Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Iompostioma transmigrado

189. Ĉu la Spirito ĝuas plene siajn kapablojn ekde de la komenco de sia formado?

“Ne, ĉar la Spirito, kiel la homo, havas sian infanaĝon. Ĉe la komenco, la Spiritoj havas nur instinktan ekzistadon, malfortan konscion pri si kaj pri siaj agoj; nur iom post iom la intelekto elvolviĝas.”

190. Kia estas la stato de la animo ĉe sia unua enkarniĝo?

“La stato de infanaĝo dum la enkorpa vivo; la intelekto apenaŭ ekburĝonas: ĝi provas sin en la vivo.”

191. Ĉu la animoj de niaj sovaĝuloj estas animoj ankoraŭ en infaneco?

“Relativa infaneco, sed ili estas jam elvolviĝintaj animoj; ili portas pasiojn.”

— Ĉu do pasioj estas signo de evoluo?

“De evoluo, jes, sed ne de perfekteco; ili estas signo de la aktiveco kaj konscio pri la memo; en la primitiva animo, intelekto kaj konscio estas en ĝermostato.”

La vivo de la Spirito, en sia tuta daŭro, trapasas tiajn samajn fazojn, kiajn ni vidas en la enkorpa vivo; li iom post iom transiras de la embriostato al la infaneco, kaj de ĉi tiu li venas, per sinsekvaj fazoj, al la plenaĝeco, kiu estas la perfekteco; estas tamen jenaj diferencoj, nome, ke li ne konas malfortiĝon nek kadukecon, kiel en la enkorpa vivo; ke lia vivo, kiu havis komencon, neniam finiĝas; ke li bezonas grandegan tempon, laŭ nia kalkulmaniero, por pasi de la spirita infanaĝo al plena elkresko; kaj ke lia progreso ne fariĝas en unu sola sfero, sed en pluraj mondoj. La vivo de la Spirito konsistas do el vico da enkorpaj ekzistadoj, el kiuj ĉiu estas por li okazo por unu paŝo antaŭen, same kiel ĉiu enkorpa ekzistado konsistas el vico da tagoj, en ĉiu el kiuj la homo pliigas sian sperton kaj instruitecon.

Sed, same kiel en la vivo de la homo kelkaj tagoj estas senfruktaj, en tiu de la Spirito kelkaj enkorpaj ekzistadoj estas senrezultaj, kiam li ne scias tiri el ili profiton.

192. Ĉu, ekde ĉi tiu vivo, per perfekta konduto, oni povas tuj transsalti ĉiujn ŝtupojn kaj fariĝi pura Spirito, ne paŝante sur la interaj niveloj? 

“Ne, ĉar tio, kion la homo opinias perfekta, estas ankoraŭ malproksima de la perfekteco; ekzistas kvalitoj, kiujn li tute ne konas kaj kiujn li neniel komprenas. Li povas esti tiel perfekta, kiel tion ebligas lia tera naturo, sed tio ne estas la absoluta perfekteco. Infano, kiel ajn frumatura ĝi estas, devas travivi junaĝon, antaŭ ol veni al matureco; tiel same, malsanulo trapasas la fazon de resaniĝado, antaŭ ol tute rericevi la sanon. Krom tio, la Spirito devas antaŭenpaŝi pri scio kaj moraleco; se li progresis en unu sola direkto, li devas progresi en la dua, por atingi la supron de la ŝtuparo; sed, ju pli antaŭen la homo iras dum sia nuna vivo, des malpli daŭraj kaj penigaj estos liaj sekvantaj provoj.”

— Ĉu la homo povas almenaŭ certigi al si, ekde ĉi tiu vivo, malpli amaran estontan ekzistadon?

“Jes, sendube; li povas malpliigi la longecon kaj la malfacilaĵojn de sia vojo. Nur la maldiligenta restadas ĉiam sur la sama loko.”

193. Ĉu iu homo povas, en siaj novaj ekzistadoj, defali de sia nuna nivelo?

“De sia socia pozicio, jes; de sia spirita rango, ne.”

194. Ĉu la animo de virta homo povas, en nova enkarniĝo, doni vivon al la korpo de malvirtulo?

“Ne, ĉar ĝi ne povas degeneri.”

— Ĉu la animo de maliculo povos iam esti tiu de nobla homo?

“Jes, se ĝi pentis: en ĉi tiu okazo, tio estas rekompenco.”

La irado de la Spiritoj estas ĉiam progresa, neniam regresa; ili iom post iom altiĝas en la hierarkio kaj neniam defalas de la ŝtupo, kiun ili jam atingis. En siaj pluraj enkorpaj ekzistadoj, ili povas malsupreniri kiel homoj, sed ne kiel Spiritoj. Kaj tiel, la animo de iu altpotenculo de la Tero povas poste enkorpiĝi en plej malaltrangan metiiston, kaj kontraŭe, ĉar la pozicioj en la homa socio estas ofte kontraŭproporciaj al la grado de la moralaj sentoj. Herodo estis reĝo kaj Jesuo estis ĉarpentisto.

195. Ĉu la eblo, kiun oni havas, pliboniĝi en alia ekzistado, ne povas igi iujn personojn obstini sur la malbona vojo, pro la konvinko, ke ili povos ja sin korekti estonte?

“Kiu tiel pensas, tiu kredas nenion; la ekpenso mem pri ia eterna puno lin ankaŭ ne bridas, ĉar lia prudento repuŝas tian punon, kaj tiu ekpenso kondukas al absoluta nekredemo. Se estus pasintatempe uzataj nur raciaj rimedoj, por direkti la homojn, ne ekzistus tiom da skeptikuloj. Neperfekta Spirito povas, efektive, tiel pensi, kiel vi diras, dum sia enkorpa vivo; sed, liberigite el la materio, li ekpensos alie, ĉar li baldaŭ konstatos sian eraran kalkulon: li do venos kun kontraŭaj sentoj en novan ekzistadon. Tiel plenumiĝas lia progreso, kaj jen kial estas sur la Tero iuj homoj, pli progresintaj ol aliaj; unuj jam posedas sperton, kiun aliaj ne havas, sed ankaŭ ĉi tiuj ĝin akiros iom post iom. De ili dependas plirapidigi sian progreson aŭ ĝin senfine malfruigi.”

La homo, troviĝanta en malbona pozicio, deziras ĝin ŝanĝi kiel eble plej rapide. Tiu, kiu estas konvinkita, ke la suferoj en ĉi tiu vivo rezultas de liaj neperfektaĵoj, penos certigi al si novan malpli ĉagrenan vivon; kaj ĉi tiu penso lin deklinos de la vojo de malbono pli rapide, ol la penso pri la eterna fajro, kiun li ne kredas.

196. Ĉar la Spiritoj ne povas perfektiĝi krom per la afliktoj de la enkorpa ekzistado, ĉu do sekvas, ke la materia vivo estas ia elpurigejofandilo, kiun la estuloj de la spirita mondo devas trapasi por veni al la perfekteco?

“Jes, ĝuste tio. Ili pliboniĝas en tiuj provoj, evitante malbonon kaj farante bonon. Sed nur post multo da sinsekvaj enkarniĝoj aŭ puriĝoj ili trafas, en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ siaj klopodoj, la celatan punkton.”

– Kiu influas sur la alia: ĉu la korpo sur la Spirito, por ĉi tiun plibonigi, aŭ ĉu la Spirito sur la korpo?

“La Spirito estas ĉio; la korpo estas vesto, kiu putras: jen la tuta demando.”

En la suko de l’ vinbero ni trovas materian komparon inter la sinsekvaj gradoj de la puriĝado de la animo. Tiu suko enhavas fluidaĵon, nome alkoholon; sed ĉi tiu estas malfortigita de granda nombro da fremdaj substancoj, modifantaj ties

esencon; la alkoholo atingas sian absolutan purecon nur post ripetataj distiladoj, ĉe ĉiu el kiuj ĝi seniĝas je iu malpuraĵo. La distililo estas la korpo, kien la animo devas eniri por sin purigi; la fremdaj substancoj estas kvazaŭ la perispirito, kiu ankaŭ sin purigas, proporcie kiel la Spirito alproksimiĝas al la perfekteco.