj kiu forlasas la korpon ĉe la morto.

141. Ĉu estas io vera en la opinio, ke la animo estas ekstera kaj ĉirkaŭas la korpon?

La animo ne estas entenata en la korpo, kiel birdo en kaĝo; ĝi disradias kaj sin manifestas ekstere, kiel lumo tra vitra globo, aŭ kiel sono ĉirkaŭ sona centro; nur laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la animo estas ekstera, sed, neniel, ia envolvaĵo de la korpo. La animo posedas du envolvaĵojn, el kiuj unu, subtila, malpeza, kiun vi nomas perispirito; la dua, maldelikata, materia, peza – la korpo. La animo estas la centro de tiuj ĉi envolvaĵoj, kiel ĝermo en la kerno; tion ni jam diris.”

142. Kion pensi pri tiu alia teorio, laŭ kiu la animo ĉe la infano, iom post ion kompletiĝas en ĉiu fazo de la vivo?

“La Spirito estas unu sola; ĝi estas elfarita tiel en la infano, kiel en la matura homo; kio elvolviĝas kaj fariĝas kompleta, tio estas la organoj aŭ iloj de la manifestiĝoj de la animo. Tio estas ankaŭ preni la efikon por la kaŭzo.”

143. Kial ĉiuj Spiritoj ne same difinas la animon?

“Ne ĉiuj estas sufiĉe instruitaj pri ĉi tiu temo; kelkaj ankoraŭ tro malmulte progresis, ke ili komprenus abstraktajn aferojn; ili estas, kiel viaj infanoj; aliaj estas pseŭdo-kleruloj, pedante parolantaj por imponi al a simpluloj: io simila okazas inter la homoj. Krom tio, la kleraj Spiritoj mem povas esprimi sian penson per vortoj, kiuj, kvankam malsamaj, havas esence egalan valoron, precipe tiam, kiam temas pri aferoj, kiujn via lingvo ne povas klare reprezenti; tiam, ili bezonas uzi figurojn kaj komparojn, kiujn vi eble prenas erare por la realo.”

144. Kion ni komprenu kiel animon de la mondo?

“La universan principon de la vivo kaj de la intelekto, kie naskiĝas la individuecoj. Sed la homoj, kiuj uzas tiujn vortojn, ofte ne sin mem komprenas. La vorto animo estas tiel elasta, ke ĉiu povas ĝin interpreti laŭ sia bontrovo. Oni jam iafoje kredis la Teron animhava; ni devas per tio kompreni la aron de la sindonaj Spiritoj, kiuj gvidas viajn agojn sur la bona vojo, kiam vi ilin obeas, kaj kiuj estas kvazaŭ vicestroj de Dio ĉe via planedo.”

145. Multaj antikvaj kaj modernaj filozofoj longan tempon diskutadis pri la psikologia scienco: kial ili ne atingis la veron?

“Tiuj homoj estis la pioniroj de la eterna spiritisma doktrino; ili preparadis la vojojn. Ili estis homoj, kaj povis erari, ĉar ili prenis siajn proprajn ideojn por la lumo; sed iliaj eraroj mem utilas por elstarigi la veron, ĉar tiuj eraroj elmontras la por kaj la kontraŭ; cetere, inter tiuj eraroj troviĝas grandaj veraĵoj, kiujn vi komprenos per kompara studado.”

146. Ĉu la animo okupas ian difinitan, limigitan lokon en la korpo?

“Ne, tamen ĝi estas precipe en la kapo de l’grandaj genioj, en tiu de ĉiuj, kiuj intense pensadas; kaj en la koro de tiuj, kiuj forte sentas kaj kies agoj celas al la homaro.”

— Kion ni pensu pri la opinio de personoj, kiuj lokas la animon en ian vivocentron?

“Tio signifas, ke la Spirito loĝas precipe en tiu parto de via organismo, ĉar al tiu parto venas ĉiaj sentoj. La personoj, kiuj lokas ĝin en la punkton, de ili rigardatan kiel centron de la vivoforto, konfuzas ĝin kun la vivofluidaĵo aŭ vivoprincipo. Oni tamen povas diri, ke la sidejo de la animo troviĝas precipe en la organoj, servantaj por la intelektaj kaj moralaj manifestiĝoj.”