Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Materialismo

147. Kial la anatomiistoj, la fiziologiistoj kaj ĝenerale, la homoj, kiuj enprofundiĝas en la naturajn sciencojn, sin preskaŭ ĉiam lasas treni en materialismon?

“Fiziologiisto pri ĉio konkludas el tio, kion li vidas. Fiereco de la homoj, kiuj vante kredas, ke ili ĉion scias, kaj kiuj ne konsentas, ke io kuŝas for de ilia komprenpovo! Ilia scio faras ilin tromemfidaj; ili pensas, ke la Naturo havas neniajn sekretojn por ili.”

148. Ĉu ne estas ja bedaŭrinde, ke materialismo estas sekvo de studoj, kiuj, kontraŭe, devus montri al la homo la superecon de la Intelekto reganta la mondon? Ĉu oni de tio konkludu, ke tiuj studoj estas danĝeraj?

“Ne estas vero, ke materialismo estas sekvo de tiuj studoj: tia falsa konkludo estas tirata de la homo, ĉar tiu ĉi povas misuzi ĉion, eĉ la plej bonajn aferojn. Krom tio, la nenio teruras ilin pli, ol kiel ili deziras kredigi; tiaj fortaj spiritoj estas pli fanfaronaj ol kuraĝaj. Multaj estas materialistoj, ĉar ili trovas nenion, kio povus plenigi la abismon, malfermitan antaŭ iliaj okuloj; proponu al ili ankron por sinsavo, kaj vi vidos ilin al ĝi plej avide alkroĉiĝi.”

Pro stranga eraro de la intelekto, kelkaj personoj vidas en la organaj estuloj nur la agadon de la materio kaj al ĉi tiu atribuas ĉiajn niajn agojn. Ili vidas en la homa korpo nenion alian ol ian elektran maŝinon; ili studis la mekanismon de la vivo nur tra la funkciado de la organoj; ili vidis, ke ĝi ofte estingiĝas pro la nura rompiĝo de iu fadeno, kaj nenion vidis krom tiu fadeno; ili ekzamenis, ĉu io ankoraŭ restas, kaj trovante nur materion – nun inertan -, ne vidante ian animon forflugi kaj ne povante ĝin palpi, ili do konkludis, ke ĉio kuŝis en la proprecoj de l’materio kaj, sekve, ke post la morto restas nur penso nula. Bedaŭrinda konsekvenco, se tiel estus; la homo havus fundamenton por pensi ekskluzive pri si mem kaj por meti super ĉion la kontentigon de la materiaj ĝuoj; ĉiuj sociaj ligiloj disrompiĝus, kaj pereus fatale la plej sanktaj amoj. Feliĉe, tiaj ideoj tute ne estas ĝeneralaj; oni povas eĉ diri, ke ili ampleksas tre malgrandan rondon kaj estas nur individuaj opinioj, ĉar ili nenie formis ian doktrinon. Socio fondita sur tiaj bazoj enhavus en si mem la ĝermon de dissolviĝo, kaj ĝiaj anoj baldaŭ sin disbuĉus reciproke, kiel sovaĝaj bestoj.

La homo havas instinkte la penson, ke por li ĉio ne forfiniĝas kun la vivo; li sentas timegon antaŭ la nenio; vane li penas stari kontraŭ la penso pri sia estonteco: kiam alvenas la ekstrema momento, malmultaj estas tiuj, kiuj ne demandas sin mem, kio ili fariĝos, ĉar la ideo lasi la vivon senrevene estas iel frakasa. Kiu, efektive, povus rigardi indiferente absolutan, eternan disiĝon je ĉio, kion li amis? Kiu, sen ia terursento, povus vidi malfermiĝi, antaŭ liaj okuloj, la senmezuran abismon de la nenio, kien estus entombigitaj por eterne ĉiaj liaj kapabloj, ĉiuj liaj esperoj, kaj diri al si mem: Nu! Post mi, nenio, nenio krom la malplenaĵo; ĉio senhelpe elfiniĝas; post kelkaj tagoj mia persono forviŝiĝos de la memoro de miaj postvivantoj; tre rapide malaperos ĉia paŝosigno de mia irado sur la Tero; eĉ la bono, kiun mi disdonis, estos forgesita de la sendankuloj, kiujn mi helpis; kaj ekzistos nenio, por kompensi miajn penojn, ekzistas nenia alia perspektivo ol jena: mia korpo dentskrapata de vermoj! 

Ĉu tiu ĉi bildo ne estas iel terura kaj glacia? La religio instruas, ke tiel ne povas okazi kaj la prudento tion konfirmas; sed tiu estonta ekzistado – nebuleca kaj nepreciza – havas nenion, kio kontentigus nian amon al la certeco; jen, kio ĉe multaj naskas dubon. Ni havas animon, sed kio estas tiu animo? Ĉu ĝi havas ian formon, ian ajn aspekton? Ĉu ĝi estas difinita aŭ nedifinita estaĵo? Iuj diras, ke ĝi estas blovo de Dio, aliaj fajrero, aliaj parto de la granda Tuto, la principo de la vivo kaj de la intelekto; sed, kian profiton havigas al ni ĉio ĉi? Kio helpas nin, ke ni havas animon, se, post ĉi tiu vivo, ĝi disfandiĝas en la senlima spaco, kiel la akvogutoj de oceano? Ĉu la perdo de l’ individueco ne egalvaloras al la nenio? Oni diras ankaŭ, ke ĝi estas nemateria; sed io nemateria ne povas havi difinitajn ampleksojn: por ni ĝi estas nenio. La religio instruas, ke ni estos feliĉaj aŭ malfeliĉaj, laŭ la bono aŭ la malbono, kiun ni faris; sed kia estas tiu feliĉo, nin atendanta en la sino de Dio? Ĉu ĝi estas la beateco, la eterna adorado, dum kiu ni havas nenian alian okupon, ol eldiri laŭdojn al la Kreinto? Ĉu la flamoj de l’infero estas realaĵo aŭ figuro? La eklezio mem donas al ĝi ĉi tiun lastan sencon; en kio do konsistas la suferoj en la infero? Kie situacias tiu turmentejo? Unuvorte: kion oni faras kaj vidas en tiu mondo, nin ĉiujn atendanta? Oni diras, ke neniu el tie iam revenis, por ion sciigi. Tio estas eraro; la misio de Spiritismo estas ĝuste, klarigi al ni tiun estontecon, ebligi al ni, ĝis certa grado, ĝin tuŝi per la fingro kaj vidi per la okuloj, jam ne per rezonado, sed per faktoj.

Dank’al la komunikaĵoj de la Spiritoj, tiu estonteco jam ne estas ia supozo, ia probablaĵo, kiun ĉiu povas mem fantazii, kiun la poetoj beligas per siaj fikcioj aŭ ornamas per trompaj alegoriaj imagoj; tiu estonteco estas evidenta realaĵo, ĉar la transtombaj estuloj mem venas al ni priskribi sian situacion kaj diri, kion ili faras; kaj tiel, ili ebligas al ni, se oni povas tiel diri,ĉæeesti ĉiujn okazetojn de ilia nova vivo kaj antaŭscii nian neeviteblan sorton, laŭ niaj meritoj. Ĉu estas en tio io kontraŭreligia? Male, ĉar la nekredemuloj tie trovas kredon, kaj la timemuloj refreŝigilon por sia fervoro kaj fido. Spiritismo estas do la plej pova helpanto de la religio; kaj, se ĝi ekzistas, tion permesas Dio, por ke ĝi revigligu niajn esperojn ŝanceliĝantajn kaj rekonduku nin sur la vojon de bono per la perspektivo de la estonteco.