Allan Kardec
La Libro de la Spiritoj

Sorto de la infanoj post la morto

197. Ĉu la Spirito de infano, mortinta en tre malalta aĝo, povas esti tiel progresinta, kiel tiu de matura homo?

“Iafoje li estas eĉ multe pli progresinta, ĉar li eble vivis multe pli kaj posedas pli da sperto, precipe se li progresis.”

— Ĉu do la Spirito de iu infano povas stari sur ŝtupo pli alta, ol tiu de ĝia patro mem?

“Tio estas tre ofta; ĉu vi tion ne vidas tiom da fojoj sur la Tero?”

198. Ĉu la Spirito de infano, kiu mortis tre malgrandaĝa kaj kiu ne povis fari malbonon, apartenas al la superaj gradoj?

“Se la infano ne faris malbonon, ankaŭ bonon ĝi ne faris, kaj Dio ne evitigas al tiu Spirito la provojn, kiujn li devas elporti. Se li estas pura, li tia estas ne pro tio, ke li liberiĝis el infana korpo, sed pro tio, ke li estis progresinta kiel Spirito mem.”

199. Kial la vivo estas tiel ofte tranĉata dum infanaĝo?

“La daŭro de la vivo de infano povas esti, por la Spirito enkarniĝinta en ĝin, la kompletigo de iu antaŭa ekzistado, interrompita antaŭ sia natura fino, kaj la morto de l’infano estas, preskaŭ ĉiam, provo aŭ puno por ties gepatroj.”

— Kio fariĝas al la Spirito de tro frue mortinta infano?

“Li rekomencas novan ekzistadon.”

Se la homo havus unu solan ekzistadon, kaj se, post ĉi tiu, lia estonta sorto estus por ĉiam fiksita, kian strangan meriton havus la duono de l’ homa gento, mortanta ĉe infanaĝo, por, sen ia peno, ĝui la eternan feliĉon? Kun kia rajto tiu duono estus sendevigita elporti la ofte tiel akrajn kondiĉojn, trudatajn al la alia duono? Tia aranĝo de la aferoj ne povus konformiĝi al la justeco de Dio. Per la reenkarniĝado estas egaleco por ĉiuj; la estonteco apartenas al ĉiuj, sen ia escepto aŭ favoro al iu ajn; la trenpaŝaj povas plendi nur kontraŭ si mem. La homo devas ricevi la meriton de siaj agoj, ĉar li por tiuj respondas. 

Cetere, ne estas racie konsideri la infanaĝon normala stato de senkulpeco. Ĉu ni ne vidas infanojn kun la plej fiaj instinktoj, en aĝo, kiun la edukado ankoraŭ ne povis influi? Ĉu ni ne vidas kelkajn, kiuj ĉe sia naskiĝo, kvazaŭ kunportas hipokritecon, perfidemon, eĉ la instinkton de ŝtelo kaj murdo, spite al la bonaj ekzemploj ilin ĉirkaýantaj? La civila leĝo deklaras ilin senkulpaj pro siaj krimoj, ĉar ĝi rekonas, ke ili kondutas sensaĝe; kaj ĝi ja pravas, ĉar, efektive, infanoj kondutas prefere laŭ sia instinkto, ol laŭ antaŭdecidita intenco; sed, de kie povas deveni tiuj instinktoj tiel malsamaj ĉe infanoj samaĝaj, egale edukataj kaj elmetataj al samaj influoj? De kie venas tia tro frua malico, se ne de la malsupereco de la Spirito, ĉar la edukado ja neniel influis? Malvirtaj infanoj estas tiaj, ĉar iliaj Spiritoj estas malmulte progresintaj; kaj tial, ili suferas la sekvojn, ne de siaj infanaj agoj, sed de tiuj faritaj dum antaŭaj ekzistadoj; tial, la leĝo estas la sama por ĉiuj kaj la justeco de Dio ĉiujn ampleksas.